Saltu al enhavo

Somalia struto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Somalia struto
Masklo en Lewa Rezervejo, Kenjo.
Masklo en Lewa Rezervejo, Kenjo.
Ino en Samburu Rezervejo, Kenjo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Struthioniformes - strutoformaj
Familio: Struthionidae - strutedoj
Genro: Struthio - struto
Specio: S. molybdophanes - somalia struto
Struthio molybdophanes
Reichenow, A, 1883
Konserva statuso
Natura arealo de strutoj

 Struthio molybdophanes
 Struthio camelus camelus
 Struthio camelus massaicus
 Struthio camelus australis
Natura arealo de strutoj
  •  Struthio molybdophanes
  •  Struthio camelus camelus
  •  Struthio camelus massaicus
  •  Struthio camelus australis
  • Natura arealo de strutoj
  •  Struthio molybdophanes
  •  Struthio camelus camelus
  •  Struthio camelus massaicus
  •  Struthio camelus australis
  • Subspecioj

    Unutipa

    Sinonimoj

    Struthio camelus molybdophanes
    Reichenow, A, 1883

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La somalia struto[1] (latine Struthio molybdophanes) estas afrika birdospecio el la familio de strutedoj. Ĝi estas granda nefluga birdo, antaŭe konsiderata kiel subspecio de la ordinara struto (S. camelus).

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    Molekula pruvaro indikas, ke la Orientafrika Rifto utilis kiel geografia barilo por izoligi tiun taksonon el la nomiga subspecio, nome la Nordafrika struto S. c. camelus, dum ekologiaj kaj kutimaraj diferencoj restis genetike distinge el la najbara masaja struto S. c. massaicus.[3] Ekzameno de mitokondria DNA de la taksonoj de Struthio, inklude la formortinta Arabia struto S. c. syriacus, trovis, ke la Somalia struto estas filogenetike la plej distinga, ŝajne diverĝinta el sia komuna praulo antaŭ ĉirkaŭ 3.6 al 4.1 milionoj da jaroj.[3][4]

    Priskribo

    [redakti | redakti fonton]
    En Samburu.

    Kvankam ĝenerale simila al aliaj strutoj, la haŭto de la kolo kaj femuroj de la Somalia struto estas griz-blueca (pli ol rozkolorecaj), kaj iĝas brilblua ĉe la masklo dum la pariĝada sezono. La kolo ne havas la tipan larĝan blankan ringon, kaj la vostoplumoj estas blankaj. La inoj estas iomete pli grandaj ol la maskloj kaj pli brunaj en plumaro ol la aliaj strutinoj.[5][6]

    Distribuado kaj habitato

    [redakti | redakti fonton]

    La somalia struto troviĝas en Orienta Afriko el nordorienta Etiopio, tra Somalio, al nordorienta Kenjo, kaj tiele ties teritorio korespondas pli malpli kun la areo konata kiel Korno de Afriko.[5]

    Kutimaro kaj ekologio

    [redakti | redakti fonton]

    La somalia struto diferenciĝas ekologie el la masaja struto, kun kiu estas iome da teritoria koincido, pro prefero de pli arbusteca, pli dense vegetaĵaraj areoj, kie ĝi manĝas ege per plukopaŝtado, dum tiu lasta estas ĉefe simpla paŝtisto ĉe malferma savano. Estas informoj ankaŭ pri interreproduktaj malfaciloj inter ambaŭ taksonoj.[3]

    Statuso kaj konservado

    [redakti | redakti fonton]

    Informo de la IUCN en 2006 sugestas, ke la somalia struto estis komuna en centraj kaj sudaj regionoj de Somalio en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Tamen, sekve de la politika disiĝo de tiu lando kaj la manko de efika naturkonservado, ties teritorio kaj nombroj estis ege malpliiĝanta kiel rezulto de nekontrolita ĉasado por viando, medicinaj produktoj kaj ovoj, pro kio tiu birdotaksono fruntas nuligon el la Korno de Afriko.[7]

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1 2 Ornitologia taksonomio.
    2. AviList v2025, konsultita la 6-an de jan. 2026.
    3. 1 2 3 Freitag, Stephanie; & Robinson, Terence J. (1993). Phylogeographic patterns in mitochondrial DNA of the Ostrich (Struthio camelus)”, The Auk 110 (3), p. 614–622. doi:10.2307/4088425.
    4. Robinson, Terence J.; & Matthee, Conrad A. (1999). “Molecular genetic relationships of the extinct ostrich, Struthio camelus syriacus: consequences for ostrich introductions into Saudi Arabia”, Animal Conservation 2 (3), p. 165–171. doi:10.1111/j.1469-1795.1999.tb00062.x.
    5. 1 2 Shanawany, M.M.; & Dingle, John.. (1999) Ostrich production systems, Part 1. Food and Agriculture Organisation, p. 12. ISBN 978-92-5-104300-4.
    6. Roots, Clive. (2006) Flightless birds. Greenwood Press, p. 26. ISBN 0-313-33545-1.
    7. Amir, Osman G.. (2006) Wildlife trade in Somalia. World Conservation Union – Species Survival Commission, p. 12.