San Lorenzo de El Escorial

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el San Lorenzo del Escorial)
San Lorenzo de El Escorial

Flago

Blazono

Flago Blazono
municipo en Hispanio
Oficiala nomo San Lorenzo de El Escorial
Ŝtato Flago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago de Madrida regiono Madrida Regiono
Provinco Madrido
Komarko Gvadarama Baseno
Poŝtkodo 28200
Areo 56.4 km²
Alteco 1032 m.
Distanco 47 km de Madrido
Loĝantaro 17.346 loĝ. (2008)
Retejo http://www.sanlorenzodeelescorial.org/
vdr
Vidaĵo de San Lorenzo de El Escorial, en la flankoj de la monto Abantos, ekde la Sidilo de Filipo la 2-a.
Placo de la Konstitucio. Fone, la Reĝa Baziliko de la Monaĥejo de El Escorial.

San Lorenzo de El Escorial (esperantigita kiel Sankta Laŭrenco de Eskorialo) estas municipo de la Madrida Regiono (Hispanio), situanta en la nordokcidento de la regiono, en la sudorienta deklivo de la Gvadarama Montaro, ĉe la montoj Abantos kaj Las Machotas, je 47 km de Madrido. Populare ĝi ricevas la nomon El Escorial de Arriba (Supra Eskorialo), por distingi ĝin disde la najbara urbeto El Escorial, kiu estas konata kiel El Escorial de Abajo (Malsupra Eskorialo). Ene de ĝiaj municipaj limoj, troviĝas la Monaĥejo de El Escorial kaj la monumento Valo de la Falintoj. La urbeto havas 17.346 loĝantojn.

Norde ĝi limas kun Gvadaramo, okcidente kun Santa María de la Alameda, Robledo de Chavela kaj Provinco Avilo, oriente kun Alpedrete kaj Collado Villalba kaj sude kun El Escorial kaj Zarzalejo.

La urbeto estis fondita en la epoko de la reĝo Karlo la 3-a, en la 18-a jarcento, kaj iĝis municipo en la 19-a jarcento, kiam ĝi ekhavis sian unuan urbestron. Ĝi estiĝis kiel apartigo de El Escorial, kie Filipo la 2-a fine de la 16-a jarcento konstruis la monaĥejon de El Escorial, kaj formis, pere de la aneksado de la najbaraj terenoj, la Reĝan Lokon de San Lorenzo de El Escorial kaj El Escorial. En la apartigita parto troviĝis la ĉefaj konstruaĵoj kaj lokoj de la Reĝa Loko, inkluzive de la Monaĥejo, kiu nuntempe troviĝas en la municipo San Lorenzo de El Escorial. Tial, ĉi tiu monumento ankaŭ ricevas la nomon "Monaĥeho de San Lorenzo de El Escorial".

La Monaĥejo kaj la Reĝa Loko estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko la 2-an de novembro 1984, per la nomo "El Escorial, Monaĥejo kaj Loko".

Ĉirkaŭ la konstruaĵo, unu el la ĉefaj hispanaj renesancaj monumentoj, ariĝis grava turisma kaj hotela turisma industrio, kiu igas la municipon unu el la precipaj turismaj celoj de la Madrida Regiono.

Ekde la 21-a de junio 2006, ĝia teritorio estas protektita de la Madrida Regiono kiel Havaĵo de Kultura Intereso ("Bien de Interés Cultural"), en la kategorio "Historia Teritorio aŭ Historia Loko", kategorio kie ankaŭ troviĝas la najbaraj municipoj El Escorial, Santa María de la Alameda kaj Zarzalejo.

En 2011 okazis tie la 70-a Hispana Esperanto-Kongreso [1].

Urba geografio[redakti | redakti fonton]

Situo kaj urbo[redakti | redakti fonton]

San Lorenzo de El Escorial troviĝas en la sudaj flankoj de la Monto Abantos (1.753 m), kiu historie kondiĉigis la urban kreskadon. La domaro kreskis sen ordo ĉirkaŭ la Reĝa Monaĥejo, etendiĝante al la monto. En la 18-a jarcento, la arkitekto Juan de Villanueva ordigis la historian urboparton kaj planis plurajn placojn kaj stratojn, kiuj savus la fortan niveldiferencon inter la Lonja del Real Monasterio kaj la krutaj deklivoj de Monto Abantos. De tiu epoko venas la strato Floridablanca, unu el la plej gravaj de la urbeto, kaj la tuta fermo de la Lonja per la konstruado de la Domoj de la Infantoj. En la 20-a kaj 21-a jarcento, la loĝloko spertis grandan urban ampleksiĝon, ĉefe en la sudorienta flanko de Abantos.

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

La aŭtoŝoseo M-600 ligas la urbeton San Lorenzo de El Escorial kun Gvadaramo kaj kun la aŭtoŝoseo A-6 (Madrido-Korunjo). Alia grava ŝoseo estas la M-505, kiu ligas ĝin kun El Escorial, Galapagar kaj Las Rozas kaj ekde ĉi lasta, kun Madrido. La urbeto troviĝas je 47 km de la ĉefurbo. La M-505 ankaŭ atingas la limon kun la provinco Avilo, tra la Montpasejo de la Verda Kruco (1.251 m), kundivitata kun la municipo Santa María de la Alameda.

Fizika geografio[redakti | redakti fonton]

Reliefo kaj akvaro[redakti | redakti fonton]

La mezuma alteco de la municipo estas 1.032 m. La plejparto de la urboparto troviĝas super 1.000 m alte, inkluzive de la Monaĥejo de El Escorial. La pleja alteco troviĝas en la pinto de Monto Abantos, kun 1.753 m.

Ĝia tuta areo estas 56,4 km², distribuitaj en montaraj terenoj. Suden, la municipo iradas tra la nomata Cirko de El Escorial, valo ĉirkaŭata de la sudaj flankoj de Abantos kaj la nordaj flankoj de Las Machotas. Norden, ĝi trairas la sudorientan flankon de Abantos ĝis Cuelgamuros, kie troviĝas la Valo de la Falintoj, proksime de la limoj kun Gvadaramo. Sudokcidente, la municipo malsupreniras ĝis El Escorial, tra la parkoj kaj ĝardenoj de la Dometo de la Princo.

San Lorenzo de El Escorial apartenas al la baseno de la rivero Gvadaramo. La rojoj kiuj naskiĝas en la Monto Abantos alvenas al la rivero Aulencia, kiu naskiĝas en Las Machotas kaj trairas la najbaran urbeton El Escorial. Kelkaj el la eskorialaj rojoj estas retenataj en malgrandaj basenoj, ene de la municipo.

Plantaro[redakti | redakti fonton]

Arbaro de la Herrería, ĉe la piedoj de la monto Abantos.

Pro la malsamaj altaĵoj sur kiuj sidas la municipo, endas diferencigi plurajn vegetaĵojn. En la malsupra parto, je 900 m alte, elstaras la fraksenoj (Fraxinus angustifolia); kaj en la arbaro La Herrería, la kverkoj (Quercus pyrenaica), la kastaneoj (Castanea sativa) kaj la aceroj de Montpeliero (Acer monspessulanum).

En la plej altaj zonoj (1 000-1 200 m), kiel konsekvenco de malpli da grundakvo kaj pli rekta kontakto kun la suno, aperas la pinaroj el pinastro (Pinus pinaster) kaj pinio (Pinus pinea), ankaŭ anzinaroj (Quercus ilex), kun juniperoj (Juniperus oxycedrus) kaj cisto-kampo (Cistus ladanifer). Inter la 1 200 kaj 1 700 m, troviĝas la pinaroj el arbara pino (Pinus sylvestris) kaj nigra pino (Pinus nigra), krom ekosistemoj el roko kaj la granitaĵoj de la pintoj de Abantos.

San Lorenzo de El Escorial ankaŭ gastigas kelkajn speciojn el foraj lokoj sur ĝiaj montoj, kiel fagoj (Fagus sylvatica), pinsapoj (Abies pinsapo), cedroj (Cedrus sp.), larikoj (Larix sp.), Laŭson-ĥamekiparisoj (Chamaecyparis lawsoniana) aŭ aceroj (Acer pseudoplatanus). Ĉi plantaroj estis plantitaj de studentoj de la Lernejo de Montoj, komence de la 20-a jarcento.

La loĝloko ankaŭ havas historiajn arbojn, kiel la sekvojoj (Sequoiadendron giganteum), plantitaj en la 18-a jarcento en la parkoj kaj ĝardenoj de la Dometo de la Princo.

Granda parto de la municipo estas inkludita ene de la "Pitoreska Loko de la Pinaro de Abantos kaj Zono de La Herrería", natura spaco protektita konstruita en 1961, kiun San Lorenzo de El Escorial kundividas kun Santa María de la Alameda.

En la municipo San Lorenzo, troviĝas la Centro de Edukado pri la Medio, Arboreto Luis Ceballos, kiu gastigas kolekton de pli ol 200 specioj de indiĝenaj arboj kaj arbustoj de la Ibera duoninsulo kaj Balearoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Monaĥejo de El Escorial estis konstruita en la 16-a jarcento. Du jarcentojn poste estiĝis domaro ĉirkaŭ la konstruaĵo, kie en la 19-a jarcento, naskiĝis la nuna municipo.
Karlo la 3-a kreis novan teritorian kaj administran markon en la Reĝa Loko, kiu estas la origino de la nuna municipo San Lorenzo de El Escorial.

La historio de San Lorenzo de El Escorial estas tute ligata al la konstruado de la samnoma monaĥejo kaj la urbeto El Escorial, el kiu ĝi naskiĝis kiel segregacio. La unua historiaj referencoj pri ĉi tiu konstruaĵo datas de la jaro 1558, kiam Filipo la 2-a nomumis komisionon por ke ĝi serĉu bonan lokon por ĝia situigo, formita de arkitektoj, kuracistoj kaj ministoj, inter aliaj.

La malgranda vilaĝo El Escorial havis la necesajn fizikajn kondiĉojn por ekigi tian entreprenon. Ĝia abundeco je arbaroj, minejoj, ĉasejoj, la akvokvalito kaj la situado en la geografia centro de Iberia duoninsulo, ĉe la Monto Abantos, estis decidigaj faktoroj por ĝia fina elektado, okazinta en 1561.

La unua ŝtono de la monaĥejo estis metita la 23-an de aprilo 1563. Unu jaron antaŭe, Filipo la 2-a komencis akiri la ĉirkaŭajn terenojn de la loko kie la monaĥejo estos konstruata, kun la celo krei reĝapartenaĵon, nomata Reĝa Loko de El Escorial, kun distraj, ĉasaj kaj agrikulturaj celoj. Inter li troviĝis la bienoj de la Dehesa de las Ferrerías de Fuentelámparas (hodiaŭ nomata La Herrería), situanta en la nuntempa municipo San Lorenzo de El Escorial, kaj en La Granjilla de La Fresneda, en la najbara municipo El Escorial.

La laborado daŭris 21 jarojn, laŭlonge de tiu tempo la socia kaj urba aspekto de El Escorial transformiĝis. La malgranda vilaĝo iĝis urbeto en 1565.

Ĝi havis Plejan Urbestron, kiu realigis sian funkcion strikte en la urba nukleo. La ĉasejoj estis rekte administrataj de la Krono, kaj la terenoj dediĉitaj al agrkulturado, pri kiuj okupiĝis la Prioro de la Monaĥejo.

En la eklezia afero, la loko estis apartigita de la potenca Ĉefepiskopejo de Toledo por rekte dependi de la Prioro, pere de du papaj buleoj datitaj el 1585 kaj 1586.

Ĉi tiu administra strukturo daŭre funkciis ĝis la 18-a jarcento, kiam la reĝo Karlo la 3-a altrudis novan teritorian kaj administran markon. La konstruado de domoj, antaŭe malpermesita, en la ĉirkaŭaĵoj de la monaĥejo, estis la origino de disputo, kiu konfrontis la municipajn aŭtoritatulojn, kiuj serĉis la modifadon de tiu regulo, kaj la monaĥoj celis daŭrigi ĝin. La afero estis speciale delikata en tiu epoko, pro la oftaj vizitoj de la Reĝa Familio al la Loko, kiuj igis prezaltigon de la tereno, ĉefe flanke de la ŝtatlaboristoj, je la servo de la Reĝa Domo.

La solvo de la konflikto alvenis de la manoj de la reĝo mem, kiu la 3-an de majo 1767 permesis la konstruadon de loĝejoj apud la Placo de la Monaĥejo, kio estas la fonda nukleo de San Lorenzo de El Escorial kaj la ekiĝo de procezo kiu finiĝos per la disiĝo de ĉi tiu urbeto respekte al El Escorial. La evoluo de ĉi tiu nova domaro estis tre rapida, kun pli da mil najbaroj post nur malmultaj jaroj de la decido adoptita de Karlo la 3-a.

La nova urbeto naskiĝinta ĉe la piedoj de la Monaĥejo ne atingis tujan propran jurisdikcion, sed multe poste. La administra strukturo dizajnita de Filipo la 2-a iom post iom malaperis, unue kun la nomumado de Reganto de la Reĝa Loko, fare de Karlo la 3-a –en redukto dela influo de la Pleja Urbestro de El Escorial kaj de la Prioro– kaj, poste, kun la privatigo de terenoj en 1820.

Ĉi tiu iĝis ŝlosila por la formado de la nuna municipo San Lorenzo de El Escorial, ĉar preskaŭ ĉiuj bienoj de la Reĝa Loko privatiĝis krom La Herrería kaj la terenoj kiuj ĉirkaŭis la Monaĥejon kaj la Dometon de la princo kaj la Dometon de la Infanto.

La 26-an de septembro 1836, San Lorenzo de El Escorial naskiĝis kiel sendependa municipo. En ĉi tiu dato ĝi havis sian unuan urbestron, kaj en 1887, iĝis ĉefurbo de samnoma jurisdikcia regiono integrita de 22 loĝlokoj.

Dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939), la loko restis lojala al la respublika registaro kaj ĝia nomo estis ŝanĝita al El Escorial de la Sierra.

Nuntempe, la jurisdikcia regiono sub San Lorenzo de El Escorial estas formata de 12 loĝlokoj: Colmenar del Arroyo, Kolmenareĥo, El Escorial, Fresnedillas de la Oliva, Navalagamella, Robledo de Chavela, Santa María de la Alameda, Valdemaqueda, Valdemorillo, Villanueva del Pardillo kaj Zarzalejo, krom San Lorenzo de El Escorial.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Strato de la Reĝino Viktoria, en la historia urboparto.

San Lorenzo de El Escorial havas 17.346 loĝantojn, laŭ la Nacia Instituto de Statistiko (Hispanio), de la jaro 2008. Ĝi havas loĝdenson de 307,55 loĝ/km², simile al tiu de aliaj ĉirkaŭaj municipoj (kiel El Escorial, kun 216,18 loĝ/km²), sed tre sube al la regiona mezumo (781,82 loĝ/km²).

En la jaro 2006, 51,7% de la sanktlaŭrencanoj estas virinoj kaj 48,3 % viroj. La eksterlandanoj registritaj estas 10,07% de la tuta loĝantaro. La meza aĝo estas 37,8 jaroj. La kreskado de la loĝantaro estas 4,2%, laŭ la referencoj de la jaro 2006.

La portempaj loĝantoj de San Lorenzo de El Escorial estas tre alta. Temas pri grava rezidnukleo, kie abundas multaj duaj loĝejoj, uzataj nur dum la semajnfinoj kaj la feritagoj. Krome, la municipo ĉiutage ricevas altan nombron da turistoj, allogataj de ĝia kultura kaj natura heredaĵo.

Loĝantara evoluo en San Lorenzo de El Escorial
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008
10.828 10.995 11.350 11.783 12.455 13.164 14.358 14.971 14.364 16.005 16.531 17.346

NOTO: La ciferoj de 1996 temas pri la 1-a de majo kaj la ceteraj de la 1-a de januaro. Fonto: NIS

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Placo de la Kruco, unu el la angulo de la historia urboparto.

Sektoroj kiel turismo, hotela industrio kaj komerco estas unu el la ĉefaj ekonomiaj aktivaĵoj de San Lorenzo de El Escorial. La municipo estas unu el la plej turismaj lokoj de la Madrida Regiono. Ĝiaj vizitantoj prefere realigas unutagan viziton, uzante Madridon kiel ekon. La tranoktadoj apenaŭ havas signifan kvanton, same kiel en aliaj monumentaj urboj de la regiono, kiel Alcalá de Henares, AranjuezĈinĉono.

En la lastaj jaroj, la loĝloko provas konsolidi la tranoktadon en la urbo pere de eventoj, konvencioj kaj kursaroj kun kulturaj kaj edukaj celoj. Tiu estas la kazo de la Somerkursaro de la Komplutensa Universitato, kiu okazas en la sidejo de Euroforum, kreita por diskonigi la urbeton San Lorenzo de El Escorial kiel kongresurbo. La municipo havas 10 hotelaĵojn, kun entute 611 dormlokoj (jaro 2006).

Ene de ĝia municipa limo troviĝas du el la plej vizitataj monumentoj apartenantaj al la institucio Patrimonio Nacional. La Monaĥejo de El Escorial estas la dua monumenta komplekso kun pli da vizitantoj (504.238 turistoj en 2004), malantaŭ la Madrida Reĝa Palaco (720.710 samjare). La Valle de los Caídos, en la municipo, estas la tria en la listo de Nacia Heredaĵo (407.578).

La konstruado estas alia kreskanta ekonomia aktivaĵo en San Lorenzo de El Escorial. Kvankam grava parto de ĝia teritorio estas protektata, kiel la arbaroj de La Herrería, la municipo spertis fortan urban kreskadon dum la lastaj jaroj, kun la kreado de novaj domaroj en lokoj sen leĝa protektado. Tiu estas la kazo de la sudorienta flanko de la Monto Abantos, kie multobliĝis pluraj kvartaloj, ĉefe post la incendio de la 21-a de aŭgusto 1999, kiu bruligis 450 hektarojn da pinarboj.

Arta kaj natura heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo de El Escorial aŭ de San Lorenzo de El Escorial.
Reĝa Baziliko de la Monaĥejo de El Escorial.
Domoj de Metioj, en la Korto de la Monaĥejo de El Escorial, konstruitaj de Juan de Herrera.
La Sidilo de Filipo la 2-a povus havi antaŭromian originon.
La Valo de la Falintoj estas la tria monumento plej vizitata inter tiuj de Nacia Heredaĵo.

La loĝloko havas gravan art-historian, urban kaj kulturan heredaĵon, rezulto de ĝiaj rilatoj kun la Hispana Krono. Al tio aldoneblas la gravaj ekologiaj, geologiaj kaj arkeologiaj valoroj.

Parto de ĝia monumentaro estas enskribita en la listo de la Monda heredaĵo de Unesko.[1] Krome, la municipo estis deklarita "Kultura Heredaĵo", en la kategorio "Historia Teritorio", sub la nomo "Escorial: Monaĥejo, Loko kaj Natura kaj Kultura Ĉirkaŭaĵo", de la Madrida Regiono.

Ene de ĉi lasta instanco, aprobata per dekreto 52/2006 (21-an de junio), ankaŭ estas inkluzivataj la loĝlokoj El Escorial, Zarzalejo kaj Santa María de la Alameda. Temas pri areo kiu restis ene de la nomata Palisaro de Filipo la 2-a, per kiu ĉi tiu reĝo limigis la perimetron de la Reĝa Loko kiu estiĝis ĉirkaŭ la monaĥejo.[2]

Monda Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La 2-a de novembro 1984, koincide kun la celebrado de la kvara centjariĝo de la metado de la lasta ŝtono de la Monaĥejo, la Komitato de la Monda Heredaĵo (World Heritage Committee) de la Unesko, kunveninta en Bonaero (Argentino), inkluzivis al "Eskorialo, Monaĥejo kaj la Loko", en la listo de la Monda heredaĵo de Unesko.

En ĉi tiu aro, oni dinifas la areon kiu ĉefe protektas la Monaĥejon, la Dometon de la Infanto kaj la Dometon de la Princo, palaceto, kiu troviĝas en la alia municipo nomata El Escorial:

  • Monaĥejo de El Escorial. Ĉi tiu konstruaĵo, unu el la plej gravaj renesancaj monumentoj de Hispanio, estis starigita en la lasta triono de la 16-a jarcento, sur la flanko de la Monto Abantos, je 1.028 m alte. Temas pri originala projekto de Juan Bautista de Toledo, kiu estis finkonstruita post lia morto, fare de Juan de Herrera, kiu altrudis novan arkitekturan stilon, nomata laŭ sia familinonmo. Ĝi okupas 33.327 kvadratajn metrojn kaj havas 16 kortojn, 88 fontanojn, 13 oratoriojn, 15 klostrojn, 86 ŝtuparojn, 9 turojn, 1.200 pordojn kaj 2.673 fenestrojn. Ĝia ĉefa fasado havas 207 metrojn longe. Inter la partoj plej elstaraj de la konstruaĵo, troviĝas la Tombejo de Reĝoj, la Reĝa Baziliko kaj la Reĝa Biblioteko. Ekde la 16-a jarcento, la Monaĥejo estis nomata multfoje kiel "la oka monda mirindaĵo".
  • Dometoj de la Princo kaj de la Infanto. Temas pri du palacetoj novklasikaj de la 18-a jarcento. Ambaŭ estis konstruitaj de Juan de Villanueva, kiel distropavilionoj por Karlo la 4-a, tiam Princo de Asturio, kaj por lia frato la Infanto Gabrielo de Burbono, respektive.

La protektata areo aperanta en la listo de la Monda heredaĵo nuntempe troviĝas en demarŝoj por ĝia ampleksigado. La hispanaj aŭtoritatoj volas ke la Unesko etendu la deklaradon de "Monda Heredaĵo" al la tuta spaco ene de la Palisaro de Filipo la 2-a.

Kultura Heredaĵo en la kategorio Historia Teritorio (Historia Loko)[redakti | redakti fonton]

Krom la jam menciitaj monumentoj en la antaŭa sekcio, la municipo San Lorenzo de El Escorial arigas aliajn art-historiajn lokojn, kiuj, same kiel tiuj aliaj, estis leĝe integritaj en la kategorio Historia Loko de "El Escorial: Monaĥejo, Loko kaj Natura kaj Kultura Ĉirkaŭaĵo", laŭ dekreto 52/2006 (BOCM, 21-an de junio) de la Madrida Regiono.

Ĉi tie troviĝas pluraj konstruaĵoj kaj naturaj enklavoj situantaj ene de la municipo, krom aliaj en El Escorial, Zarzalejo kaj Santa María de la Alameda. Sekve, la monumentaj kaj pejzaĝaj ensembloj de la municipo:

  • Sidilo de Filipo la 2-a [3] kie, laŭ la legendo, la reĝo sidiĝis por vidi la progreson de la konstruado de la Monaĥejo, kvankam oni kredas, ke ĝi estis ofer-altaro de la vetonoj[4].
  • La Herrería, historia bienio, antikve konata kiel Dehesa de Las Ferrerías de Fuentelámparas, qkiu posedas grandan ekologian intereson. Ĝi estas arbarigata de fraksenoj kaj kverkoj.
  • El Castañar, historia bieno kun gravaj mediaj allogaĵoj.
  • Parko de la Dometo de la Princo. La parkoj kaj ĝardenoj konstruitaj en la ĉirkaŭaĵo de ĉi tiu novklasika palaceto estas kundividataj kun la municipoj de El Escorial kaj San Lorenzo de El Escorial. Tamen, la konstruaĵo nur apartenas al El Escorial.
  • Domoj de Metioj. La du unuaj estis konstruitaj de Juan de Herrera en la 16-a jarcento kaj la tria, verko de Juan de Villanueva, datas de la 18-a jarcento. nuntempe ili estas sidejo de eta preĝejo kaj de diversaj ejoj de la Urbodomo de San Lorenzo de El Escorial. Tiu estas la kazo de la Kulturdomo, la Municipa Biblioteko, la Turisma Oficejo, la Profesia Konservatorio de Muziko Pastro Soler kaj de la Reĝa Integrita Centro de Muziko kaj Pentrarto kaj Arto. Aliflanke, la Domo de Metioj estas provizora sidejo de la Instituto de Hereraj Studoj, kiu ricevos la heredaĵon de la arkitekto kaj esploristo Luis Cervera Vera.
  • Domoj de la Infantoj. Konstruitaj de Juan de Villanueva, en la 18-a jarcento.
  • Reĝa Teatro Koloseo de Karlo la 3-a, teatro konstruita en la 18-a jc., populare konata kiel La Bombonera.
  • Casa de la Compaña. Planata en la 16-a jarcento de Francisko de Mora, hodiaŭ funkcias kiel sidejo de la Universitato Maria Kristina.
  • Valo de la Falintoj. Ĝi troviĝas en la kadro de la Historia Teritorio: "El Escorial: Monaĥejo, Loko kaj Natura kaj Kultura Ĉirkaŭaĵo". Ĉi tiu funebra monumento de la 20-a jarcento, konstruita laŭ iniciato de la generalo Francisco Franco, staras sur la Risco de la Nava, je 1.390 m alte.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Fernando la 7-a naskiĝis en San Lorenzo de El Escorial en 1784.

San Lorenzo de El Escorial havis mallarĝan historian rilaton kun la Hispana Krono, kiel rezidloko kaj tombejo de pluraj monarkoj de la Habsburga dinastio kaj de la Burbonoj. Tamen, nur unu el ili naskiĝis ĉi tie. Temas pri Fernando la 7-a, kiu naskiĝis en la Reĝa Monaĥejo la 14-an de oktobro 1784 kaj mortis en Madrido la 29-an de septembro 1833.

La ĉeesto de la reĝo allogis plurajn gravulojn de la kultura mondo al la municipo. Krom la longa listo de arkitektoj, skulptistoj kaj pentristoj kiuj partoprenis, en la 16-a jarcento, en la konstruado de la Monaĥejo de El Escorial, la loĝantaro akceptis en la 18-a jarcento la muzikiston Antonio Soler (Olot, 1729), kiu mortis en San Lorenzo de El Escorial en 1783, kie li plejparte disvolvigis sian profesian vivon.

En la 19-a kaj la 20-a jarcentoj, la urbeto iĝis rezidnukelo, en kiu ekloĝis elstaraj kulturaj kaj politikaj figuroj. Inter ili, elstaris la komediografoj Serafín kaj Joaquín Álvarez Quintero, kiuj loĝis portempe en la municipo.

Inter la naskiĝintoj en San Lorenzo de El Escorial en la 20-a jarcento, menciindas la poeto Luis Felipe Vivanco (1907-1975), la arkitekto Juan Herreros (1958) kaj la botanikisto Luis Ceballos y Fernández de Córdoba (1896-1967).

Festoj kaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

Ermitejo de la Virgulino de la Graco, en La Herrería.

La urbeto celebras patronajn festojn la 10-an de aŭgusto, tago de San Lorenzo, sanktulo al kiu Filipo la 2-a konsekris la monaĥejon de El Escorial kaj de kiu, la municipo prenas sian nomon. Ĉi tiu konstruaĵo estis konstruita por memorigi la venkon de la Batalo de San Quintín, okazinta la 10-an de aŭgusto 1557.

La Pilgrimfesto de Nia Sinjorino la Virgulino de la Graco (hispane Romería de Nuestra Señora la Virgen de Gracia) estas, sendube, la plej grava tradicio de San Lorenzo de El Escorial. Ĝi okazas dum la unuaj tagoj de septembro kaj troviĝas inter la plej amase vizitataj de Hispanio. Ĝi venas de la jaro 1948 kaj estas deklarita je turisma intereso de la Madrida Regiono.

La sanktalaŭrenca Sankta Semajno elstaras kiel unu el la plej vide riĉaj el la gvadarama komarko. Dum Kristnasko, la urbeto scenigas la naskiĝon de Jesuo, pere de kripo (nomata "Betleĥemo") per grandaj bildoj surstare kaj surplace, kiel turisma reklamaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.