Seneko la Juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seneko
Seneko Prado-Muzeo

Lukio Aneo SENEKO (Latine Lucius Annaeus Seneca), kromnomata "la juna" (ĉ 4 a.Kr.65 p.Kr.), naskiĝis en Kordovo, Hispanio. Lia patrino estis Helvia; lia patro Seneko la pli aĝa.

Vivo

Juna, li ekloĝis en Romo, kie la Stoika filozofio lin kaptis. Estas eble, sed ne certe, ke kelkan tempon li pasigis en Egiptio, kie onklo lia estis prefekto. Poste li fariĝis advokato en Romo. Ĉ 35 p.Kr. li estis kvestoro. Dum imperiestro Kaligulo lia malbona sanstato foje lin savis; imperiestran ĵaluz-eksplodon pro lia elokvento, kiu povintus rezulti en ekzekuto, li eskapis per tio, ke laŭ pluraj "li ja baldaŭ mortos el si mem; ne indas mortigi lin".

Kiam Klaŭdio fariĝis imperiestro, ties edzino Mesalina organizis akuzon kontraŭ Seneko, per kiu ŝi sciis ekziligi lin al la insulo Korsiko, kie ok jarojn li vivis, ĝis la detroniĝo de l´ imperiestrino. La akuzo estis, ke li estis amanto de Julia Livila, la fratino de Kaligulo, kaj sekve iaspeca rivalo al la trono. La nova imperiestrino Agripina instigis Klaŭdion revoki lin en 49 p.Kr., por ke li fariĝu la oficiala edukanto de Nerono. Poste Seneko ankoraŭ iĝis pretoro.

Kiam en 54 p.Kr. Nerono 17jara imperiestriĝis, liaj ĉefaj konsilantoj estis Seneko kaj Buro (Burrus), la prefekto de l´ pretoria gvardio. Seneko tenis influon super Nerono nur ĝis 62, kaj jam en 65, akuzite de kun-konspiro kontraŭnerona, li estis devigita sinmortigi.

Verkaro

Liaj prozaj verkoj dividiĝas en tri ĉefajn grupojn:

  • 12 libroj, kiujn tradicie - kaj tute mise - oni nomas Dialogoj. Temas pri filozofiaj traktaĵoj
      • pri la providenco
      • pri la egalanimeco de l´ saĝulo
      • tri libroj pri la kolero
      • konsolo al Marcia
      • pri feliĉa vivado
      • pri kvieto
      • pri anima trankvilo
      • pri la kurteco de la vivo
      • konsolo al Polibio
      • konsolo al sia patrino Helvia
  • 4 memstaraj prozaj verkaĵoj de malsama longo kaj gravo:
      • la apokolokintozo de l´ Dia Klaŭdio
      • pri kompatemo
      • pri bonfaroj
      • pri naturaj temoj
  • la lasta prozaĵo estas brila serio da
      • leteroj al Lukilio, entute 124 leteroj, kiuj konsistigas iaspecan skriban kurson pri Stoika filozofio.
  • Lia propra originala poezio komplete pereis.
  • Sed li ja postlasis al ni plurajn tragediojn:
      • Herkulo
      • Trojaninoj
      • Fenicinoj
      • Medea
      • Fedra
      • Edipo
      • Agamemnono
      • Tiesto
      • Herkulo Ojtea
      • Oktavia

Influo

Kiel Stoika filozofo li fariĝis tre populara. Ĉe tio grave helpis lia "moderna" stilo, en kiu li preferis ne plu tiel longajn kaj komplikajn frazkonstruojn kiel liaj antaŭuloj, sed iom trafajn spritajn eldirojn, eble uzindajn kiel frapfrazon. En Mezepoko Seneko plurfoje estis konsiderata kiel kaŝa kristano; en lia etiko oni ja rekonis multon de l´ kristana etiko. Eĉ estis verkita apokrifa korespondaĵo inter Seneko kaj la apostolo Paŭlo, kiun oni trovas en Antologio Latina volumo 3.

Lian alproksimecon al Kristanismo, almenaŭ partan, oni vidis en la fakto ke efektive en liaj verkoj, aparte en la leteroj al Lukiano, perceptiĝas granda sento de peko kiel misformo de homo, kaj ke li predikis universalan fratecon, puŝite ĝis al amo al malamiko. Tamen tiun alproksimicon al kristanismo perdigas lia filozofio kies stoikismo ne distingas Dion (diojn) el la mondo kaj fakte limiĝas al la pagana saĝeco. (Maurizio Schoeflin, Lucio Anneo Seneca, La vita fekice, Ed. Vita e Pensiero, 2010 [1])

Liaj dramoj havis grandegan influon kiel ekzemploj precipe dum Renesanco. La Oktavia estas la sola tragedio, kiu ne traktas mitologian temon, sed tute aktualan tiutempe aferon: Oktavia estas unu el la edzinoj de Nerono. Pluraj pro tio kontestas ĝian aŭtentecon.

Lia old-aĝa verkaĵo Pri naturaj temoj, kiun li dediĉis al sia amiko Lukilio, fariĝis ekstreme populara. Ĝi vere suferis de tiu populareco: ekzistas amaso da - ofte tre senzorge faritaj - manuskriptoj; eĉ la sinsekvo de la libroj ne plu estas rekonstruebla. La nombro de la libroj - ŝajne - origine estis ok. Tamen, ekzistas mencio pri fragmento el deka libro... Ĝi estas iaspeca Enciklopedio: li traktas ekzemple same bone pri meteoroj kiel pri fulmo kaj tondro, pri akvo, inundoj de Nilo, pri nuboj, pluvo, hajlo, vento, tertremoj, kometoj ktp ktp.

En Esperanto