Baĥĉisaraja distrikto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: cv:Бахчисарай районĕ |
e roboto aldono de: be:Бахчысарайскі раён, Крым |
||
Linio 169: | Linio 169: | ||
[[Kategorio:Baĥĉisaraja regiono]] |
[[Kategorio:Baĥĉisaraja regiono]] |
||
[[be:Бахчысарайскі раён, Крым]] |
|||
[[be-x-old:Бахчысарайскі раён (Крым)]] |
[[be-x-old:Бахчысарайскі раён (Крым)]] |
||
[[bg:Бахчисарайски район]] |
[[bg:Бахчисарайски район]] |
Kiel registrite je 22:29, 2 sep. 2010
Baĥĉisaraja distrikto | |
---|---|
ruse Бахчисарайский район ukraine Бахчисарайський район krime-tatare Bağçasaray rayonı | |
raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of Crimea • distrikto (rajon) de Sovetunio | |
La centro: | Baĥĉisarajo |
Areo: | 1589 km2 |
Loĝantaro: | 92 542 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | 58,24 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-6554 |
En la distrikto estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
1 3 79 2 |
Oficiala paĝaro nekonata | |
Baĥĉisaraja distrikto (ruse Бахчисарайский район, ukraine Бахчисарайський район, krime-tatare Bağçasaray rayonı) estas unu el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La distrikto troviĝas en la sudokcidenta parto de la Krimea duoninsulo. La administra centro de la distrikto estas la urbo Baĥĉisarajo. La distrikto estas grava agrikultura teritorio kaj populara turisma loko.
Geografio
La pli granda parto de la distrikto estas okupita de Krimea montaro; nur la plej okcidenta parto, kie la distrikto tuŝas la Nigran maron, estas ebena. La diferencoj inter la altoj en la distrikto atingas 1000 metrojn.
La klimato estas sekeca, varma; la plej granda kvanto de hidrometeoj falas vintre kaj aŭtune.
La riveroj de la distrikto ne estas grandaj absolute, sed tamen estas relative multakvaj kompare al la aliaj riveroj de Krimeo. Inter la plej grandaj eblas mencii la riverojn Almo, Kaĉo, Belbeko, la Nigra. En la distrikto estas kelkaj akvorezervujoj.
En la distrikto troviĝas parto de la Krimea montara rezervejo, kelkaj aparte gardataj teritorioj (la Granda Kanjono de Krimeo kaj Kaĉa Kanjono) kaj multaj natur-monumentoj.
Ekonomio
La ĉefa branĉo de la ekonomio estas agrikulturo: en la distrikto estas tre evoluigita hortikulturo (pomarboj, pirarboj, ĉerizarboj, persikarboj, abrikotarboj) kaj vinber-kultivado. Aparte signifa estas kultivado de esenc-portaj plantoj (lavendo, salvio, rozujo k.a.). La ĉefaj specoj de bestobredado estas porkobredado, ŝafobredado kaj abelbredado.
En la distrikto estas ankaŭ kelkaj grandaj industriaj entreprenoj: uzino de konstru-materialoj, kelkaj konservaĵ-fabrikoj; en la distrikto okazas minado de konstru-materialoj.
Transporto
Tra la distrikto pasas la fervojo Simferopolo-Baĥĉisarajo-Sebastopolo. Multas la aŭtovojoj; per la busa trafiko la distrikto estas ligita al ĉiuj aliaj partoj de Krimeo. Flughavenoj kaj grandaj mar-havenoj mankas.
Socia vivo
En la distrikto estas multaj mez-lernejoj, faka lernejo kaj teknika lernejo. En la loĝloko Nauĉno troviĝas Krimea astrofizika observatorio (apartenanta al Ukrainia Nacia Akademio de Sciencoj). Aldone en la distrikto estas du turismaj bazoj.
Turismaj vidindaĵoj
La plej popularaj historiaj vidindaĵoj estas:
- La Ĥana Palaco en Baĥĉisarajo;
- La mezepoka kaverna urbo-fortreso Ĉufut-Kaleo;
- La mezepoka kavern-urbo Eski-Kermen;
- La mezepoka kavern-urbo Mangup-Kale;
- La monto Tepekermeno kun restaĵoj de mezepoka kavern-urbo.
Krome, oni povas mencii la plej grandan naturan vidindaĵon de la distrikto — la Grandan Kanjonon de Krimeo.
Administracia divido
En la Baĥĉisaraja distrikto estas unu urbo (Baĥĉisarajo), 3 urbotipaj loĝlokoj (Kujbiŝevo, Nauĉno kaj Poŝtovo) kaj 81 vilaĝ(et)oj. Ĉiuj ĉi loĝlokoj estas unuigitaj en 1 urban municipon (kiu inkluzivas la urbon Baĥĉisarajo kaj la loĝlokon Nauĉno) kaj 17 komunumojn.
Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj de la distrikto; nur la nomoj de la loĝlokoj, kiuj estas la centro de la koncerna komunumo estas esperantigitaj, la restaj nomoj ne estas esperantigitaj. Parenteze estas prezentitaj la historiaj krime-tataraj nomoj de la vilaĝoj, kiuj estis alinomitaj en la jaroj 1945-49 post ekzilo de la krime-tatara popolo el Krimeo.
Oni rimarku ankaŭ, ke la loĝlokoj Staroselje (Salaĉik) kaj Podgornoje (Eski-Jurt), kiuj antaŭe estis apartaj loĝlokoj, nun estas konsiderataj kiel partoj de Baĥĉisarajo.
- Baĥĉisaraja urba municipo
- Aromatna komunumo
- Aromatno (Aromatnoje)
- Malovidnoje (Ediŝ-Eli – Ediş Eli)
- Repino (Bujuk-Jaŝlav – Büyük Yaşlav)
- Rozovoje (Kazbij-Eli – Qazbiy Eli)
- Viktorovka (Kuĉuk-Jaŝlav – Küçük Yaşlav)
- Golubinka komunumo
- Golubinko (Golubinka, krime-tatare Foti-Sala – Foti Sala)
- Aromat (Vitim)
- Bogatoje Uŝĉelje (Kokluz)
- Niĵnjaja Golubinka (Malsupra Foti-Sala – Aşağı Foti Sala)
- Novopolje (Eni-Sala – Yañı Sala)
- Poljana (Markur)
- Putilovka (Janĝo - Yanco)
- Sokolinoje (Kokkoz - Kökköz)
- Solneĉnoselje (Ajir-Gul – Ayır Gül)
- Dolina komunumo
- Dolino (Dolinnoje, krime-tatare Topĉikoj - Topçıköy)
- Novenkoje (Arankoj - Aranköy)
- Furmanovka (Aktaĉi - Aqtaçı)
- Ĵeleznodoroĵna komunumo
- Ĵeleznodoroĵno (Ĵeleznodoroĵnoje)
- Belokamennoje (Sujur-Taŝ – Süyür Taş)
- Daĉnoje (Tole – Töle)
- Mostovoje
- Reĉnoje
- Siren (Sujren - Süyren)
- Turgenevka (Teberti - Teberti)
- Kaŝtana komunumo
- Kaŝtano (Kaŝtani - Yañı Bürlük)
- Koĉergino (Ateŝ-Eli – Ateş Eli)
- Otradnoje (Ĥaniŝkoj - Hanışköy)
- Ŝevĉenkovo (Koĝuk-Eli – Qocuq Eli)
- Krasnomaka komunumo
- Ĥoĝa Sala (Ĥoĝa-Sala – Qoca Sala)
- Ĥolmovka (Zalankoj - Zalanköy)
- Krasnomako (Krasnij Mak, krime-tatare Bujuk-Karalez – Büyük Qaralez)
- Zalesnoje (Jukari-Karalez – Yuqarı Qaralez)
- Kujbiŝeva komunumo
- Kujbiŝevo (krime-tatare Albat)
- Bolŝoje Sadovoje (Taŝ-Basti – Taş Bastı)
- Maloje Sadovoje (Kuĉuk-Sujren – Küçük Süyren)
- Novouljanovka (Otarĉik - Otarçıq)
- Tankovoje (Bijuk-Suren – Büyük Süyren)
- Visokoje (Kermenĉik - Kermençik)
- Pesĉana komunumo
- Pesĉano (Pesĉanoje, krime-tatare Alma-Tamak – Alma Tamaq)
- Beregovoje (Zamruk - Zamruq)
- Plodova komunumo
- Plodovo (Plodovoje, krime-tatare Azek)
- Brjanskoje (Koĉkar-Eli – Qoçqar Eli)
- Gorka
- Doroĵnoje (Bij-Eli – Biy Eli)
- Dubrovka
- Poŝtova komunumo
- Poŝtovo (krime-tatare Bazarĉik - Bazarçıq)
- Kazanki (Atĉeut - Atçeut)
- Malinovka (Kobazi - Qobazı)
- Novovasiljevka
- Novopavlovka
- Prijatnoje Svidanije
- Rastuŝĉeje (Ojsunki - Oysuñki)
- Samoĥvalovo (Ŝakul - Şaqul)
- Sevastjanovka
- Stalnoje
- Topoli
- Zavetnoje (Alma-Kermen – Alma Kermen)
- Zubakino
- Skalista komunumo
- Skalisto (Skalistoje, krime-tatare Tav-Badrak – Tav Badraq)
- Glubokij Jar (Ulakli - Ulaqlı)
- Proĥladnoje (Manguŝ - Mañğuş)
- Trudoljubovka (Nova Badrak – Yañı Badraq)
- Tabaĉna komunumo
- Tabaĉno (Tabaĉnoje, krime-tatare Kiŝine - Kişine)
- Tenista komunumo
- Tenisto (Tenistoje, krime-tatare Kalimtaj - Qalımtay)
- Ajvovoje (Efendikoj - Efendiköy)
- Krasnaja Zarja (Ĉotkara - Çotqara)
- Nekrasovka (Golumbej - Gölümbey)
- Suvorovo (Aranĉi - Arançı)
- Uglova komunumo
- Uglovo (Uglovoje, krime-tatare Aĝi-Bolat – Acı Bolat)
- Verĥoreĉa komunumo
- Verĥoreĉo (Verĥoreĉje, krime-tatare Bija-Sala – Biya Sala)
- Baŝtanovka (Piĉki - Pıçqı)
- Kudrino (Ŝuru - Şürü)
- Maŝino (Tatarkoj - Tatarköy)
- Preduŝĉelnoje (Koŝ-Degirmen – Qoş Degirmen)
- Sinapnoje (Ulu-Sala – Ulu Sala)
- Vilina komunumo
- Vilino (Vilino, krime-tatare Burluk - Bürlük)
- Rassadnoje
- Zelena komunumo
- Zeleno (Zeljonoje, krime-tatare Tatar-Osman – Tatar Osman)
- Bogatir
- Mnogoreĉje (Kuĉuk-Ozenbaŝ – Küçük Özenbaş)
- Nagornoje (Maĥuldur - Mahuldür)
- Plotinnoje (Gavr - Ğavr)
- Sĉastlivoje (Bujuk-Ozenbaŝ – Büyük Özenbaş)
La loĝlokoj de la Baĥĉisaraja distrikto | |||
---|---|---|---|
Urboj | Baĥĉisarajo | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Kujbiŝevo • Nauĉno • Poŝtovo | ||
Vilaĝoj: |
Ajvovoje • Aromat • Aromatnoje • Bogatoje Uŝĉelje • Baŝtanovka • Beregovoje • Belokamennoje • Bogatir • Brjanskoje • Bolŝoje Sadovoje • Gorka • Glubokij Jar • Golubinka • Daĉnoje • Dolinnoje • Doroĵnoje • Dubrovka • Furmanovka • Ĥoĝa Sala • Ĥolmovka • Ĵeleznodoroĵnoje • Kazanki • Kaŝtani • Koĉergino • Krasnaja Zorja • Krasnij Mak • Kudrino • Malinovka • Maloje Sadovoje • Malovidnoje • Maŝino • Mnogoreĉje • Mostovoje • Nagornoje • Nekrasovka • Niĵnjaja Golubinka • Novenkoje • Novopavlovka • Novopolje • Novouljanovka • Novovasiljevka • Otradnoje • Pesĉannoje • Preduŝĉelnoje • Plodovoje • Plotinnoje • Poljana • Prijatnoje Svidanije • Proĥladnoje • Putilovka • Rassadnoje • Rastuŝĉeje • Reĉnoje • Repino • Rozovoje • Samoĥvalovo • Sĉastlivoje • Sevastjanovka • Sinapnoje • Skalistoje • Sokolinoje • Solneĉnoselje • Suvorovo • Ŝevĉenkovo • Tabaĉnoje • Tankovoje • Tenistoje • Topoli • Trudoljubovka • Turgenevka • Uglovoje • Verĥoreĉje • Viktorovka • Vilino • Visokoje • Zalesnoje • Zavetnoje • Zeljonoje • Zubakino • | ||
Loĝloketoj | Siren • Stalnoje |
|