Sergej Ilĉenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergej Ilĉenko
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1959 (1959-10-25) (64-jaraĝa)
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioUkrainioRusioMoldavio
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Sergej ILĈENKO (ukraine Сергій Ільченко) (naskiĝis la 25-a de oktobro 1959) estas moldava publikigisto, filozofo kaj ĵurnalisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ilĉenko komensis sian ĵurnalistan aktivecon en moldava gazetaro — en gazetoj «Săptămână», «Komunisto» kaj «Sendependa Moldavio».

Inter januaro de 2002 jaro kaj decembro de 2006 Sergej Ilĉenko estis ĉefa redaktanto de ĉednestria semajna gazeto «Dnestria Kuriero». En 2004 Ilĉenko okupis oficon de ĉefa redaktanto de gazeto «Komsomolskaja Pravda en Ĉednestrio». Ekde januaro de 2007 li estas sendependa kunlaboristo de RIA Dnestro (filio de RIA Novosti), «AVA.MD», rusa amasinformilo «Regnum» kaj aliaj amasinformiloj de Ĉednestrio, Moldavio, Rusio kaj Ukraino.

Sergej Ilĉenko estas kunaŭtoro de presa publicista kompilaĵo «Nuda Voronin»[1]. Ilĉenko ankaŭ estas aŭtoro de libroj «Alian vojon»[2] kaj «Mondo en movado».

La 18-a de marto de 2015 Sergej Ilĉenko estis arestita fare de komitato de ŝtata sekureco de Ĉednestrio, laŭ asertoj pri «ekstremismo»[3]. Parencoj kaj kolegoj de Ilĉenko diris, ke pruvosignoj estis falsigitaj[4] de ĉednestriaj ofendaj aŭtoritatoj kaj komitato de ŝtata sekureco.

Buroo de Reintegriĝo de Moldavio ne reagis pri aresto de Sergej Ilĉenko.

La 17-a de julio de 2015 Ilĉenko elprizoniĝita kaj amnestiita interŝanĝe pro konfeso[5]. Post sia liberiĝo, Sergej Ilĉenko faris paroladon, kaj diris, ke li konfesis sub la premo de agentoj de ŝtata sekureco.

Sergej Ilĉenko repatriis en Ukraino en julio de 2017, plentempe loĝas en Kievo, kaj laboras kiel kolumnisto en interreta revuo «Negoca metropolo». Li estas membro de sendependa sindikato de ukrainaj ĵurnalistoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]