Paweł Huelle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paweł Huelle
Persona informo
Paweł Marek Huelle
Naskiĝo 10-an de septembro 1957 (1957-09-10)
en Gdańsk
Morto 27-an de novembro 2023 (2023-11-27) (66-jaraĝa)
en Gdańsk
Tombo Srebrzysko Cemetery vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Gdansko vd
Familio
Edz(in)o Ida Łotocka-Huelle vd
Profesio
Okupo scenaristoverkistoĵurnalisto • literaturkritikisto vd
Laborkampo literaturoliteratura kritikoradioprogramo vd
Verkado
Verkoj Who was David Weiser? vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paweł Marek HUELLE (la 10an de septembro 1957, en Gdansko – la 27an de novembro 2023, samloke [1]) estis pola ĵurnalisto, scenaristo kaj proza verkisto [2].

Li estis fakulo, krom literaturo, pri psikologio, filozofio kaj la historio de Pollando. Kiel verkisto, li estas plej konata pro lia debuta romano Weiser Dawidek (Kiu estis Weiser Dawidek?), kun kiu li debutis en 1987, el kiu lia samlandana reĝisoro Wojciech Marczewski faris filmon titolitan Weiser en 2000.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Huelle studis filologion kaj literaturon ĉe la Universitato de Gdansko. En aŭgusto 1980, dum amasaj strikoj, li iĝis unu el la iniciatintoj de la kreado de la Sendependa Unio de Studentoj. Li laboris en la gazetara servo de Solidareco, kaj post la enkonduko de militjuro li publikigis en samizdato. Poste li studis ĵurnalismon, instruis filozofion en la Medicina Akademio de Gdansko, kaj en 1994-1999 gvidis Polan Televidon en Gdansko.

Huelle tuj faris nomon por si kiel verkisto kun sia debuta romano, Weiser Dawidek. La libro estis aklamita de polaj kritikistoj kiel ĉefverko kaj unu el la plej grava verkoj de la 1980-aj jaroj. Ĝi estis tradukita en multajn lingvojn kaj farita en filmon de Wojciech Marczewski en 2000.

Literatura kunteksto[redakti | redakti fonton]

Simile al Günter Grass kaj lia Gdansk-kolego Stefan Chwin, liaj rakontoj rondiras ĉefe ĉirkaŭ la urbo de Gdansko, ĝia historio kaj ĝiaj loĝantoj. Li sukcesis krei kontinuecon inter germana historio kaj la pola historio de Gdansko, sen iu politika malamikeco. En 2005, kune kun Cezary Harasimowicz kaj Klaus Richter, li skribis la filmon por Profecies of Doom - Time for Reconciliation de Robert Gliński, la filmadaptigo de la samnoma romano de Günter Grass.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Weiser Dawidek (1987) ("Kiu estis David Weiser?")
  • Opowiadania na czas przeprowadzki (1991) ("transloĝiginta hejmo kaj aliaj rakontoj")
  • Wiersze (1994)
  • Pierwsza miłość i inne opowiadania (1996) ("La unua amo kaj aliaj rakontoj")
  • Mercedes-Benz. Z listów do Hrabala. (2001)
  • Hans Castorp w Sopocie. Zaginiony rozdział z 'Czarodziejskiej Góry' (2002)
  • Byłem samotny i szczęśliwy (2002) ("mi estis soleca kaj feliĉa")
  • Castorp (2004), surbaze de la romano La magia monto de Thomas Mann)
  • Ostatnia Wieczerza (2007) ("La Lasta Vespermanĝo")
  • Opowieści chłodnego morza (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]