Kosovo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 81: | Linio 81: | ||
== Sendependeco == |
== Sendependeco == |
||
Je la 22-a de julio 2010, la [[Internacia Kortumo]] anoncis ke la deklaro de la sendependeco de Kosovo en 2008 ne estis |
Je la 17a de februaro [[2008]] la lando deklaris sendepedencon. Je la 22-a de julio [[2010]], la [[Internacia Kortumo]] anoncis, ke la deklaro de la sendependeco de Kosovo en 2008 ne estis kontraŭa je la [[Internacia juro]]. Tiu anonco, kiu jure ne estis deviga, estis la rezulto de peto de la [[Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj]] pri ekspertizo<ref>http://www.un.org/apps/news/story.asp?NewsID=35396&Cr=&Cr1=</ref>. |
||
Agnoskis tiun sendependecon |
|||
* 23 Ŝtatoj de [[Eŭropa Unio]] |
|||
* 10 Ŝtatoj de [[Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo]] |
|||
* 39 aliaj Ŝtatoj |
|||
Sume 72 Ŝtatoj |
|||
Rifuzis agnoskon de tiu sendependeco |
|||
*5 Ŝtatoj de Eŭropa Unio (inter ili [[Hispanio]], kie emas sendipendiĝi [[Katalunio]]) |
|||
*9 Ŝtatoj de la [[Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj]] (inter ili [[Ruslando]], kiu subtenas [[Serbio]]n) |
|||
* 22 aliaj Ŝtatoj (inter ili Serbio kaj [[Ĉinio]], kie emas sendependiĝi [[Tajvano]]) |
|||
Sume 36 Ŝtatoj |
|||
Rusio kaj Ĉinio estas daŭraj membroj de la [[Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj]] de UN kaj havas [[vetoo]]-rajton. El tio oni konstatas, ke en la nuna situacio Kosovo ne povas eniri UN-n. |
|||
== Vidu ankaŭ == |
== Vidu ankaŭ == |
Kiel registrite je 17:25, 13 jul. 2014
Kosovo | |||||
Republika e Kosovës Република Косово | |||||
Detaloj | Detaloj | ||||
Nacia himno: Eŭropo | |||||
unueca ŝtato neagnoskita ŝtato lando sen maraliro lando vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Ĉefurbo | Priŝtino | ||||
Oficiala(j) lingvo(j) | albana lingvo, serba lingvo | ||||
Uzata(j) lingvo(j) | Albana, Serba | ||||
Areo | 10,887 km² | ||||
- % de akvo | 0 % | ||||
Loĝantaro | 2.200.000 (2016) | ||||
Loĝdenso | 220 loĝ./km² | ||||
Horzono | 1 (somere +2) | ||||
Interreta domajno | sen valoro | ||||
Landokodo | sen valoro | ||||
Telefona kodo | +381 | ||||
Plej alta punkto | Gjeravica | ||||
Politiko | |||||
Politika sistemo | Respubliko | ||||
Ŝtatestro | Fatmir Sejdiu | ||||
Ĉefministro | Hashim Thaçi | ||||
Sendependiĝo | deklarita 17-a de februaro 2008 | ||||
Ekonomio | |||||
Valuto | Eŭro (EUR) | ||||
| |||||
Kosovo estas lando de Balkanio, en la sudo de Eŭropo, fakte kontrolata de UN. Ĝi anoncis sendependecon la 17-an de februaro 2008.
La plejparto de ĝia popolo estas etnaj albanoj (plejparte islamanoj). La procento de etnaj serboj estas malpli ol dek procentoj (plejparte ortodoksaj kristanoj).
Geografio
Kosovo enhavas areon de 10.887 km²; ĝi havis loĝantaron de preskaŭ 2 milionoj antaŭ la krizo de 1999. Kosovo havas formon de vertikala rombo kaj limas kun Montenegro nordokcidente, kun la cetera teritorio de Serbio norde kaj oriente, kun la Respubliko Makedonio sude, kaj kun Albanio sudokcidente.
La plej grandaj urboj estas Priŝtino, la ĉefurbo, kun ĉirkaŭ 500.000 loĝantoj, kaj Prizren sudokcidente kun 120.000 loĝantoj. Aliaj kvin urboj havas pli ol 50.000 loĝantojn.
Regionoj: Metohija, nomata Rrafshi i Dukagjinit (“altebenaĵo Dukagjin”) de la albanoj, estas granda rivervalo okcidente de la provinco. La regiono inkluzivas la vilaĝojn Istok, Peć, Dečani, Djakovica, Orahovac, kaj Prizren. La dua plej granda regiono estas Kosovo, valo de la rivero Sitnica, kiu inkluzivas la urbojn Uroševac, Priština, Vučitrn kaj Kosovska Mitrovica. Kosovo Polje (Merlokamparo) estas apenaŭ eta kamparo, kie okazis la Batalo de Kosovo; kiam la komunisma registaro ŝanĝis en 1968 la nomon de la provincia al Kosovo, ĝi uzis ankaŭ la nomon “Kosovo Polje” por la tuta regiono. Parto de Kosovo, laŭlonge de la rivero Lab, kiu enhavas la urbon Podujevo, estas nomata Malo Kosovo (“Eta Kosovo”). Ĝuste inter Metohija kaj Kosovo estas Drenica kun la urboj Srbica, Klina kaj Mališevo. Ĉirkaŭ la rivero Binačka Morava estas Binačko Pomoravlje. Sude de la provinco, laŭlonge de la landlimo kun Makedonio, estas Gora, Sredačka Župa kaj Sirinićka Župa.
Historio
Ekonomio
La UNMIK deklaris la eŭron kiel oficialan monunuon en Kosovo, tamen la serba dinaro restas kiel oficiala monunuo en la serbaj partoj de Kosovo. La tutjara buĝeto de la administrado de Kosovo de la UNMIK estas kalkulata en eŭroj, kaj ĉiu komerca banko uzas la eŭron kiel ĉefan monunuon. Inter aliaj internaciaj monunuoj la svisa franko kaj la dolaro estas la plej uzataj.
Demografio
La loĝantaro konsistas plejparte el albanoj (ĉirkaŭ 80% antaŭ la internacia konflikto de 1999, sed nun eĉ pli pro etnopurigado de serboj kaj aliaj nealbanoj).
Supozo por la jaro 2002 laŭ UN. Entuta loĝantaro 1,7 ĝis 2,3 milionoj:
- 88 % albanoj -kosovanoj- (1.996.000 – 2.072.000)
- 8 % serboj (60.000 – 90.000)
- 2 % goranoj (41.000 – 57.000)
- 1,5 % arumanoj (vlaksoj aŭ makedono-rumanoj)(34.000 – 38.000)
- 0,5 % turkoj (17.000 – 19.000)
- 92 % islamanoj
- 1 % katolikoj
- 7% serb-ortodoksanoj
Nomo
La nomo Kosovo (prononcata “KOS-so-vo” de la serboj kaj “ko-SO-va” de la albanoj) ŝajne devenas el la slava vorto kos kiu signifas merlo, tre kutima en slavaj landoj, kiel Belorusio, Bosnio, Bulgario, Kroatio kaj Rusio, kaj konfirmita pro la germana nomo por la Kamparo de Kosovo, Amselfeld, tio estas “merlokamparo”). La provinco estas pli konata laŭ tiu nomo en Serbio kaj ekstere.
Kelkaj albanaj fakuloj opinias, ke tiu nomo estas serba formo por "altebenaĵo", sed tiu teorio ne koincidas kun la ofteco de la nomo en aliaj slavaj landoj. Ĉiukaze la albana formo estas versio de slavdevena loknomo kaj estas uzata de la albanaj kosovanoj kaj de tiuj de Albanio mem kompreneble. "Kosovo" estas uzata de la jam malmultaj serboj de la nordo de la provinco kaj en la resto de la iama Jugoslavio.
La uzado de la du alternativaj nomoj estas tikla afero politike por la serboj kaj albanoj de Kosovo, ĉar ili konsideras la uzadon de la alies nomo kiel neadon de iliaj rajtoj.
Metohia (aŭ Metohija) devenas el la greka vorto μετόχια (metojia), kio signifas "posedaĵo de la eklezio". Historie la ŝtatoj de la Ortodoksa Eklezio Serba estis en tiu regiono; kio ne estas lastatempa administra distrikto. La albanoj ne uzas tiun nomon por malakcepto de la serba posedaĵo kaj prefeas la nomon Rrafsh i Dukagjinit, "altebenaĵo de Dukagjin".
La provinco ricevas ankaŭ la nomon Kosmet, kuntiriĝo de Kosovo kaj Metohia kio estas uzata de la serbia registaro.
Malnovaj oficialaj nomoj
- Aŭtonoma areo Kosovo-Metohija (1945 - 1963)
- Aŭtonoma Provinco Kosovo kaj Metohija (1963 - 1968)
- Aŭtonoma Socialisma Provinco Kosovo (1968 - 1989)
- Aŭtonoma Provinco Kosovo kaj Metohija (1989 - ĝisnune)
Flago
La provinco neniam havis oficialan propran flagon. La albana flago - nigra dukapa aglo sur ruĝo - estas uzata de la albana administrado kaj de la plej parto de albanoj de Kosovo. La serba areo uzas nur la flagon de Serbio, kiu estas – oficiale ĝis nun - la flago de la tuta Serbio inkluzivante Kosovon, kvankam tiun uzadon rifuzas la albanaj kosovanoj. Post konkurso la registaro de Kosovo kreis flagon por la nova lando (blua fono, kun ses blankaj steloj supre, kaj flava mapo de Kosovo sube).
Sendependeco
Je la 17a de februaro 2008 la lando deklaris sendepedencon. Je la 22-a de julio 2010, la Internacia Kortumo anoncis, ke la deklaro de la sendependeco de Kosovo en 2008 ne estis kontraŭa je la Internacia juro. Tiu anonco, kiu jure ne estis deviga, estis la rezulto de peto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri ekspertizo[1].
Agnoskis tiun sendependecon
- 23 Ŝtatoj de Eŭropa Unio
- 10 Ŝtatoj de Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
- 39 aliaj Ŝtatoj
Sume 72 Ŝtatoj
Rifuzis agnoskon de tiu sendependeco
- 5 Ŝtatoj de Eŭropa Unio (inter ili Hispanio, kie emas sendipendiĝi Katalunio)
- 9 Ŝtatoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (inter ili Ruslando, kiu subtenas Serbion)
- 22 aliaj Ŝtatoj (inter ili Serbio kaj Ĉinio, kie emas sendependiĝi Tajvano)
Sume 36 Ŝtatoj
Rusio kaj Ĉinio estas daŭraj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj de UN kaj havas vetoo-rajton. El tio oni konstatas, ke en la nuna situacio Kosovo ne povas eniri UN-n.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- New Kosova Report - Kosovo News and Views Portal
- oficiala ejo por Turismo en Kosovo
- UN-misio en Kosovo (UNMIK)
- Asembleo de Kosovo
- Ĉefministro de Kosovo
- Statistika Ofico de Kosovo
- filmo pri Kosovo, kaj intervjuo kun la gazetisto