Purpura lamprotorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Purpura lamprotorno
Purpura lamprotorno, ĉe Kasteelpark, Nederlando
Purpura lamprotorno, ĉe Kasteelpark, Nederlando

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: 'L. purpureus'
Lamprotornis purpureus
(Statius Muller, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Arealo de L. purpureus
Arealo de L. purpureus
Arealo de L. purpureus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Purpura lamprotornoPurpura brilsturno, Lamprotornis purpureus, estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de LamprotornisBrilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj.

Ili estas loĝantaj birdoj en tropika Afriko el Senegalio kaj norda DRKongo orienten al Sudano kaj okcidenta Kenjo tra Gvineo, suda Malio, suda Ĉado, norda Centrafrika Respubliko kaj Ugando. Tiu komuna paserino troviĝas tipe en malferma arbaro kaj kultivejoj. Populacioj el Kameruno orienten al okcidenta Kenjo ofte separatas kiel raso amethystinus (priskribita el suda Sudano), supozite iom pli bluaj supre kaj iom pli longvostaj ol tiuj de la okcidento de la teritorio; tio postulas pli da studado. Dume ĝi estas traktata kiel monotipa.

La Purpura lamprotorno konstruas neston en arbotruo. La normala ovodemetado estas de 2 ovoj. Temas pri gregema kaj bruema birdo, kun tipaj sturnaj pepado kaj babilado.

Plenkreskuloj de tiuj fortikaj 22–23 cm longaj birdoj havas metalecpurpurajn kapon (ĉefe ĉe frunto- kaj gorĝareoj) kaj korpon (ĉefe ĉe vosto), kaj brilverdecajn flugilojn kie videblas du strioj de nigrecaj punktoj de plumopintoj. La ĝenerala purpura brilo nomigas la specion. Ili havas mallongan voston kaj tre flavajn irisojn. La beko estas fortika kaj nigra; ankaŭ la kruroj estas nigrecaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas multe pli senkoloraj, kun grizaj subaj partoj kaj brunaj irisoj.

Kiel plej parto de sturnoj, ankaŭ la Purpura lamprotorno estas ĉiomanĝanta kaj manĝas fruktojn kaj insektojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51876, Lamprotornis purpureus, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, ISBN 1-873403-32-1