Meksika falko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prerifalko)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Meksika falko
Meksika falko
Meksika falko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. mexicanus
Falco mexicanus
(Schlegel, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Meksika falkoPrerifalko (Falco mexicanus) estas mezgranda rabobirdo en ordo de falkoformaj (Falconiformes), en familio Falkedoj (Falconidae). Ĝi estas birdo de okcidenta Nordameriko.

Ĝi estas similgranda al Migra falko (sed pli hela) aŭ korvo, kun averaĝa longo de 40 cm (el 38 al 45 cm) kaj enverguro de 1 m, dum la pezo estas de 720 ĝis 750 g. Kiel ĉe ĉiuj falkoj, inoj estas rimarkinde pli grandaj ol maskloj.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas el suda Kanado nome suda Manitobo, Saskaĉevano, Alberto kaj sudcentra Brita Kolumbio suden tra okcidenta Usono –iom el la orienta bordo de la Roka Montaro al la Kaskada Montaro, same kiel ĝis la Kalifornia Centra Valo– al la nordaj subŝtatoj de Meksiko de Baja California, Durango, kaj nordo de San Luis Potosí. Ĝi estas multe malpli migranta ol la aliaj nordamerikaj falkoj, sed vintre ili iome retiriĝas el plej nordaj kaj el plej altaj partoj de siaj reproduktejoj kaj etendas okcidenten al la dezertoj kaj marbordoj de la Pacifiko en Kalifornio, orienten al ĉirkaŭ la 100a meridiano, kaj suden al la Baja California Sur, Jalisco, kaj Hidalgo, kaj terenoj de centra Meksikio, kie ĝi alvenas ĝis la subŝtato de Oaxaca, kvakam kelkaj markas ties limojn norde de Meksikurbo.

Ĝi estas dokumentata ĝis 2,300 m super marnivelo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Meksika falko soranta

Ties plumaro estas tre grizbruna (iome nomata "sableca") supre kaj pala kun pli malpli malhela makuleteco sube. La plej malhelaj parto de supraĵo estas la unuarangaj flugilplumoj; la plej helaj estas la pugo kaj la vosto, ĉefe la eksteraj vostoplumoj. La kapo havas "mustaĉan" markon kiel tiu de la Migra falko sed pli mallarĝan, kaj blankan linion super la okulo. Rimarkinda karaktero estas ke la akseloj kaj subflugiloj estas nigraj, escepte laŭlonge de la bordo de la flugilo. Junuloj similas al plenkreskuloj escepte ke ili havas malhelajn striojn en brusto kaj en ventro kaj pli malhelaj, malpli grizecajn suprajn partojn.

Alvokoj, aŭdataj ĉefe ĉe la nesto, estas priskribitaj kiel ripetaj krii krii krii…, kik kik kik…, kaj iom simile, simila al tiu de la Migra falko, sed pli altatona.

Espertoj povas separi malproksiman Meksikan falkon el Migra (ĝenerale la ununura simila specio en ties teritorio) pro la formo kaj flugmaniero. La Meksika falko havas pli longan voston proporcie al grando; pli tuboforman, malpli fortikan korpon; kaj la akselareo pli for el la korpo. Ties flugilfrapoj estas priskribitaj kiel fortaj kaj profundaj kiel tiuj de la Migra kaj havas la saman rapidan ritmon, sed pli rigida kaj pli mekanika.

Oni ne konas subspeciojn de tiu specio.[1]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La Meksika falko elstare similas al la Migra falko same kiel la "hierofalkoj" de la Malnova Mondo, ĉefe la Tartarfalko. Ĝi estis ofte konsiderata la unika amerika membro de tiu lasta grupo. Tamen tio estas neakceptebla pro tialoj de biogeografio, kaj pli ĵuse, Falco mexicanus estis konsiderata frua posteularo de aridaj teroj el la stirpo de la Migra falko, multe kiel la hierofalkoj reprezentas pli malfruan[2] diverĝon ol simila adapto al arida habitato. Tiele la simileco inter la Prerifalko kaj la hierofalkoj estas bona ekzemplo de konverĝa evoluo, dum la nuna specio kaj la malnovmondaj formoj kiaj la Tartarfalko kaj la Ĉasfalko ne estas tiom proksime parencoj sed ekologiaj ekvivalentoj.[3]

Ekologio kaj reproduktado[redakti | redakti fonton]

La habitato estas malferma kamparo, ĉefe arida, en somero inklude alpan tundron al malalta prerio kaj altaherba dezerto. Vintre ĝi estas pli disvastigata kun habitatoj el malaltaherbaj dezertoj kaj foje ĝis urboj.

La Meksika falko manĝas ĉefe malgrandajn mamulojn kiaj kunikloj (ĉefe somere) kaj mezgrandajn birdojn kaptitajn dumfluge. Kiel ĉe la Alaŭdfalko, ĝi ofte ĉasas per rapida kaj malalta flugo, je alto de nur unu metro ĉirkaŭe, espere surprizi predon dum ĝi superflugas la grundon aŭ el arbusto. Ties averaĝa rapido estas ĉirkaŭkalkulata je 72 km/h kaj ĝi akcelas se necese kaj la alto povas supreniri ĝis 15 al 90 m. Ĝi persekutas ankaŭ predojn vidatajn el ripozejo, denove ofte flugante tre malalte. Ĝi tipe kaptas birdojn per malalta persekutado kaj posta kapto, kaj nur malpli ofte per frapo el supre per spectakla plonĝo kiel ĉe la Migra falko.

Tiu specio nestas en klifokornicoj, tiele ke la reproduktaj plenkreskuloj estas surloke dum la reprodukta sezono; kelkaj revenas al sama loko. Ili ne konstruas neston, sed uzas fendon aŭ nur grunderon sen aldono de materialo. La ovaro averaĝas kvar ovojn (sed ĝis ses), kiuj estas subelipsaj kaj rozkolorecaj kun brunaj, ruĝecbrunaj kaj purpurecaj punktoj. La kovado daŭras 31 tagojn, komence kun la unua ovo. Kovado iĝas pli intensa post demetado de la lastaj ovoj, preskaŭ ĉe komenca eloviĝo. Kiel tipe ĉe falkoj, la ino faras plej la kovadon kaj la idozorgadon, kaj la masklo alportas plej manĝon, dum la ino ĉasas nur post kiam la idoj estas 12 al 14 tagojn aĝaj. La elnestiĝo okazas post 36 al 41 tagoj post eloviĝo kaj la idoj restas kun la familio dum mallonge antaŭ disiĝi.

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas ofte uzata en falkado. Kvankam ĝi estas konsiderata malfacile trejnebla kaj neantaŭvidebla, ĝi estas la plej populara falko en Usono, pro ties abundo kaj relative facila akiro. Ĝi estas valora ankaŭ pro ties agresemo (observantoj de naturaj birdoj kaj veterinarioj kunsentas, kun falkadistoj ke ĝi estas unu el plej agresemaj rabobirdoj). Ĝi estis foje hibridata kun la Migra falko kaj kun la Ĉasfalko.

La populacio estis ĉirkaŭkalkulata kiel stabila aŭ pliiĝanta je ĉirkaŭ 5000 paroj, kun eble 200 paroj reproduktantaj je la Rabobirda Konservejo de Rivero Serpento en Idaho.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
  2. Pli fruaj rezultoj kiuj sugestis, ke hierofalkoj estas la plej malnova grupo de vivantaj falkoj (Helbig et al. 1994, Wink et al. 1998) baze sur analizoj de DNA estis eraraj pro esto de genotranspaso ĉe la hierofalkoj (Wink & Sauer-Gürth 2000).
  3. Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998), Griffiths (1999), Wink & Sauer-Gürth (2000), Wink et al. (2004), Nittinger et al. (2005)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008). Falco mexicanus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 31a de decembro de 2008.
  • BirdLife International (2004). Falco mexicanus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Kriterioj por klasigo kiel Malplej Zorgiga.
  • David Allen Sibley (2000): The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45122-6
  • Pete Dunne, David Allen Sibley & Sutton, Clay (1989): Hawks in Flight. Houghton Mifflin. ISBN 0-395-51022-8
  • Griffiths, Carole S. (1999): Phylogeny of the Falconidae inferred from molecular and morphological data. Auk 116(1): 116–130. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
  • Helbig, A.J.; Seibold, I.; Bednarek, W.; Brüning, H.; Gaucher, P.; Ristow, D.; Scharlau, W.; Schmidl, D. & Wink, Michael (1994): Phylogenetic relationships among falcon species (genus Falco) according to DNA sequence variation of the cytochrome b gene. In: Meyburg, B.-U. & Chancellor, R.D. (eds.): Raptor conservation today: 593-599. PDF plena teksto
  • Howell, Steven N. G. & Webb, Sophie (1995): A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, Oxford & New York. ISBN 0-19-854012-4
  • Nittinger, F.; Haring, E.; Pinsker, W.; Wink, Michael & Gamauf, A. (2005): Out of Africa? Phylogenetic relationships between Falco biarmicus and other hierofalcons (Aves Falconidae). Journal of Zoological Systematics and Evolutionary Research 43(4): 321-331. COI:10.1111/j.1439-0469.2005.00326.x PDF fulltext
  • Wink, Michael & Sauer-Gürth, Hedi (2000): Advances in the molecular systematics of African raptors. In: Chancellor, R.D. & Meyburg, B.-U. (eds): Raptors at Risk: 135-147. WWGBP/Hancock House, Berlin/Blaine. PDF plena teksto
  • Wink, Michael; Seibold, I.; Lotfikhah, F. & Bednarek, W. (1998): Molecular systematics of holarctic raptors (Order Falconiformes). In: Chancellor, R.D., Meyburg, B.-U. & Ferrero, J.J. (eds.): Holarctic Birds of Prey: 29-48. Adenex & WWGBP. PDF plena teksto
  • Wink, Michael; Sauer-Gürth, Hedi; Ellis, David & Kenward, Robert (2004): Phylogenetic relationships in the Hierofalco complex (Saker-, Gyr-, Lanner-, Laggar Falcon). In: Chancellor, R.D. & Meyburg, B.-U. (eds.): Raptors Worldwide: 499-504. WWGBP, Berlin. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]