Julia C. Isbrücker: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Verdulo (diskuto | kontribuoj) |
Kozyra (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 20: | Linio 20: | ||
== Esperanta agado == |
== Esperanta agado == |
||
[[Dosiero:Zamenhof-domo en Varsovio.jpg|thumb|300px|Julia Isbrücker (dekstre) ĉe la domo de Zamenhof en Varsovio, strato Dzika 9]] |
[[Dosiero:Zamenhof-domo en Varsovio.jpg|thumb|300px|Julia Isbrücker (dekstre) ĉe la domo de Zamenhof en Varsovio, strato Dzika 9]] |
||
[[Dosiero:Bujwid Pompeje.jpg|thumb|300px|dekstra|[[Julia C. Isbrücker]] kaj [[Odo Bujwid]] dum la ekskurso al [[Pompeo]] dum la 27a UK en [[Romo]], 1935]] |
|||
=== Antaŭ la dua mondmilito === |
=== Antaŭ la dua mondmilito === |
||
Isbrücker estis Esperantistino de [[1909]], baldaŭ poste ŝi verkis kun sia frato bonan lernolibron. Eksterordinare grava por la plua evoluo de la movado estis ŝia iniciato inviti la [[12-a UK|12-an Universalan Kongreson]] en [[1920]] al Hago, en tempo, kiam post la [[unua mondmilito]] estis malfacile trovi taŭgan urbon por aranĝi la Universalan Kongreson. |
Isbrücker estis Esperantistino de [[1909]], baldaŭ poste ŝi verkis kun sia frato bonan lernolibron. Eksterordinare grava por la plua evoluo de la movado estis ŝia iniciato inviti la [[12-a UK|12-an Universalan Kongreson]] en [[1920]] al Hago, en tempo, kiam post la [[unua mondmilito]] estis malfacile trovi taŭgan urbon por aranĝi la Universalan Kongreson. |
Kiel registrite je 12:50, 16 feb. 2018
Julia C. Isbrücker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de septembro 1887 en Rotterdam, Nederlando |
Morto | 14-an de januaro 1971 |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Nacieco | nederlandanino |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | Catharina J. Roskes-Dirksen |
Edz(in)o | J. R. G. Isbrücker |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | ŝiaj tradukoj |
Verkis en Esperanto | Raporto pri la Konstituanta Kunveno de la Popoloj (1951) Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1931) Wereldvrede en Esperanto (En: Jubileumboek 1926-1931) Esperanto-examenopgaven (1922) Esperanto-examenopgaven voor diploma A en B met vertalingen (1934) Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1923) |
Aliaj aktivaĵoj | Honora Membro de UEA Membro de ICK |
Julia C. ISBRÜCKER (isbrüker) (naskiĝis la 22-an de septembro 1887 en Rotterdam kiel Julia C. Dirksen, mortis la 14-an de januaro 1971 kiel Julia Isbrucker) estis nederlanda esperantistino, Honora Membro de UEA, membro de ICK kaj de la ekzamena komitato, prezidanto de la grupo en Hago kaj edzino de la vicprezidanto de UEA Johannes Rijk Gerardus Isbrücker. Post la dua mondmilito la geedzoj skribis sian nomon sen tremaoj (do Isbrucker, la prononco restis la sama).
Esperanta agado
Antaŭ la dua mondmilito
Isbrücker estis Esperantistino de 1909, baldaŭ poste ŝi verkis kun sia frato bonan lernolibron. Eksterordinare grava por la plua evoluo de la movado estis ŝia iniciato inviti la 12-an Universalan Kongreson en 1920 al Hago, en tempo, kiam post la unua mondmilito estis malfacile trovi taŭgan urbon por aranĝi la Universalan Kongreson.
Ŝi organizis la internacian Interreligian Konferencon en Hago 1928, fondis kun Andreo Cseh la Internacian Cseh-instituton en 1930 (poste Internacia Esperanto-Instituto). En ĝia kadro ŝi organizis sennombrajn kursojn, seminariojn, prelegvesperojn, vojaĝojn ktp.
En 1931 la urbestro de Arnhem (Nederlando) disponigis grandan domon kun parko, kie la instituto fondis la faman Esperanto-Domon. Danke al la organiza talento kaj laborforto de s-ino Isbrucker ĝi fariĝis vigla Internacia Esperanto-Centro, kie okazis regule plej diversaj programoj, kursoj, kunvenoj, konferencoj ktp., plej ofte internaciaj.
Intertempe ŝi estis ankaŭ membro de ekzamena komitato, membro de Internacia Centra Komitato (ICK), prezidanto de la floranta haga Esperanto-klubo "Fine ĝi venkos", ŝi gvidis kursojn kaj faris prelegojn en diversaj neesperantistaj medioj. En 1939 ŝi fariĝis sekretariino de ĵus fondita Nederlanda Komitato por praktika aplikado de Esperanto, kies membroj estis i.a. la urbestro de Hago kaj direktoroj de banko, turistoficejo, P.T.T., Philipps kaj KLM.
Post la dua mondmilito
Post la milito, kiam la domo en Arnhem estis detruita, ŝi dediĉis sin al nova afero. Kun Andreo Cseh ŝi fondis la unuiĝon Universala Ligo, mondfederistan organizaĵon surbaze de la verko de Clarence K. Streit. La oficiala lingvo estis Esperanto, sed povis aliĝi ankaŭ neesperantistoj. De tiam ŝi reprezentis Universalan Ligon en internaciaj mondfederistaj kongresoj kaj konferencoj, ĉiam akcentante, ke supernacia federacio bezonas neŭtralan supernacian lingvon. Per sia inteligenta kaj takta argumentado ŝi kreis en larĝaj medioj favoran sintenon rilate Esperanton.
Intertempe ŝi multe verkis kaj tradukis, antaŭ ĉio por la gazeto La Praktiko, en kiu ŝi kunlaboris ekde la fondo en 1932 kaj kiu fariĝis la oficiala organo de Universala Ligo. Ŝi ankaŭ tradukis en Esperanton, interalie la verkon de Rico Bulthuis La alia pasinteco kaj la verkon de Martin Kojc, La lernolibro de la vivo. Kuntradukantino de Akbar.
Verkoj
- Raporto pri la Konstituanta Kunveno de la Popoloj (1951)
- Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1931)
- Wereldvrede en Esperanto (En: Jubileumboek 1926-1931)
- Esperanto-examenopgaven (1922)
- Esperanto-examenopgaven voor diploma A en B met vertalingen (1934)
- Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1923)
Tradukoj
- Bulthuis, Rico: La alia pasinteco (1952)
- Chaudhuri, Bhabes Chandra: Nova studo pri la filozofioj de Rabindranath Tagore kaj Walt Whitman (1961)
- Kojc, Martin: La lernolibro de la vivo
- Limburg Brouwer, P. A. S. van: Akbar (Trad. J. C. kaj J. R. G. Isbrücker kaj J. Ziermans., 1923)
- Privat, Edmond: Tragiek en triomf van Zamenhof, auteur van de wereldhulptaal Esperanto (1947)
- Ramaker, Theo: Sankta Nikolao en Nederlando
Literaturo
- 1971: Nekrologo de Marianne H. Vermaas en Esperanto, marto 1971 (784).
- 1935: N. i. [Andreo Cseh] Julia Isbrücker. En: Praktiko 1935/1 (37), p. 1 (kun foto). Repr. en Gacond, Claude (1983). Pri la Cseh-kursoj antaŭ 50 jaroj. En: KCE 151, aŭg.-nov.1983, p. 2-4.
Eksteraj ligiloj
- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri {{{antaŭnomo}}} {{{familia_nomo}}} en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (germane)
- Artikoloj de kaj pri Julia Isbrücker en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Julia C. Isbrücker en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo