Pierre Duhem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pierre Duhem
Pierre Duhem.jpg
Naskiĝo 9-an de junio 1861
Naskiĝloko Parizo
Mortodato 14-an de septembro 1916
Mortoloko Cabrespine, Francio
Kampo Fiziko, Termodinamiko, Filozofio de scienco, Filozofio de scienco
Alma mater École normale supérieure
Fama pro ekvakcio de Gibbs-Duhem
v  d  r
Information icon.svg

Pierre DUHEM (Pierre Maurice Marie Duhem, naskiĝis la 10an de junio de 1861 en Parizo kaj forpasis la 4an de septembro de 1916 en Cabrespine) estis franca fizikisto, kemiisto, historiisto kaj filozofo de scienco. Li estas konata pro siaj verkoj koncernantaj la nedeterminojn kunigitajn al la metodo eksperimenta kaj la historio pri la scienca progreso dum mezepoko.


Biografio[redakti | redakti fonton]

Enirinte en la École normale supérieure en 1882, Duhem licenciiĝis per eseo pri termodinamiko, kies tezoj kontrastis kun tiuj de eminentuloj, kun kiuj li havis kontraston ankaŭ la estontajn jarojn.

La kontrastoj pliiĝis ankaŭ pro liaj religiaj konvinkoj: fakte li arde konfesis katolikismon, kies principojn li trovis malfermitajn al eksperimenta kaj teoriumaj sciencoj. Li kritikis, kiel malprava invado en sciencojn ateismon de Maurras. Al lia sincera religiemo aldoniĝis politikaj tendencoj al kontraŭrespublikismo. Pro la unua kaj, eble, eĉ pli pro la dua akompanata de viva engaĝiĝo, al li oni malpermesis aliri instruajn lokojn plej de li deziritajn. Pri la rilatoj de lia kredo kaj scienco, li deklaris ke ĝuste sian inklinon al la sciencoj naskiĝis kontakte kun katolikismo (La fiziko de iu kredanto).

Li instruis ĉe la fakultato de sciencoj de la universitato de Lille I, ekde 1887 ĝis 1891. Poste ĉe tiuj de Reims kaj de Bordozo, kie li obtenis la katedron de fizika teorio kaj pasigis preskaŭ tutan sian karieron, fordevigita de siaj oponantoj de Parizo.

Priscienca esplora laboro[redakti | redakti fonton]

Duhem estis specialisto pri termodinamiko kiu tiutempe estis la precipa branĉo de la fiziko. Orientiĝinte al la teorioj de de Gibbs kaj de Helmholtz, Duhem proponis utiligi, dekomence, iliajn teoremojn pri nocio de potenciala termodinamiko (interna). El kiu li atingos la formuladon de la ekvakcio de Gibbs-Duhem kaj aliajn malkovraĵojn en tiu scienco.

Liaj konceptoj kaj kontribuoj pri termodinamiko sugestis la projekton reorganizi la nociojn pri termodinamiko kaj realigi kreaĵon praktike utilajn.

Penso[redakti | redakti fonton]

Lia nomo ligiĝas ankaŭ al la epistemologio per la tiel dirita tezo de Quine-Duhem, laŭ kiu, ĉar ĉiu teoria modelo (ekzemple, la mekaniko de Newtonelektromagnetismo), konstruita por klarigi serion de fenomenoj konstituas el multego da hipotezoj ligitaj inter si, eventuala falsado de modelo pro novaj eksperimentaj datenoj ne montras el si mem la ambiguecon de la falsado: la falsado juĝeblas ambigua ĉar falsa povas esti unu el la multaj interligitaj teoriaj hipotezoj.

Tiu tezo, la Quine-Duhem, ofte estas interpretita kiel kritiko al la falsisma teorio de Karl Popper.

Historio pri la scienco prezentas diversajn ekzemplojn en kiu la problemo alestigita de la tezo de Quine-Duhem efektive okazis. Ekzemplo el la historio: la planedo Neptuno, duone de la 19-a jarcento, koniĝis danke al la observado ke la orbito de Urano montriĝis ne ekzakte respektanta la leĝojn de la mekaniko de Newton pri la movado. Rigore uzante la leĝon de falsismo oni devintus allasi la forlason de la klasika mekaniko; sed la leĝoj de Newton ne estis la unikaj hipotezoj per kiu procedis la observado de la fenomeno, alia implicita hipotezo povis intermiksiĝi, tiu laŭ kiu Urano ne estis planedo pli ekstera de la Sunsistemo. Kaj estis ĝuste tiu hipotezo kiu aperis falsebla per la observado: la anomalioj de la neptuna orbito estis ŝuldeblaj al la gravitaj efikoj de la pli ekstera Neptuno, tiam tiamaniere hipotizita kaj malkovrita.

Alia principo de Duhem estis ke neniu sperto (aŭ eksperimento) estas decida (kontraŭe al tio kio estas proklamita) en la fiziko, de Francis Bacon. Sperto, observo, se unikaj, ne rajtas objektive decidigi inter du teorioj ĉar iu teorio povas esti adaptita al sperto kalcitrema enkondukante aliajn modifojn de datenoj de flankaj hipotezoj. Izolita propozicio ne estas, tial, decida: estas la tuta teorio kiu devas esti konfrontita kun la sperto.

Savi ŝajnaĵojn. Pri la nocio de fizika teorio ekde Platono ĝis Galileo[redakti | redakti fonton]

Temas pri verko de 1906, en kiu Duhem esploras la rilatojn inter teorio de Fiziko kaj de Metafiziko, problemo kiu, laŭ 2000 jaroj, estis formulita tiele: “kiuj estas la rilatoj de Astronomio kaj Fiziko?”. Duhem priskribas la longan kontraston inter la astronomio de la subtenantoj de Ptolomeo kiu evoluis “por savi la ŝajnaĵojn” (la novajn observitaĵon) kaj la partianoj de la fiziko de Aristotelo kiu rifuzas ĉiun modelon utiligantajn kriteriojn neekskluzivajn samcentrajn. Historio notigas ke kardinalo Berlarmino defendis, malsame ol Galilejo, la streĉon (intelektajn elpensaĵojn) por koherigi la novajn astronomian observojn per hipotezoj enkondukeblaj en la sfero de la ptolomea teorio. Laŭ Duhem, Bellarmino pravis ĉar la scienco devas “savi la ŝajnaĵojn” (aŭ savi la fenomenojn) sen pretendi ke estas la priskribo de la lasta profunda realo. Sed tiu teorioj amikoj kaj kontraŭuloj petis de la Duhem kromajn klarigojn.

”La Fiziko de dikredanto”[redakti | redakti fonton]

Temas pri artikolo publikigita en 1904 kiu antaŭ la novaj tendencoj de mekanikismo en fiziko [1]; per tiu li reagas kaj kontraŭ la sugestoj de mekanikismo pretendante trovi ankaŭ la metafizikajn radikojn de la materio en si mem (transigante fakte la sferojn de la sperto) kaj kontraŭ la tento de sciencula skeptikismo. Li indikas ke inter la du sciencepistemologioj emerĝas la “scienca filozofio” de dikredanto. Li deklaras en 1905: “[2]Konstante mi fiksis al mi la celon pruvi ke la Fiziko procedas per aŭtonoma metodo, absolute sendepende de ĉiuj metafizikaj vidpunktoj: mi detaleme analizis tiun metodon, por evidentigi, per tia analizo, la karakterojn proprajn kaj la ekzaktan valoron de la teorioj kiuj juĝas kaj klasas la malkovraĵojn, kaj al tiaj teorioj mi rifuzis atribui la forton penetri trans la instruaĵon de la sperto, ĉiun ajn kapablon diveni tion kio sin kaŝas trans la sensaj datenoj; per tiu mia principo mi negis al kiu ajn fizika teorio la pretendon apogi kaj devenigi kiun ajn metafizikan sistemon, same kiel al metafizikaj doktrinoj la rajton atesti aŭ rifuzi kiun ajn fizikan teorion”.

Duhem konsideras ke ne necesas esti dikredanta por adheri al tia teorio pri la scienco, ĉar la scienco ne kompetentas ekstere de sia sfero. Sed li negas ke religio (aparte tiu katolika) estas obstaklo al la progreso de la scienco, kiel pretendis iuj konceptoj pri scienco, kiuj li difinas tiun sciencon sciencismopozitivismo; male, li asertas ke katolikismo favoris kaj favoras al scienca progreso.

Ekzemplas por li Blaise Pascal, saĝulo kaj filozofo: se la konvinko pri ordo en la mondo ne povas esti racie montrata per la sciencoj (ĉar temas pri metafiziko kaj ne pri fiziko), kompense sciencoj ankaŭ nekapablas montri la kontraŭon.

Historio de la Scienco[redakti | redakti fonton]

Li estis ankaŭ historiisto pri la sciencoj, rimarke en la verko Le Système du monde. Histoire des doctrines cosmologiques, de Platon à Copernic, rimarkinda sumo kaj reala monumento de la historio pri sciencoj, ekde la origino ĝis la Renesanco, entenata en dek volumoj publikigitaj de 1913 ĝis 1958, kie estas defendata la interpreto kontinuista de la scienca progreso kaj revalorigita la graveco de Mezepoko kiel bazo de la moderna eksplodo de la sciencoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1900 li estis promociita titola membro de la akademio de sciencoj. Lin honoris, inter aliaj, la Honora doktoreco de la Jagelona Universitato en 1900.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pierre Duhem, Le Mixte et la combinaison chimique. Essai sur l'évolution d'une idée, 1902
  • Pierre Duhem, L'Évolution de la mécanique, 1902
  • Pierre Duhem, Les Origines de la statique, 1903
  • Pierre Duhem, La Théorie physique ; son objet, sa structure, 1906 (réimp. Vrin, 2007)
  • Pierre Duhem, Sauver les phénomènes. Essai sur la notion de théorie physique de Platon à Galilée. Sozein ta phainomena, Bibliothèque des Textes Philosophiques, Paris, Vrin, 2005 (publications précédentes : en 1908 aux éd. Hermann, en 1992 dans la collection Mathesis aux éditions Vrin), isbn 978-2711616084
  • Pierre Duhem, Traité d'énergétique, 1911
  • Pierre Duhem, Le Système du Monde. Histoire des Doctrines cosmologiques de Platon à Copernic, 10 vol., (1913—1959)
  • Pierre Duhem, Études sur Léonard de Vinci, ceux qu'il a lus, ceux qui l'ont lu, 2 vol., Hermann, Paris (1906—1909)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La philosophie scientifique de M. Duhem, Abel Rey, Revue de Métaphysique et de Morale, Juillet 2004.
  2. en la Annales de philosophie chrétienne, Physique de croyant

Bibliografio kritika[redakti | redakti fonton]

  • Jean-François Stoffel, Pierre Duhem et ses doctorants : bibliographie de la littérature primaire et secondaire, Turnhout, Brepols, 1996, 325 p.
  • Jean-François Stoffel, Le Phénoménalisme problématique de Pierre Duhem, Bruselo, Académie royale de Belgique, 2002, 391 p.
  • Thomas Lepeltier, "Was Pierre Duhem a precursor of postmodernism?", Angelaki: Journal of the Theoretical Humanities, 10 (2), 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • La théorie physique, son objet, sa structure (1906) [1]
  • angle Pierre Maurice Marie Duhem par J.J. O'Connor et E.F. Robertson
  • Article de Duhem sur le livre de mécanique de Bouasse, en ligne et commenté sur le site BibNum.
  • Denis Collin, Pierre Duhem: Qu'est-ce qu'une théorie physique? [2]
  • Note de lecture Le mixte et la combinaison chimique.[3]
  • Note de lecture Le système du Monde, tomes 1 à 3 [4]
  • Note de lecture Le système du Monde, tome 8 [5]