La silezia-pola lingvo (propralingve ślōnskŏ gŏdka, ślōnski, kelkfoje ankaŭ po naszymu, en Esperanto preferate nomata silezia-pola kontraste al la silezia-germana lingvo, propralingve Schläsisch, Schläsch, kelkfoje ankaŭ Schläs'sch, dialekto de la germana, kiun en 1945 parolis 7 milionoj da homoj) estas okcidentslava lingvo respektive dialekto, kiu apartenas al la leĥa grupo.
Ĝi estas parolata en la Suprasilezia regiono de Pollando, sed ankaŭ per malplimultoj en la Ĉeĥa respubliko kaj Germanio. En la jaro 2011 ĉirkaŭ 509 000[2] homoj en Pollando konsideris la silezian-polan kiel sian gepatran lingvon.
La silezia-pola estas proksime parenca al la norma pola lingvo, tiel ke plej multaj lingvistoj konsideras ĝin kiel dialekton de la pola lingvo.
La lingvo ĝis la demokratiiĝo de Pollando post 1990 estis preskaŭ nur parole praktikata, kaj nur en la lastaj jaroj aperis pluraj sistemoj de silezia ortografio. Kompromisa variaĵo inter la pluraj ortografioj estas uzata en la interreto, ekz. en la silezia-pola Vikipedio.
A a
à ã
B b
C c
Ć ć
D d
E e
F f
G g
H h
I i
J j
K k
L l
Ł ł
M m
N n
Ń ń
O o
Ŏ ŏ
Ō ō
Ô ô
Õ õ
P p
R r
S s
Ś ś
T t
U u
W w
Y y
Z z
Ź ź
Ż ż
Komparo inter la germana kaj pola sileziaj dialektoj