Ryszard Legutko
Aspekto
Ryszard Legutko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ryszard Legutko | |||||
Naskiĝo | 24-an de decembro 1949 (74-jaraĝa) en Krakovo | ||||
Lingvoj | pola • angla • antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Jagelona Universitato vd | ||||
Partio | Juro kaj Justeco vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto akademiulo verkisto filozofo tradukisto vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ryszard Antoni LEGUTKO (naskiĝis la 24-an de decembro 1949 en Krakovo) estas pola filozofo kaj politikisto, profesoro de la homa scienco, publicisto, aŭtoro de soci-politikaj libroj, tradukisto kaj komentisto de la verkoj de Platono.
En la jaroj 2005–2007 senatano kaj vicmarŝalo de Senato de la 6-a kadenco, en 2007 ministro pri nacia edukado, en la jaroj 2007–2009 ŝtatsekretario en la Kancelario de Prezidanto de Pollando, de 2009 eŭrodeputito al Eŭropa Parlamento de la 7-a kaj 8-a kadencoj. Kunprezidanto de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]Tradukoj kaj komentoj de la dialogoj de Platono
[redakti | redakti fonton]- Fedono (1995)
- Eutifrono (1998)
- Apologio de Sokrato (2003)
- Kritono (2017)
Libraj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Bez gniewu i uprzedzenia (Sen kolero kaj antaŭjuĝoj) (1989; Premio de PEN-klubo)
- Platona krytyka demokracji (Kritiko de demokratio laŭ Platono) (1990)
- Traktat o wolności (Traktato pri libereco) (2007)
- Esej o duszy polskiej (Eseo pri la pola animo) (2008, 2012)
- Ošklivost demokracie a jiné eseje (Turpo de demokratio kaj aliaj eseoj, 2009)
- Triumf człowieka pospolitego (Triumfo de ordinara homo) (2012; eldono en la angla: The Demon in Democracy: Totalitarian Temptations in Free Societies, Encounter Books, Nov-Jorko 2016, ISBN 9781594038631; eldono en la germana: Der Dämon der Demokratie – Totalitäre Strömungen in liberalen Gesellschaften, Karolinger, Vieno 2017, ISBN 9783854181767)
- Antykaczyzm (Kontraŭkaĉismo) (2013) - pri atakoj al fratoj Lech Kaczyński kaj Jarosław Kaczyński
- Sokrates (Sokrato) (2013; Literatura Premio je la nomo al Józef Mackiewicz)
- Polska, Polacy i suwerenność (Pollando, poloj kaj suvereneco) (2014) – kolekto de felietonoj