Urocinkramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prezevalska fringo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Urocinkramo
Urocinkramo
Urocinkramo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Urocinkramedoj Urocynchramidae
Genro: Urocynchramus
Specio: 'U. pylzowi'
Urocynchramus pylzowi
(Przhevalsky, 1876)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La UrocinkramoPrezevalska fringo, Urocynchramus pylzowi, estas stranga paserina birdo el la montoj de centrokcidenta Ĉinio. Ties taksonomiaj similaĵoj estis neklaraj dumlonge, kio kreis aliajn komunajn nomojn, nome Rozvosta emberizo kaj Prezevalska karpodako. Groth (2000) proponis, ke ĝi estu fakte konsiderata nek kiel fringo nek kiel emberizo, sed kiel la ununura membro de monotipa familio UrocynchramidaeUrocinkramedoj,[1] (kio estis dekomence proponita en la germana ornitologia literaturo tiom frue kiom en 1918 fare de Domaniewski,[2] kaj ankaŭ de Wolters en 1979) kaj tiu ŝanĝo estis adoptita en la sesa eldono de la listo de Clements [3]. Tiu specio estas nomata ankaŭ laŭ la nomo de Nikolaj Prĵevalskij, la rusa eksploristo kiu unuafoje priskribis ĝin en unu el siaj kvar grandaj ĉinaj ornitologiaj ekspedicioj.

La Urocinkramo aŭ Prezevalska fringo estas malgranda birdo simila laŭ aspekto al la Longvosta karpodako. La vosto estas longa, kaj estas seksa dimorfismo, ĉar maskloj havas brilrozan koloron en vizaĝo, gorĝareo, brusto kaj pli nuance en ventro. Ambaŭ seksoj havas brunan striecan plumaron en dorso kaj flugiloj. La beko estas pli fajna ol tiu de karpodakoj. La morfologia karaktero kiu plej distingas tiun specion el karpodakoj estas la ekstera unuanranga plumo; ĉe fringoj kaj emberizedoj tiu plumo estas spura sed ĉe Prezevalska fringo estas du trionon la longon de la sekva unuaranga.

La Urocinkramo aŭ Prezevalska fringo loĝas inter 3050 m kaj 5000m, kutime en paroj dum la reprodukta sezono kaj en malgrandaj aroj dumvintre. Przevalski priskribis la kanton de la specio kiel simila al tiu de emberizedoj. La specio ne estis ankoraŭ sufiĉe studata en naturo kaj oni konas malmulte de ties kutimaro. Oni supozas, ke ĝi ne estas minacata pro homa agado kaj estas listata kiel Malplej Zorgiga fare de IUCN.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Groth, J (2000). "Molecular evidence for the systematic position of Urocynchramus pylzowi." The Auk 117(3): 787-792.
  2. Jour. Ornith., vol. 66, pp. 421-424
  3. Clements, J. F. (2007) The Clements Checklist of Birds of the World ISBN 978-0-8014-4501-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]