Robert Fogel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Robert William Fogel)
Robert Fogel
Nobel-premiito
Persona informo
Robert Fogel
Naskonomo Robert William Fogel
Naskiĝo 1-an de julio 1926 (1926-07-01)
en Nov-Jorko
Morto 11-an de junio 2013 (2013-06-11) (86-jaraĝa)
en Oak Lawn
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato KolumbioJohns Hopkins UniversitatoUniversitato Cornell • Stuyvesant High School vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • ekonomia historiisto • historiistoverkisto • universitata instruisto vd
Laborkampo ekonomikohistorio vd
Doktoreca konsilisto Simon Kuznets • George Heberton Evans vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert William FOGEL (Novjorko, 1a de julio 1926 – Oak Lawn, Ilinojso, 11a de junio 2013) estis usona historiisto kaj ekonomikisto, profesoro de la Universitato de Ĉikago.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li ricevis la Nobel-premion pri ekonomiko[1] en 1993 kun Douglass North pro siaj plinovigoj en la esplorado de la ekonomia historio el la aplikado de kvantoteknikoj utilaj por klarigi la ekonomiajn kaj instituciajn ŝanĝojn. Li estas unu de la plej gravaj reprezentantoj de la "nova ekonomika historio".

Fogel studis en la Universitato Cornell, en la Universitato Kolumbio kaj en la Universitato Johns Hopkins. Li laboris en la Nacia Servo de Ekonomika Esplorado kaj, poste, li estis profesoro en la Universitato de Ĉikago (1964-1975), en Harvardo (1975-1981) kaj, denove, en Ĉikago (ekde 1981).

Kontraŭ la kredo ke kelkaj teknologiaj plinovigoj ludas ŝlosilan rolon en la ekonomia kresko, Fogel opiniis, ke al tia hipotezo mankis fundamento. Aplikante novajn ekonomimetrikajn teknikojn, malfaris la miton de la esenca gravo de la fervojo por la ekonomia disvolvigo de Usono. Ties konstruado, laŭ Fogel, ne havis tiom fortan efikon kiel oni supozis por la kresko de la lando. La dua apliko de lia metodo estis eĉ pli polemikiga, ĉar li klopodis pruvi, ke sklaveco estis institucio kaj vigla kaj efika, kaj ke ties nuligo estis okazigita pro politika deziro, kontraŭ la ideo ke ĝi estis jam en dekadenco kaj neefika kaj ke la Usona Enlanda Milito nur antaŭigis ties finon kelkaj jaroj. Inter liaj ĉefaj verkoj elstaras jenaj: "La fervojoj kaj la nordamerika ekonomia kresko" (1964), "Tempo en la kruco: La sklavisma ekonomio en Usono" (1974) kaj "Prelegoj pri nova ekonomia historio" (1977).

Li mortis 86-jaraĝa la 11an de junio 2013 en Oak Lawn (Ilinojso, Usono).[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Union Pacific Railroad: A Case in Premature Enterprise, 1960.
  • Railroads and American Economic Growth: Essays in Econometric History, 1964.
  • Time on the Cross: The Economics of American Negro Slavery, 2 volumoj, 1974. (kunlabore kun Stanley Engerman)
  • Without Consent or Contract: The Rise and Fall of American Slavery, 2 volumoj, 1989.
  • Economic Growth, Population Theory and Physiology: The Bearings of Long-Term Processes on the Making of Economic Policy, 1994.
  • The Slavery Debates, 1952-1990: A Retrospective. Baton Rouge: Louisiana State University Press, 2003. 106 pp. ISBN 0-8071-2881-3.
  • (kunverkita kun Geoffrey Elton) Which Road to the Past? Two Views of History New Haven, CT: Yale University Press, 1983

Notoj[redakti | redakti fonton]