Somera Olimpiko 1900

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Somera olimpiko 1900)
II Olimpiko
Loko: Parizo ( Francio)
Stadiono: Vélodrome de Vincennes
Komenca dato: La 14-a de majo 1900
Fina dato: La 28-a de oktobro 1900
Nombro de nacioj:
24
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
997
(975 / 22)
Nombroj de sportoj:
Somera olimpiko
← 1896 1904 →
vdr

La 2-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 14-a de majo 1900 ĝis la 28-a de oktobro 1900 en Parizo,  Francio. En la Someraj Olimpikoj de 1900 unuafoje konkursis virinoj. Sed ili partoprenis en suma kvanto de 22, kompare al 975 viraj partoprenantoj.

Denove ĉi tie aperis disputaj momentoj, Grekio ekzemple asertis, ke nur ili havas rajton aranĝi ĉiujn pluajn olimpikojn.

Olimpika komitato elektis Parizon, kiu tiutempe gastis pleje mondan grandfoiron. Milito inter Grekio kaj Turkio tro malhelpis al Grekio.

Dum la antaŭaj olimpikoj en Ateno la aranĝantaj grekoj konsideris tre persone prenante ilin kiel sian aferon, kiun respondis ankaŭ ilia ĉeesto, francoj apenaŭ rimarkis la ludojn.

Pleje tiuj, kiuj venis rigardi en Parizo la ludojn, tie estis je propra danĝero. Ĉiuj tri diskoj de ĉampiono Rudolf Bauer el Hungario finis en publiko.

Kvanto de reprezentantaj landoj de la lastaj ludoj duobliĝis al 28 landoj kaj oni konkursis en 75 disciplinoj. Sed dominis sportistoj el la gastiganta lando. Tamen la stelulo de la olimpiko estis la 23-jara usonano Alvin Christian Kraenzlein (fakte laŭ germana literumo Alvin Christian Kränzlein, la gepatroj Johann Georg Kränzlein, bierfaristo, kaj Maria Augusta Schmidt, elmigris al Usono kaj li naskiĝis jam en Mineapolo), kiu alportis kvar orajn medalojn en atletiko.[1]

Okaze de kelkaj sportistoj regis ĥaoso ĉirkaŭ ilia nacieco.

Disciplinoj[redakti | redakti fonton]

En la 2-a Olimpiko estis 18 disciplinoj. La 7 disciplinoj estis en antaŭa olimpiko: akvosportoj, atletiko, biciklado, skermo, gimnastiko, pafado kaj teniso.

La 13 disciplinoj aperis kiel novaj disciplinoj: arkpafado, peloto, kriketo, kroketo, rajdado, futbalo, golfo, poloo, kanuado, rugbeo, velado, pafado kaj ŝnurtira lukto. Sed kelkaj konkursantoj ne konsciis, ke ili entute partoprenas en la olimpikaj ludoj.

Du ludoj halterlevo kaj lukto ne aperis malgraŭ ili estis en antaŭa olimpiko.

Partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Landoj partoprenantaj en la Somera Olimpiko 1900, laŭ privata olimpika muzeo (arkivigita laŭ stato de junio 2015)
.
  •  Partoprenis la unuan fojon
  •  Partoprenis jam antaŭe
  •  Gastiganta urbo (Parizo)
  • aparta afiŝo pri la konkursoj de skermado en la olimpiko

    Medala klasifiko[redakti | redakti fonton]

     Rango  Ŝtato Oro Arĝento Bronzo Sumo
    1  Francio 26 41 34 92
    2  Usono 19 14 14 47
    3  Britio 15 6 9 30
    4 miksitaj teamoj 6 3 3 12
    5   Svislando 6 2 1 9
    6  Belgio 5 5 5 15
    7  Germana Regno 4 2 2 8
    8  Italio 2 2 0 4
    9  Aŭstralio 2 0 3 5
    10  Danio 1 3 2 6
    kompleta medaltabelo

    Referencoj[redakti | redakti fonton]




    Vintraj Olimpiaj Ludoj

    1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

    Someraj Olimpiaj Ludoj

    1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024