Monarkio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nuligis version 3558759 de Koyak (kontribuoj, diskutpaĝo): Signifo de la *koloroj*
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.5) (robota aldono de: az:Monarxiya
Linio 58: Linio 58:
[[ar:ملكية]]
[[ar:ملكية]]
[[arz:ملكيه]]
[[arz:ملكيه]]
[[az:Monarxiya]]
[[ba:Монархия]]
[[ba:Монархия]]
[[bar:Monarchie]]
[[bar:Monarchie]]

Kiel registrite je 14:21, 6 maj. 2011

Monarkiomonarĥio (de la greka monos = "unu", kaj arĥejn = "reganto") estas ŝtatformo kie la ŝtatestro estas monarko (havanta titolon kiel cezaro, reĝ(in)o, imperiestr(in)o, car(in)oprinc(in)o, grandduk(in)o k.s.; en islamaj landoj ekz-e sultano, ŝaho, emiro). Kutime la monarkeco ("la trono") sinsekve herede transiras de unu membro de reĝa familio al alia (filo, frato, ktp), tio estas nomata dinastio (de la greka dynasteia = "regado"). Hodiaŭaj monarkioj estas preskaŭ ĉiam heredaj, sed historie ankaŭ ekzistis diversaj elekto-monarkioj, kie la ŝtatestro estis elektita inter pluraj kandidatoj, ne nepre anoj de la sama familio, kaj ofte nur por limigita posten-periodo. Tiaj elektitaj monarkoj pli similas al elektitaj prezidantoj de respublikoj ol heredaj monarkoj.

Tipoj de monarkioj

Oni distingas inter diversaj specoj de monarkio: absoluta, konstitucia, teokratia monarĥioj.

  • Absoluta monarĥio prezentas formon de regado, kie al monarĥo apartenas nelimigita supera potenco. Historie, ĝenerale dum absolutismo, la regado atingas la plej altan nivelon de centrismo, kreiĝas disbranĉaj burokratia aparato, armeo kaj polico, kaj kutime funkciado de la organoj de popolaj kaj nobelaj reprezentantoj ĉesas. Absolutismo prosperis en la landoj de Okcidenta Eŭropo en la 17-a kaj 18-a jarcentoj, en Brazilo dum frua 19-a jarcento, en Rusio kaj en kelkaj landoj ekster Eŭropo ĝi ekzistis ĝis la 20-a jarcento. En plimulto de landoj ĝi estis aboliciita per burĝaraj revolucioj, en Rusio per komunisma revolucio kaj en la 20-a jarcento ankaŭ pro ekstera premo.

Monarkioj en la mondo hodiaŭ

Ekzistas hodiaŭ 44 monarkioj en la mondo kun entute 29 monarkoj[1]. 16 el tiuj estas Commonwealth realms, t.e. tiuj membroj de la Komunumo de Nacioj kiuj havas la saman monarkon kiel Britio, nuntempo reĝino Elizabeto la 2-a.

Monarĥioj de la mondo
Signifo de la koloroj:
*      ruĝa – absoluta monarĥio
*      oranĝa – konstitucia monarĥio, kie la monarĥo persone praktikas potencon, ofte (sed ne ĉiam) kun malforta parlamento
*      malhela verda – parlamenta konstitucia monarĥio, kie la monarĥo ne persone praktikas potencon
*      hela verda – parlamenta konstitucia monarĥio, kie la monarĥo havas personan union kun alia monarĥio. (Specife, la 16 landoj kun la sama monarĥo kiel Britio.)
*      roza – subŝtataj monarĥioj ene de alireĝimaj ŝtatoj
Notu: La bildo montras la juran staton, kiu ne nepre estas la fakta stato.

Referencoj

  1. en:Monarchy

Vidu ankaŭ