Preĝejo Sankta Jakobo (Weimar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suda fronto de la preĝejo
Interno

La preĝejo Sankta Jakobo (germane: Jakobskirche) en Vajmaro, Germanujo, estas baroka konstruaĵo. En ĝi geedziĝis Johann Wolfgang von Goethe kaj Christiane Vulpius. La ĉirkaŭanta tombejo gastigas i.a. la tombojn de Lucas Cranach la Maljuna, Martin Gottlieb Klauer kaj Friedrich Schiller. Arkitekto de la preĝejo estis i.a. Johann Mützel kaj Christian Richter. La altaron kun benanta Kristo en retora pozo estas verko de Peter Kaufmann.

Ne forgesendas ke la kirko donis sian nomon al la tuta Jakoba antaŭurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Altareja kaj norda flanko de ekstere

La nomon ricevis la preĝejo estante stacio de la jakoba pilgrimvojo ĝis Santiago de Compostela. La unua konstruaĵo estis jam en 1168 sur la Jakoba monteto. Kiam en la 13-a jarcento estiĝis ĉirkaŭfortikaĵo kompleta, la preĝejo restis ekstere de la muroj. En 1712 la kadukiĝinta ejo disfaligitis. En 1713 lia duka moŝto Vilhelmo Ernesto starigis ununavan barokan preĝejon. Post incendio tuŝinta ankaŭ la Urban kastelon la Jakobo-preĝejo iĝis oficiala kortega preĝejo. Restaŭradlaboroj post la okupado de la trupoj de Napoleono Bonaparte akompanitis fare de la fama ĉefarkitekto Clemens Wenzeslaus Coudray kaj finfaritis en 1817. En la 19.10.1806 okazis en la sakristio la nuptoceremonioj de Goethe kaj Vulpius sub la gvidado de paroĥestro Christoph Wilhelm Günther.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En la masonitaĵo de la preĝejo troviĝas ŝtono kiu memorigas la konsekron de la unua kapelo el la 1168-a jaro.

La interna aranĝo de la galerioj estas farita en klasikisma stilo. La de Martin Gottlieb Klauer ĉe la ĉefaltaro dezajnita figuro de "Kristo benanta" ege tipas por tio: kaj la vestaĵoj kaj la gestoj estas romiaj. Krome substrekas la enkadrigo per t.n. aedicula la modelliveradon de romia antikveco. Ene troviĝas la sarkofago de la angla pentristo Charles Gore, kiu ja ankaŭ partoprenis la kulturajn rondojn de dukino Anna Amalia en Kastelo Tiefurt.

Tuj nordoriente de ĉi tiu kirko troviĝas Feodora-hejmo.

Orgeno[redakti | redakti fonton]

Laŭdire ĉeestis la solenan ekfunkciigon de la orgeno en 1721 la geniulo Johann Sebastian Bach mem. La nuna orgeno konstruitis en 1977 fare de Gerhard Böhm el Gotha. La instrumento estas en la ĥorejo kaj havas 17 registrojn sur du klavaroj. La instrumento staras dekstre en la altarejo. La ludaj kaj registraj traktaĵoj estas mekanikaj.[1]

Tombejo kaj sonoriloj[redakti | redakti fonton]

La tombejo hodiaŭ ne plu funkcias. Ĝin posteulis ekde 1818 la t.n. Historia tombejo vajmara. Tamen ĝi estas unu el la plej gravaj de tuta Turingio. Sur ĝi i.a. troviĝas la tomboj de Lucas Cranach la Maljuna, Johann Karl August Musäus, la pentristo Johann Friedrich Löber kaj de Christiane von Goethe. En la jaro 2007 oni malkovris en la planko de la preĝejo tomboslabon de dum la Tridekjara milito mortpafita Hans Melchior Marschall. Ĝi daŭre kuŝas ĉe la originala loko kaj videblas travitre. La unua tombo de Friedrich Schiller estis ĉe la kripto Kassengewölbe.[2]

En la turo estas tri sonoriloj kun historia trabaro el ligno. La plej malnova mulditis en 1631 fare de la erfurtanoj Hieronymus kaj Melchior Möhring; ili estis ĝis 1713 en la Kortega kapelo ĝis la anstataŭiĝo per alia sonorilaro fare de Nicolaus Jonas Sorber. La iama turista loĝejo alireblas servante kiel bela belvedero. Rilate al sepultado: arkitekture interesis la t.n. kripto de Cranach kun 36 kadavroj.

Pastoro Erich Kranz[redakti | redakti fonton]

Kranz estis de 1977 ĝis 1994 paroĥestro de la komunumo jakoba. En aŭtuno 1989 li estis unu el la plej gravaj batalantoj por pli da libereco, antaŭ Turniĝo. Li krome deĵoris kiel porjunula pastoro por la tuta urbo. En 2013 li nomumitis pro tio honora civitano de Vajmaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj pri la orgeno
  2. Pri la nomo kp. la artikolon pri Kasse-turo.