Samalut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samalut
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 91 475  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 28° 19′ N, 30° 43′ O (mapo)28.31222222222230.71 [+]
Alto 41 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Samalut (Egiptio)
Samalut (Egiptio)
DEC
Situo de Samalut

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Samalut [+]
vdr

Samalut, laŭ egipta arabe سمالوط, kopte ⲧⲥⲉⲙⲟⲩⲗⲟⲧ estas urbego en Egiptio, en Provinco Minja.

Kirko en Samalut

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La urbego ricevis sian loknomon de la nubianoj, kiuj velis dum inundoj sur Nilo. La loknomo signifas malprofundajn akvojn.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En Samalut loĝis 127 447 en 2018 laŭ Germanlingva Vikipedio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Samalut kuŝas laŭ okcidenta (maldekstra) bordo de Nilo en alteco 41 m laŭ la marnivelo. Beni Mazar troviĝas 23, provinca sidejo Minjo (Egiptio) kaj Kirdasa po 25, Beni Suef 93, Asjuto 134, ĉefurbo Kairo 199, Saŭhaĝo 217, Sueza Golfo 232, Ismailio 295, Luksoro 348, Asuano 517 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua konata referenco pri Samalut okazis en kopta funebra surskribo el la 5-a jarcento post Kristo. En la postaj jarcentoj la historio similis al la ceteraj proksimaj urbegoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Samalut estas agrikultura centro, kie oni kultivas tradiciajn kultivaĵojn: cerealojn, vinberojn kaj kotonojn.

Religio[redakti | redakti fonton]

La kirko de Samalut estis konstruita en 328 post Kristo tien, kie oni supozas, ke la Sankta Familio tranoktiĝis dum ilia fuĝo el Egiptujo. La plimulto de la loĝantoj estas kristanoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Samalut situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur kelkaj mm. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C kaj varias inter 14-30 °C. La varmo kulminas inter aprilo-oktobro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Samalut havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon. Ponto helpas la trafikon. Ekde la pratempo la Nilo estis navigebla.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • moskeoj, kirkoj
  • proksime estas kopta ortodoksa monaĥejo, grava kristana pilgrimejo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans