Vilaĝo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Forigis redaktojn de 114.124.134.9 (diskuto); restarigis al la lasta versio de RG72
Etikedo: Amasmalfaro
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 40: Linio 40:
* [http://stanobelov.blogspot.com/search/label/vilaĝoj Artikoloj pri vilaĝoj] {{eo}}
* [http://stanobelov.blogspot.com/search/label/vilaĝoj Artikoloj pri vilaĝoj] {{eo}}


{{projektoj|q=Vilaĝo}}
{{commons|Category:Villages}}



[[Kategorio:Geografia objekto]]
[[Kategorio:Setlejo]]
[[Kategorio:Vilaĝoj| ]]
[[Kategorio:Vilaĝoj| ]]

Kiel registrite je 06:49, 4 okt. 2019

La nocio vilaĝo signifas komunumon, kiu originale karakterizeblas kiel agrikultura setlejo per specifaj ekonomia kaj socia strukturo. Ĝenerale la vilaĝo estas pli malgranda, ol la urbo. En la mezepoko muro ĉirkaŭis la urbon, en la vilaĝo ne estis defendo.

Kelovilaĝo Hajós en Hungario. Sub la domoj troviĝas keloj por la vino, en la ĝardeno nur vinberoj kreskas.

Laŭ Francisko Azorín vilaĝo estas Malgranda aro da domoj, ne regule aranĝitaj.[1] Li indikas etimologion el la latina villaticum, el villa.[2]

Panoramo al supozata vilaĝo en Hungario en skanzeno.

Historie elformiĝintaj vilaĝaj formoj

En la vilaĝo apud la loĝdomo troviĝas staloj plej ofte por ĉevalo, bovo, porko, kapro kaj koko, ejoj por agraraj produktaĵoj, fine ĝardeneto. En la vilaĝo troviĝas malmulte da komunaj ejoj, plej ofte preĝejo kaj vilaĝdomo. En Afriko estas tiaj vilaĝoj, kiuj estas ĉirkaŭitaj per lignaĵo por defendi la hombestojn kontraŭ la sovaĝbestoj.

Dum la historio formiĝis ankaŭ minvilaĝoj (minado), fiŝkaptistaj vilaĝoj (fiŝkaptado), feriaj vilaĝoj (feriado) kaj kelovilaĝoj (vinkulturo).

Unustrata vilaĝo

La domoj apudstaras, najbaras unu la alian. La agroj situas fine de la ĝardeno.

Radisimetriaj vilaĝoj

La domoj grupiĝas ĉirkaŭ centra komuna placo rondforme, ovale.

Ŝaktabulaj vilaĝoj

Sur ebenaĵo, la nove fonditaj vilaĝoj, kaze de oni disdonis parcelojn, la stratoj imitas la ŝaktabulon.

La supre menciitaj estas la praaj formoj de la vilaĝoj. Post kresko de la loĝantaro tiuj formoj transformiĝis, sed ankaŭ hodiaŭ kelkfoje ekkoneblaj.

Sociaj strukturoj

Pinte de la vilaĝa socia strukturo staris la riĉaj kamparanoj, pastroj, (pli poste ankaŭ kuracistoj, instruistoj, policistoj). Krom tiuj vivis en la vilaĝo senagruloj, kiuj servis ĉe la kamparanoj. Nuntempe en kelkaj landoj politikistoj kaj riĉuloj regas la vilaĝojn.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri vilaĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas 
  • Citaĵo
     Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri. 
  • Citaĵo
     Per mono, ne per mano punu vilaĝanon. 

Referencoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 210.
  2. Azorín, samloke.
  3. Lernu

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj