Petro la Venerinda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Petro la Venerinda kun siaj monaĥoj (miniaturo).

Petro la Venerinda (Aŭvernjo, 1092 – Klunizo 1156) sekulare Pierre de Montboissier, estis monaĥo kaj abato de la benediktana abatejo de Klunizo kaj estas venarata kiel sanktulo en la Katolika Eklezio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Asidua vojaĝanto, li disvolvis gravan diplomatikan rolon aparte por la elekto al papeco, en 1130, de Inocento la 2-a, kiun li rekonis kontraŭ la kontraŭpapo Anakleto la 2-a. Post restado en Hispanio, Petro tradukigis al la latina la Koranon; esploris la aspekton neevangeliajn de la islamaj kaj judaj doktrinoj. Kaj el siaj epistoloj li montras preferi diskutojn kun teologoj de aliaj religioj anstataŭ turniĝi al Krucmilitoj.

Konsiderite la lasta de la grandaj abatoj de Klunizo, li sukcesis posteuli en 1122 al Pontio de Melguei, skisma abato eloficigita de papo Kalisto la 2-a, kaj publike batalis la doktrinojn de Petro de Bruys per sia Epistola adversus petrobrusianos (epistolo kontraŭ la petrobrusianoj). Li reformis la abatejon de Klunizo, opresata pro financaj malfacilaĵoj. La reformo mastra dominado estas por li fakte nepra por provizi homindan vivon al la monaĥoj: tia estas la celo de la Dispositio rei familiaris. Ankaŭ la inventaroj indikitaj en la Constitutio expense cluniaci, valida fonto por la historiistoj, atestas pri enspezoj, verdiktoj, agraraj teknikoj utiligitaj: rimarkinda, en tiu verko, estis la esenca parto disvolviĝinta de la episkopo de Winchester, Henriko de Blois.

Petro la Venerinda plenumis decidan rolon ankaŭ, en la konflikto inter Petro Abelardo kaj Bernardo de Clairvaux rilate la ekskomuniko sankciita kontraŭ la unu flanke de la koncilio de Sens, kunvokita instige de Bernardo por kondamnigi la abelardan teologion, precipe koncerne la pritriunuan doktrinon, gastigante Abelardon, kiu estis vojaĝanta al Romo por apelacii al la papo Inocento la 2-a, en la abatejo de Klunizo.
Sekve, per la propeto de Petro la Veneronda, Bernado kaj Abelardo repaciĝis kaj le ekskomuniko estis prokraste interrompita. Tiel Petro gastcele sendis repacigitan kaj maljuniĝintan Abelardon al la priorejo de la Klunizo, Chalon-sur-Saône kie tiu ĉi pasigis la lastajn vivjarojn.
Estis Petro mem la akompananto de la korpo de Abelardo al renkonto kun Heloiza, kiu ĝin konservis en sia Abatejo de la Paraklito apud Troyes

Pri la okcidenta traduko de la Korano[redakti | redakti fonton]

Petro la Venerinda famas ankaŭ kiel iniciatinto, eĉ se parte, de studo iom pli informita pri islamo, tiujn tempojn konita en Okcidento nur kiel barbara invadanto; li ordonis ankaŭ ke estu latinigitaj diversaj arabaj verkoj, inter kiuj ankaŭ la Korano. La tasko estis konfidita al Roberto de Ketton kaj al Hermanno Dalmata kiuj faris, kvankam korektan, kompendion [1], kiu restis la referenca teksto ĝis la lattina traduko de Bibliander), retrovita en la biblioteko de la abatejo.

Petro la Venerinda estis ankaŭ aŭtoro de la Libro pri la Mirindaĵoj kaj de riĉa epistonaro, aparte grava por la rezonado pri amikeco.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Petro la Venerinda estas konsiderata sanktulo ĉe la Katolika Eklezio dum la liturgia memoro pri li estas celebrata la 25-an de decembro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Aldobrandino Malvezzi, L'islamismo e la cultura europea, Firenze, Sansoni, 1956, pp. 90-91.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J. Leclercq, Pietro il Venerabile, Jaca Book, Milano 1992.
  • Goddard, Hugh, A History of Muslim-Christian Relations, Chicago: New Amsterdam Books, 2000.
  • Kritzeck, J. Peter the Venerable and Islam, Princeton: Princeton University Press, 1964.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]