Pedro Rico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pedro Rico

Pedro Rico López [rIko] (Madrido, 1888 - Aix-en-Provence, 1957) estis advokato kaj politikisto partiano de la respubliko en Hispanio, urbestro de Madrido dufoje (1931-1934 kaj 1936).

Li studis Juron en la Centra Universitato de Madrido, kie li diplomiĝis en 1910. De ideologio kontraŭmonarkia, li estis unu el la fondintoj de la Juventud Escolar Republicana. Poste li formis parton de la Partido Republicano Federal,[1] antaŭ esti unu de la organizantoj de la partio Acción Republicana kiun estris Manuel Azaña.

Li estis proponita de sia partio kiel kandidato de Madrido en la kandidatiĝo de la Respublikana-Socialista Alianciĝo por la decidaj municipaj balotadoj de 1931 en Madrido (kiuj okazigis la abdikon de Alfonso la 13-a kaj la proklamon de la Dua Hispana Respubliko). Rico atingis la postenon de skabeno en la konservativa distrikto de Buenavista (kie kvankam li estis la kandidato de la Alianciĝo kiu ricevis malpli da voĉdonoj, el la tri prezentitaj, li ĉiukaze atingis 9.905 voĉdonojn antaŭ la 6.299 de la unua kandidato monarkia, la eksurbestro de Madrido, Fernando Suárez de Tangil y Angulo, grafo de Vallellano[2]). Lia populara karaktero kaj proksimeco al la socialistaj laboristaj organizoj kialigis ke la 15an li estis elektita urbestro fare de la skabenaro (laŭ la balotado estis 30 skabenoj de la alianco respublikana-socialista kaj nur 20 monarkianoj; la urbestro estis elektita intar la skabenoj). Li estis la urbestro ĝis la 6a de oktobro de 1934, kiam la aŭtoritatoj apartenantaj al maldekstraj partioj estis elpostenigitaj post la revolucia insurekcio de Asturio kaj la Katalunio.

En la balotado por Konstitucia Parlamento li formis parton de la kandidatiĝo madrida denove en la respublikana-socialista alianco, ene de la grupo de Acción Republicana, la partio de Manuel Azaña, kaj li atingis sidlokon.[3] Li atingis 124.227 voĉdonojn kaj iĝis la kvara kandidato kiu atingis pli da voĉdonoj en Madrido.

Rico estis dikega kaj populara en Madrido. Kiel urbestro, li ricevis la Casa de Campo (Parko Kampardono), ĝis tiam reĝa posedaĵo, tiam cedita al la madrida loĝantaro fare de la provizora registaro de la Respubliko (1a de majo de 1931). Li organizis inaŭguron de la Taŭrludejo de Las Ventas, prezidita de la prezidento de la Respubliko, Niceto Alcalá Zamora, cele akiri fonduson por senlaboruloj madridaj (17a de junio de 1931).[4] Li klopodis solvi la socialajn problemojn de la urbo, malpliigante la sendugecon, plibonigante la edukadon kaj akirante loĝejojn por la proletaroj.[1] Li kunlaboris kun la ministro de Publikaj Verkoj, Indalecio Prieto en la plilongigo de la Paseo de la Castellana, la konstruo de la Nuevos Ministerios kaj la plano de reformo de la urbo proponita de Secundino Zuazo kaj Hermann Jansen, kiu apenaŭ estis komencita. Li kontrolis ankaŭ la plilongigon de la strato Serrano, la konstruon de purigostacio de kloakaj akvoj kaj la konstruon de kelkaj strtoj de la Ensanche (Plilarĝigo) de Madrido.

En 1936, Rico eatis membro de Unión Republicana kaj prezentiĝis al la balotado de februaro de 1936 en la listoj de la Frente Popular pere de la Kordovo, kaj li atingis sidlokon.[5] Kiam la Frente Popular ekpoviĝis, li estis reenpoestenigita en la urbestreco (20an de februaro). Tamen, kiam eksplodis la Enlanda Milito, lia estreco estis malsukcesega, ĉar li ne kapablis sekureci la varliveradon aŭ la ordon. Kiam novembre alproksimiĝis la frankisma armeo, li partoprenis en la mitingoj por rezistado, kuraĝigante madridanojn kaj asertante ke li mortu antaŭ abandoni la urbon.

Tamen kiam fuĝis la registaro de Largo Caballero al Valencio la 6an de novembro, ankaŭ Pedro Rico aligis al la fuĝonta karavano, post subskribi dekreton per kiu delegis la urbestrecon al vicurbestro «pro devo foresti el la urbo por plenumi mision mendita de la Frente Popular».[6] Tamen anarkiistaj milicanoj kontrolis la urbon Tarancón (Cuenca), survoje al Valencio. Kvankam la unuaj aŭtoj, kie vetursi Largo Caballero, pasis senprobleme, kiam la milicanoj konstatis ke la tuta registaro fuĝis al Valencio, ordonis halton kaj revenon al Madrido de la ministroj membroj de la CNT Juan López kaj Juan Peiró, krom la urbestro Pedro Rico, dum la resto de la karavno povis sekvi la vojon.

Rico devis reveni al Madrido, sed ne respondecis kaj asiliĝis en la ambasadorejo de Meksiko, kaj poste refuĝis al Valencio kaj elŝipiĝis al Ameriko. La 13an de novembro konstituiĝis nova urbestraro kun Cayetano Redondo kaj la skabenoj Julián Besteiro kaj Rafael Henche (kiu sukcedos en 1938 na Redondo en la urbestreco) kaj Wenceslao Carrillo, kiuj administros la madridan municipon ĝis la eniro de la frankisma armeo.[7]

Li mortis en ekzilio. Tie verkis mallongan libron pri la respublika hispana flago, nome Roja, amarilla y morada (Ruĝa, flava kaj viola), publikita en 1950 en Bonaero de Ediciones de Información y Propaganda de la República Española (Eldonoj de Informo kaj Propagando de la Hispana Respubliko).

La Municipo de Madrido dediĉis al li la Strato de Pedro Rico, paralela al la M-30.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Germán Lopezarias, Alcaldes de Madrid, Madrid, 1994, ISBN 84-86280-88-5, pg. 145-146
  2. Rezulto de la municipa balotado en Madrido, ABC, 14a de aprilo de 1931.
  3. Slipo de deputito en 1931 de Pedro Rico, en la historia arkivo de deputitoj de la Kongreso
  4. Las Ventas cumple 75 años, arikolo de la Diario de Córdoba
  5. Slipo de deputito en 1931 de Pedro Rico, en la historia arkivo de deputitoj de la Kongreso
  6. Pedro Montoliú, Madrid en la Guerra Civil. Volumen I, La Historia, 2a eldono., Madrid, 2000, ISBN 84-7737-072-9, pg. 257
  7. Jorge M. Reverte, La batalla de Madrid, Barcelona, 2004, ISBN 84-8432-557-1, pg. 198-200

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pedro Montoliú, Enciclopedia de Madrid, Barcelona, Editorial Planeta, 2002, ISBN 84-95889-09-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Foto de Pedro Rico, en la retejo de la Sociedad Benéfica de Historiadores Aficionados y Creadores.