Ruĝflugila ortalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝflugila ortalo
Ruĝflugila ortalo
Ruĝflugila ortalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Genro: Ortalis
Specio: O. erythroptera
Ortalis erythroptera
(Sclater & Salvin, 1870)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ruĝflugila ortalo, Ruĝkapa ortaloRuĝkapa ĉaĉalako (Ortalis erythroptera) estas specio de birdo de la familio de Kracedoj.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝantas en plej sudokcidenta Kolombio, okcidenta Ekvadoro, kaj plej nordorienta Peruo, do ĉe la angulo inter la tri landoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, ĉefe humidaj arbaroj de malaltaj teroj (pluvarbaroj), humidaj montararbaroj, sekaj arbustaroj, kaj plantejoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas el 56 al 66 cm longa. Ties beko, vizaĝo kaj kruroj estas grizaj, dum la resto de la kapo kaj la kolo estas ruĝecaj, kaj la nuko, la flugiloj kaj la dorso estas ruĝecbrunaj. Ankaŭ la flugoplumoj estas ruĝecaj. La ventro estas pale makuleca kaj sablokolora, kaj la vosto estas bronzkolora, do verdecbruna, kun eksteraj plumoj brunaj. La ruĝa kapo estas tialo por komuna nomo dum la latina scienca nomo erythroptera indikas ruĝecon en flugiloj per kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive ruĝaj kaj flugiloj.

Kiel aliaj membroj de la genro, temas pri specio tre bruema, kio estas tialo por la alternativa komuna nomo onomatopea (ĉaĉalako).

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Estas birdo frukto- kaj herbo-vorulo kiu manĝas foliojn, bananojn kaj maturajn kafosemojn,[1] kvankam ĝi estas vidata ankaŭ en maizoplantejoj. Vivas en grupoj de 2 al 7 individuoj.[2]

Tiu birdospecio estas monogama, kaj reproduktiĝas el decembro al majo. La ino demetas 3 ovojn, kaj la kovoperiodo estas de 26 al 28 tagoj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Isherwood kaj Willis 1999
  2. Best et al. 1993
  3. BirdLife International (2010)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]