Petroșani
Petroșani | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
municipo de Rumanio • urbo | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Hunedoara | ||||
Alinome | Petrozsény (hungare), Petroschen (germane) | ||||
Iama hungara departemento | Hunyad | ||||
Situo | 45° 25′ N, 23° 22′ O (mapo)45.41222222222223.373333333333Koordinatoj: 45° 25′ N, 23° 22′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 609 m | ||||
Poŝtkodo | 332005-332013 | ||||
Loĝantaro | 37,160 (en 2011; 43.197 en 2009) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 86990 | ||||
Petroșani - jen rumane, prononco [petroŝanj] (hungare: Petrozsény, prononco [PEtroĵenj], germane Petroschen, prononco [peTROŝn] - estas urbo en Rumanio ĉe la rivero Orienta Jiu en la samnoma Petroșani-baseno. Administre apartenas al ĝi Dâlja Mare, Dâlja Mică, Peștera kaj Slătinioara.[1]
Petroșani sude limas al la najbara distrikto Gorj kaj ampleksas parteton de la tiea nacia parko Defileul Jiului.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 12 193 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 estis jam 52 290 (rumanoj, 11 % da hungaroj). Ĝi estas la centro de la karbominado en la valo de Jiu. Tie troviĝas unu el la plej gravaj trovejoj de ŝtonkarbo en Eŭropo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio skriba estis el 1850. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga regno Aŭstrio-Hungario kaj estis parto de la departemento Hunyad vármegye. En 1968 oni aligis al ĝi Livezeni, kiu en 1910 havis 4 158 loĝantojn, el kiuj 25 % estis hungaroj.
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- István Csutak (n. 28-a de februaro 1956): inĝeniero, politikisto, registaroficisto.
- Miklós Esztó (8-a de oktobro 1913 – Budapest, 12-a de aŭgusto 1986): inĝeniero pri minejoj.
- Zoltán Esztó (19-a de septembro 1919 – Budapest, 20-a de februaro 1990): inĝeniero pri minejoj.
- Éva Fodor Nagy (n. 2-a de februaro 1928): pentristino, grafikistino.
- Ferenc Gillemot (Budapest, 11-a de septembro 1875 – proksime de tiu urbo, 9-a de novembro 1916): trejnisto, sportĵurnalisto.
- Jenő Grigercsik (12-a de januaro 1913 – Cluj-Napoca, 6-a de marto 1983): meteorologo.
- Mihály Guttman (31-a de julio 1926 – 20-a de majo 2013): muzikinstruisto, orkestrestro.[2]
- László Gyarmathi (24-a de junio 1908 – Debrecen, 24-a de aŭgusto 1988): matematikisto, kandidato pri matematikaj sciencoj (1966).
- Tibor Inczefi (n. 16-a de oktobro 1950): ĵurnalisto.
- Béla Kéki (30-a de decembro 1907 – Budapest, 5-a de aprilo 1993): bibliografo, libro-kaj libroscienca fakverkisto, muzikkritikisto.
- Ildikó Kiss Törék (n. 24-a de septembro 1945): aktorino.
- Alex Leon, familiara nomo Sándor Löwinger (30-a de majo 1907 – post 8-a de marto 1944, Ostrog, Sovetunio): pentristo, grafikisto.
- Nicolae Linguraru, pseŭdonimo Nicolae Guță) (n. 3-a de decembro 1967): kantisto.
- István László Mátyás (n. 14-a de oktobro 1967): grafikisto.
- István Nagy (n. 13-a de marto 1959): aktoro, reĝisoro.
- Călin Peter Netzer (n. 1-a de majo 1975): filmreĝisoro
- Aurel Popa (26-a de majo 1917 – ?, 18-a de decembro 1981): komponisto.
- Mircea Popa (n. 24-a de marto 1942): pentristo.
- Lajos Ernő Rácz (n. 15-a de januaro 1928): medicin- kaj farmacifakverkisto, docento.
- Antal Schneider Németh (n. 13-a de februaro 1939): instruisto pri psikologio kaj teatra reĝisoro en Oradea.
- Marius Stănescu (n. 11-a de junio 1966); aktoro.
- Béla Szlamka: pentristo
- Alfonz Varga (n. 11-a de decembro 1938): sportisto, sportgvidanto, kavernesploristo, fotisto[3].
- Ferenc Vigh (25-a de januaro 1893 – Budapest, 1-a de januaro 1967): inĝeniero pri minejoj, kandidato pri teknikaj sciencoj (1955).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
- ↑ Guttman Mihályt ünnepeltük, Vasárnap. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2012-04-05 .
- ↑ Fotoj de Varga Alfonz Arkivigite je 2007-11-10 per la retarkivo Wayback Machine ĉe erfatur
-
Situo en la distrikto
-
La urba blazono
-
Domoj en Petroșani
-
La fervoja stacio
|