San Fernando del Valle de Catamarca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

San Fernando del Valle de Catamarca (pli longe Catamarca) estas urbego kaj diocezo en nordokcidenta Argentino en provinco Katamarkio, kie estas ties ĉefurbo.

Flago de Catamarca

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Katedralo en Catamarca

Catamarca situas sur montetaro laŭ rivero ĉe piedoj de Andoj. Santiago del Estero (urbo) troviĝas 167, San Miguel de Tucumán 192, Kordobo (Argentino) 361, Saltaurbo 411, Mendoza (urbo) 570, Resistencia 677, Corrientes (urbo) 692, Rosario 699, Formosa (Formosa) 793, Bonaero 958, Posadas (Argentino) 980, La Plata 1032, Mar del Plata 1307 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Em 1558 hispanoj fondis tie ĉi vilaĝon, kies nomo estis Londres. Ĝi ne estis stabila aŭ konstanta vilaĝo ĝis 1683. Post 5 jaroj la fervoja linio jam atingis la vilaĝon. En 1694 la loko iĝis pli grava, kiu defendis kontraŭ atakoj de indianoj, krome kirko kaj franciskana monaĥejo konstruiĝis. En la sekvaj jarcentoj la evoluo estis malrapida.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Catamarca oni okupiĝas pri agrikulturo spite tion, ke irigacio necesas. En la ĉirkaŭaĵo oni kreskigas fruktojn, vinberojn kaj kotonojn, sed gravas ankaŭ la brutobredado. En la urbo oni prilaboras la nutraĵojn, la plej menciinda estas produktado de vinoj. Ankaŭ minejoj funkcias, kie oni minadas orojn, arĝentojn, kuprojn kaj stanojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Catamarca la averaĝa temperaturo varias inter 14-28 °C, sed en decembro kaj januaro tio estas 34 °C (la rekordo estis 43 °C), en junio kaj julio 4 °C. Jare pluvas po 459 mm.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Finhaltejo por busoj en Catamarca

Apud Catamarca internacia flughaveno, en la urbo mem impona finhaltejo por aŭtobusoj funkcias.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]