Didier Burkhalter: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ankau + ankaŭ )
e +Bibliotekoj per AWB
Linio 23: Linio 23:
* [http://www.parlament.ch/D/Suche/Seiten/biografie.aspx?biografie_id=1116 Biografio de Didier Burkhalter en la retejo de la Svisa Federacio]
* [http://www.parlament.ch/D/Suche/Seiten/biografie.aspx?biografie_id=1116 Biografio de Didier Burkhalter en la retejo de la Svisa Federacio]


{{Bibliotekoj}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Burkhalter, Didier}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Burkhalter, Didier}}
[[Kategorio:Svisaj politikistoj]]
[[Kategorio:Svisaj politikistoj]]

Kiel registrite je 18:51, 10 mar. 2019

Didier Burkhalter
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1960 (1960-04-17) (64-jaraĝa)
en Auvernier
Lingvoj germanafranca
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de Neŭŝatelo
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
vdr

Didier Burkhalter estas svisa politikisto kaj membro de la Radikal-Demokrata Partio de Svislando. Burkhalter elektiĝis la 16-an de septembro 2009 kiel sekvanto de Pascal Couchepin kiel membro de la Federacia Konsilio de Svislando. Li naskiĝis la 17-an de aprilo 1960 en Neŭŝatelo.

Politika kariero

Didier Burkhalter aktivis de majo 1988 ĝis septembro 1990 kiel membro de la komunuma konsilio de Hauterive. De julio 1991 ĝis junio 2005 li estis membro de la urba registaro de Neŭŝatelo, krome li membris de majo 1990 ĝis majo 2001 en la parlamento de la Kantono Neŭŝatelo. De decembro 2003 ĝis decembro 2007 li estis membro de la Nacia Konsilio kaj ek de tiam de la Ŝtata Konsilio de Svislando. Ek de 2005 li estis vicprezidanto de la liberal-demokrata frakcio de la Nacia Asembleo, kies grupo en la Ŝtata Konsilio li prezidis ek de 2007 ankoraŭ ĝis lia ekoficiĝo kiel membro de la Federacia Konsilio la 1-an de novembro 2009.

Kiel "ministro" pri eksteraj aferoj li prezidas la Svisan Konfederacion dum la jaro 2014 kaj samtempe prezidas la Organizon por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo. Li multe agadis por solvi la problemon pri Ukraino.

Didier Burkhalter kaj Esperanto

Kiam Didier Burkhalter malfermis la grandan librofoiron "Salon du Livre" en Ĝenevo en aprilo 2011, li deklaris, ke li tre ŝatas Jules Verne. Mireille Grosjean sendis al li tekston pri Jules Verne kaj Esperanto kaj decembre la verkon Jules Verne espérantiste. Li respondis kun danko kaj indiko, ke li ne konis tiun aspekton de la verkisto. Li ankaŭ ricevis de Mireille Grosjean la verkon San Carlos, kiu entenas Voyage d'études, verkon de Jules Verne pri esperanto.

Renkontiĝo inter Didier Burkhalter kaj Mireille Grosjean okazis en Les Brenets la trian de julio 2014 dum somera ekskurso de la tuta Federacia Konsilio; Jules Verne kaj Esperanto estis mallonge pritraktitaj.

La 13-an de decembro 2017 Didier Burkhalter estis en Le Locle por prezenti sian libron Enfance de terre. Mireille Grosjean je tiu okazo donacis al li ekzempleron de la UNESKO-Kuriero en esperanto kaj ekzempleron de Sonorilurĉjo de Chönz/Carigiet tradukita al esperanto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj