Printempo en la Aŭtuno[1] estas romaneto originale Esperantlingve verkita de Julio Baghy. Ĝi estis eldonata ĉe Heroldo de Esperanto en Kolonjo en la jaro 1931. Estis samtempa hungara traduko. En 1972Dansk Esperanto-Forlag prizorgis Esperantan represon. Estis ankaŭ eldonoj en 1981 kaj 1983 ĉe El Popola Ĉinio. En 2017― kvindekjariĝo de forpaso de la aŭtoro ― estis lanĉita de DEC/BES/Libro-Mondo/Ars Libri (Đurđevac/Świdnik/Lublin/Bjalistoko) la 4-a, Jubilea eldono.
La rakonto pritraktas dolĉe melankolian renkonton.
„ Verko bonstila kaj sentimentala, ne tre verŝajna kaj iom psikologia, sed tute leginda. Stranga esprimo:ĝi ŝtelis sin en la animon (tri-foje): aliloke ni legas ŝteligis al, * Stelive proksimiĝis al. Ne konsilinda uzo de respektive: Lauc miaj sentoj, respektive laŭ viaj sentoj, mi avertus vin.”
„ Proza novelo. Tiu idilio inter studento kaj filino de foirarlekenoj, inter du trovitaj infanoj, havas freŝon, koloron, naivecon ĉarmajn. Ĉar la stilo samtempe simpla kaj lerta tute adaptiĝas al la rakonto, Baghy kreis juveleton vere ŝatindan. ”
„ Ĉiu ŝatus tiun dolĉan, iom melankolikan „kanton de la amo“, en kiu du trovitaj infanoj, fimanziano, kaj ciganino iliaj nomoj estas Adamo kaj Evo “ rerkontiĝas, demandas kaj respondas“ kaj eksentas fine, ke „io estas priplorinda en tio".
La tuta verko eĉ estas pli ol nur sola rakonto priama, tion pruvas la alineoj sur paĝo 60 „Sur duobla vojo . . . “ kaj p. 88 „Jen la kaŭzo . La poemo de la amanto lau sia sentaro estas iomete parenca al la versajoj de la germana Banat-ano Lenaü.
Ankaŭ laŭ lingva vidpunkto la ĉarma nuvelo treege kontentigos la legantaroj. Ĉu la esprimojn "lampofebro“ (p. 88) kaj „laktobuŝa gimnaziano" (44) oni komprenos ĉiulande, mi ne kuraĝas decidi. Certe internacia vortludo estas „ne la logaritmo, nur la ritmo interesis lin“ (28). Jom nekutima estas la vorto „modestadi“ (Ja malo de "prangen“). Anstataŭ „post“ (7) mi preferus "malantaŭ": „ekkuŝi“ (9) mi pro logikaj kaŭzoj prefere ne uzus kun akuzativo; "terurita“ (14) kaj „emocii“ (38) estu anstataŭataj per la formoj kun sufikso„-ig.“ ”
„ Jen ĉarma, freŝa historieto verkita en belsona stilo de la aŭtoro de "La Verda Koro"! Temas pri amo de du gejunuloj. Adamo kaj Eva, por kiuj aŭtuno fariĝas printempo, ĉar printempo estas kiam burĝonas amo. Sed tiu ĉi miraklo povas daŭri nur unu tagon, ĉar Eva, kiu apartenas al la cirklo de majstro Baltazar kaj de arlekeno Fridolin, devas forveturi kun la du maljunuloj por atingi alian foiron. Tamen Adamo kaj Eva volas esperi pri nova renkontiĝo en aprilo, por kroni ilian amon. Ankaŭ Fridolin volas esperi kaj kredi. Ne kredas majstro Baltazar, laŭ kiu la vivo estas ŝajno. Historieto kortuŝa, eĉ ofta : amo kaj disiĝo, espero kaj malespero. Nur unu paro inter mil realigas la unuan revon. Sed ni esperu, ke por tiu ĉi paro la disiĝo estas ŝajno, ke la nova renkontiĝo plenumiĝos. ”
„ Sur la firmamento de la Budapesta skolo elstare brilas du grandaj steloj, inter si tre diferencaj. Unu estas Kalocsay, kiu majstre fleksas "lingvon, stilon, formon", daŭre riĉigas kaj diversigas la Parnasan vortaron, knedas kiel obeeman paston la antaŭe rigidan versfaradon kaj nun sciencplena arto kaj artplena scienco iasence rekreis la Esperantan versfaradon; sed liaj verkoj ne estas legaĵo por komencantoj. Ankaŭ la alia, pli klasika en siaj versoj kaj prozaĵoj, tre lerte majstris la lingvon, kaj el ties grundo li elfosis belaĵojn kaj riĉaĵojn pli facile kapteblajn de malpli spertaj laikoj. Lia ĉefa karaktero estas romantikalirikismo, kiu fontis el profundsenta homa koro. Pri Baghy oni povas diri, ke nenio homa estis al li fremda, kaj en siaj Rimportretoj Kalocsay prave nomis lin : "Julio Baghy, homo homa". Tia li aperas el tiu maldika libro, simpla "rakonto pri dolĉe melankolia renkonto". Printempo en la Aŭtuno neniel similas al la nun laŭmodaj romanoj aŭ noveloj, draste spicitaj per erotismo kaj kruelaj perfortagoj - kvankam en la unua ĉapitro ne mankas rememoroj pri militaj barbaraĵoj, sed seninsiste raportitaj per kelkaj elvokivaj vortoj. La cetero konsistas el homaj sentoj kaj pensoj de gejunuloj kaj maljunuloj, tiel delikate priskribitaj kiel la sorĉaj belaĵoj de aŭtuna aŭ printempa naturo. La renkonto kovras tritagan aventureton; ĝia fino lasas la leganton en nescio pri la estonteco : li mem imagu la sekvon konforme al sia propra natura inklino, ĉu pesimisma, ĉu optimisma; sed laŭ pluraj signoj la aŭtoro mem kredeble inklinis al pesimisma konkludo. Cetere, ĉu vere pesimisma?... La lingvo estas klara, flua, la stilo belega, kun multaj riĉaj eltrovaĵoj kaj lertaj esprimformoj. La prezento estas bela, la preso sendifekta. Apenaŭ unu aŭ du preseraroj, nekutima uzo de l' verbo porti (p. 56, 112). Lampofebro (p. 89), germanismo : kulistimo (PIV). Entute gratulinde ke Dank Esperanto-Forlag decidis reeldoni tiun ĉarman verkon kaj ame prizorgis tiun reeldonon. ”
„ Julio Baghy estas unu el niaj elstaraj Esperantaj aŭtoroj, klasika jam en
nia literaturo kvankam li forpasis antaŭ nur kelke da jaroj. Tre populara inter la esperantistoj, tiel pro sia personeco kiel pro siaj verkoj prozaj kaj poeziaj, Baghy, majstro de la lingvo, lasis en nia beletra historio plenmanon da titoloj de daŭra valoro. Lia Printem p o en la aŭtuno, aperinta en 1931, temas pri idilio inter studento kaj filino de foir-arlekenoj, kaj ĝin oni tradukis en la hungaran, francan kaj ĉinan. Ankoraŭ vivis Baghy kaj jam oni riproĉis al li liajn oftajn stumblojn en bombaston, en gurditan kaj nesinceran patoson, en sirope dolĉan romantikismon. Kelkaj tiaj mankoj videblas en Printempo en aŭtuno, kie du maljunaj arlekenoj pedante retorikumas per altflugaj konceptoj, kaj kie du senspertaj gejunuletoj parolas pri la vivo kaj la amo kun la profunda scio de saĝuloj.
Tamen vere valoras la penon atente tralegi la romanon, eĉ se nur por gustumi ĝian riĉan lingvon kaj la irizan brilon de ĝia stilo. ”