Baĥĉisaraja distrikto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Mevo (diskuto | kontribuoj) |
Amikeco (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 20: | Linio 20: | ||
| noto = |
| noto = |
||
| paĝaro = |
| paĝaro = |
||
}}'''Baĥĉisaraja distrikto''' ({{lingvo-ru|Бахчисарайский район}}, {{lingvo-uk|Бахчисарайський район}}, {{lingvo-qr|Bağçasaray rayonı}}) |
}}'''Baĥĉisaraja distrikto''' ({{lingvo-ru|Бахчисарайский район}}, {{lingvo-uk|Бахчисарайський район}}, {{lingvo-qr|Bağçasaray rayonı}}) — unu el la administraj partoj de [[Aŭtonoma Respubliko Krimeo]]. La distrikto troviĝas en la sudokcidenta parto de la [[Krimeo|Krimea duoninsulo]]. La administra centro de la distrikto estas la urbo [[Baĥĉisarajo]]. La distrikto estas grava agrikultura kaj turisma loko. |
||
== Geografio == |
== Geografio == |
||
La pli granda parto de la distrikto estas okupita de [[Krimea montaro]]; nur la plej okcidenta parto, kie |
La pli granda parto de la distrikto estas okupita de [[Krimea montaro]]; nur la plej okcidenta parto, kie |
||
la distrikto tuŝas la [[Nigra maro|Nigran maron]] estas ebena. La diferencoj inter |
la distrikto tuŝas la [[Nigra maro|Nigran maron]], estas ebena. La diferencoj inter |
||
la altoj en la distrikto atingas 1000 metrojn. |
la altoj en la distrikto atingas 1000 metrojn. |
||
Linio 32: | Linio 32: | ||
La riveroj de la distrikto ne estas grandaj absolute, sed tamen estas relative |
La riveroj de la distrikto ne estas grandaj absolute, sed tamen estas relative |
||
multakvaj kompare al la aliaj riveroj de Krimeo. Inter la plej grandaj eblas |
multakvaj kompare al la aliaj riveroj de Krimeo. Inter la plej grandaj eblas |
||
mencii la riverojn [[Almo (rivero)|Almo]], Kaĉo, [[Belbeko (rivero)|Belbeko]], la Nigra. En la distrikto |
mencii la riverojn [[Almo (rivero)|Almo]], [[Kaĉo (rivero)|Kaĉo]], [[Belbeko (rivero)|Belbeko]], la Nigra. En la distrikto estas kelkaj [[akvorezervujo]]j. |
||
estas kelkaj akvorezervujoj. |
|||
En la distrikto troviĝas parto de la Krimea montara rezervejo, kelkaj aparte gardataj |
En la distrikto troviĝas parto de la Krimea montara rezervejo, kelkaj aparte gardataj |
||
teritorioj (la Granda Kanjono de Krimeo kaj Kaĉa Kanjono) kaj multaj natur-monumentoj. |
teritorioj (la [[Granda Kanjono de Krimeo]] kaj [[Kaĉa Kanjono]]) kaj multaj natur-monumentoj. |
||
== Ekonomio == |
== Ekonomio == |
||
La ĉefa branĉo de la ekonomio estas agrikulturo: en la distrikto estas |
La ĉefa branĉo de la ekonomio estas agrikulturo: en la distrikto estas |
||
tre evoluigita hortikulturo (pomarboj, pirarboj, ĉerizarboj, persikarboj, |
tre evoluigita [[hortikulturo]] (pomarboj, pirarboj, ĉerizarboj, persikarboj, |
||
abrikotarboj) kaj vinber-kultivado. Aparte signifa estas kultivado de |
abrikotarboj) kaj vinber-kultivado. Aparte signifa estas kultivado de |
||
esenc-portaj plantoj (lavendo, salvio, rozujo k.a.). La ĉefaj specoj de |
esenc-portaj plantoj (lavendo, salvio, rozujo k.a.). La ĉefaj specoj de |
||
bestobredado estas porkobredado, ŝafobredado kaj abelbredado. |
bestobredado estas [[porkobredado]], [[ŝafobredado]] kaj [[abelbredado]]. |
||
En la distrikto estas ankaŭ kelkaj grandaj industriaj entreprenoj: uzino |
En la distrikto estas ankaŭ kelkaj grandaj industriaj entreprenoj: uzino |
||
Linio 57: | Linio 56: | ||
En la distrikto estas multaj mez-lernejoj, faka lernejo kaj teknika lernejo. |
En la distrikto estas multaj mez-lernejoj, faka lernejo kaj teknika lernejo. |
||
En la loĝloko [[Nauĉno (Baĥĉisaraja distrikto)|Nauĉno]] troviĝas |
En la loĝloko [[Nauĉno (Baĥĉisaraja distrikto)|Nauĉno]] troviĝas |
||
Krimea astrofizika observatorio (apartenas al Ukrainia Nacia Akademio de Sciencoj). |
Krimea astrofizika observatorio (apartenas al [[Ukrainia Nacia Akademio de Sciencoj]]). |
||
Aldone en la distrikto estas du turismaj bazoj. |
Aldone en la distrikto estas du turismaj bazoj. |
||
Linio 68: | Linio 67: | ||
* La monto [[Tepekermeno]] kun restaĵoj de mezepoka kaver-urbo. |
* La monto [[Tepekermeno]] kun restaĵoj de mezepoka kaver-urbo. |
||
Krome, oni povas mencii la plej grandan naturan vidindaĵon de la distrikto |
Krome, oni povas mencii la plej grandan naturan vidindaĵon de la distrikto — |
||
la Grandan Kanjonon de Krimeo. |
la [[Granda Kanjono de Krimeo|Grandan Kanjonon de Krimeo]]. |
||
== Administracia divido == |
== Administracia divido == |
||
Linio 78: | Linio 77: | ||
kaj la loĝlokon [[Nauĉno (Baĥĉisaraja distrikto)|Nauĉno]]) kaj 17 komunumojn. |
kaj la loĝlokon [[Nauĉno (Baĥĉisaraja distrikto)|Nauĉno]]) kaj 17 komunumojn. |
||
Sube estas la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj; nur la nomoj de la loĝlokoj, kiuj |
Sube estas la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj; nur la nomoj de la loĝlokoj, kiuj estas la centro de la koncerna komunumo estas esperantigitaj, la restaj nomoj |
||
estas la centro de la koncerna komunumo estas esperantigitaj, la restaj nomoj |
|||
ne estas esperantigitaj. Parenteze estas prezentitaj la historiaj [[krime-tatara lingvo|krime-tataraj]] |
ne estas esperantigitaj. Parenteze estas prezentitaj la historiaj [[krime-tatara lingvo|krime-tataraj]] |
||
nomoj de la vilaĝoj, kiuj estis alinomitaj en la jaroj 1945-49 post ekzilo de la |
nomoj de la vilaĝoj, kiuj estis alinomitaj en la jaroj [[1945]]-[[1949|49]] post ekzilo de la krime-tatara popolo el Krimeo. |
||
krime-tatara popolo el Krimeo. |
|||
Oni rimarku ankaŭ, ke la loĝlokoj ''Staroselje'' (''Salaĉik'') kaj ''Podgornoje'' (''Eski-Jurt''), |
Oni rimarku ankaŭ, ke la loĝlokoj ''Staroselje'' (''Salaĉik'') kaj ''Podgornoje'' (''Eski-Jurt''), |
Kiel registrite je 22:34, 20 nov. 2008
Baĥĉisaraja distrikto | |
---|---|
ruse Бахчисарайский район ukraine Бахчисарайський район krime-tatare Bağçasaray rayonı | |
raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of Crimea • raion of the Soviet Union | |
La centro: | Baĥĉisarajo |
Areo: | 1589 km2 |
Loĝantaro: | 92 542 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | 58,24 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-6554 |
En la distrikto estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
1 3 79 2 |
Oficiala paĝaro nekonata | |
Baĥĉisaraja distrikto (ruse Бахчисарайский район, ukraine Бахчисарайський район, krime-tatare Bağçasaray rayonı) — unu el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La distrikto troviĝas en la sudokcidenta parto de la Krimea duoninsulo. La administra centro de la distrikto estas la urbo Baĥĉisarajo. La distrikto estas grava agrikultura kaj turisma loko.
Geografio
La pli granda parto de la distrikto estas okupita de Krimea montaro; nur la plej okcidenta parto, kie la distrikto tuŝas la Nigran maron, estas ebena. La diferencoj inter la altoj en la distrikto atingas 1000 metrojn.
La klimato estas sekeca, varma; la plej granda kvanto de hidrometeoj falas vintre kaj aŭtune.
La riveroj de la distrikto ne estas grandaj absolute, sed tamen estas relative multakvaj kompare al la aliaj riveroj de Krimeo. Inter la plej grandaj eblas mencii la riverojn Almo, Kaĉo, Belbeko, la Nigra. En la distrikto estas kelkaj akvorezervujoj.
En la distrikto troviĝas parto de la Krimea montara rezervejo, kelkaj aparte gardataj teritorioj (la Granda Kanjono de Krimeo kaj Kaĉa Kanjono) kaj multaj natur-monumentoj.
Ekonomio
La ĉefa branĉo de la ekonomio estas agrikulturo: en la distrikto estas tre evoluigita hortikulturo (pomarboj, pirarboj, ĉerizarboj, persikarboj, abrikotarboj) kaj vinber-kultivado. Aparte signifa estas kultivado de esenc-portaj plantoj (lavendo, salvio, rozujo k.a.). La ĉefaj specoj de bestobredado estas porkobredado, ŝafobredado kaj abelbredado.
En la distrikto estas ankaŭ kelkaj grandaj industriaj entreprenoj: uzino de konstru-materialoj, kelkaj konservaĵ-fabrikoj; en la distrikto okazas minado de konstru-materialoj.
Transporto
Tra la distrikto pasas la fervojo Simferopolo-Baĥĉisarajo-Sebastopolo. Multas la aŭtovojoj; per la busa trafiko la distrikto estas ligita al ĉiuj aliaj partoj de Krimeo. Flughavenoj kaj grandaj mar-havenoj mankas.
Socia vivo
En la distrikto estas multaj mez-lernejoj, faka lernejo kaj teknika lernejo. En la loĝloko Nauĉno troviĝas Krimea astrofizika observatorio (apartenas al Ukrainia Nacia Akademio de Sciencoj). Aldone en la distrikto estas du turismaj bazoj.
Turismaj vidindaĵoj
La plej popularaj historiaj vidindaĵoj estas:
- La Ĥana Palaco en Baĥĉisarajo;
- La mezepoka kaverna urbo-fortreso Ĉufut-Kaleo;
- La mezepoka kavern-urbo Eski-Kermen;
- La mezepoka kavern-urbo Mangup-Kale;
- La monto Tepekermeno kun restaĵoj de mezepoka kaver-urbo.
Krome, oni povas mencii la plej grandan naturan vidindaĵon de la distrikto — la Grandan Kanjonon de Krimeo.
Administracia divido
En la Baĥĉisaraja distrikto estas unu urbo (Baĥĉisarajo, 3 urbotipaj loĝlokoj (Kujbiŝevo, Nauĉno kaj Poŝtovo) kaj 81 vilaĝ(et)oj. Ĉiuj ĉi loĝlokoj estas unuigitaj en 1 urban municipon (kiu inkluzivas la urbon Baĥĉisarajo kaj la loĝlokon Nauĉno) kaj 17 komunumojn.
Sube estas la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj; nur la nomoj de la loĝlokoj, kiuj estas la centro de la koncerna komunumo estas esperantigitaj, la restaj nomoj ne estas esperantigitaj. Parenteze estas prezentitaj la historiaj krime-tataraj nomoj de la vilaĝoj, kiuj estis alinomitaj en la jaroj 1945-49 post ekzilo de la krime-tatara popolo el Krimeo.
Oni rimarku ankaŭ, ke la loĝlokoj Staroselje (Salaĉik) kaj Podgornoje (Eski-Jurt), kiuj antaŭe estis apartaj loĝlokoj, nun estas konsiderataj kiel partoj de Baĥĉisarajo.
- Baĥĉisaraja urba municipo
- Aromatna komunumo
- Aromatno (Aromatnoje)
- Malovidnoje (Ediŝ-Eli – Ediş Eli)
- Repino (Bujuk-Jaŝlav – Büyük Yaşlav)
- Rozovoje (Kazbij-Eli – Qazbiy Eli)
- Viktorovka (Kuĉuk-Jaŝlav – Küçük Yaşlav)
- Golubinka komunumo
- Golubinko (Golubinka, krime-tatare Foti-Sala – Foti Sala)
- Aromat (Vitim)
- Bogatoje Uŝĉelje (Kokluz)
- Niĵnjaja Golubinka (Malsupra Foti-Sala – Aşağı Foti Sala)
- Novopolje (Eni-Sala – Yañı Sala)
- Poljana (Markur)
- Putilovka (Janĝo - Yanco)
- Sokolinoje (Kokkoz - Kökköz)
- Solneĉnoselje (Ajir-Gul – Ayır Gül)
- Dolina komunumo
- Dolino (Dolinnoje, krime-tatare Topĉikoj - Topçıköy)
- Novenkoje (Arankoj - Aranköy)
- Furmanovka (Aktaĉi - Aqtaçı)
- Ĵeleznodoroĵna komunumo
- Ĵeleznodoroĵno (Ĵeleznodoroĵnoje)
- Belokamennoje (Sujur-Taŝ – Süyür Taş)
- Daĉnoje (Tole – Töle)
- Mostovoje
- Reĉnoje
- Siren (Sujren - Süyren)
- Turgenevka (Teberti - Teberti)
- Kaŝtana komunumo
- Kaŝtano (Kaŝtani - Yañı Bürlük)
- Koĉergino (Ateŝ-Eli – Ateş Eli)
- Otradnoje (Ĥaniŝkoj - Hanışköy)
- Ŝevĉenkovo (Koĝuk-Eli – Qocuq Eli)
- Krasnomaka komunumo
- Ĥoĝa Sala (Ĥoĝa-Sala – Qoca Sala)
- Ĥolmovka (Zalankoj - Zalanköy)
- Krasnomako (Krasnij Mak, krime-tatare Bujuk-Karalez – Büyük Qaralez)
- Zalesnoje (Jukari-Karalez – Yuqarı Qaralez)
- Kujbiŝeva komunumo
- Kujbiŝevo (krime-tatare Albat)
- Bolŝoje Sadovoje (Taŝ-Basti – Taş Bastı)
- Maloje Sadovoje (Kuĉuk-Sujren – Küçük Süyren)
- Novouljanovka (Otarĉik - Otarçıq)
- Tankovoje (Bijuk-Suren – Büyük Süyren)
- Visokoje (Kermenĉik - Kermençik)
- Pesĉana komunumo
- Pesĉano (Pesĉanoje, krime-tatare Alma-Tamak – Alma Tamaq)
- Beregovoje (Zamruk - Zamruq)
- Plodova komunumo
- Plodovo (Plodovoje, krime-tatare Azek)
- Brjanskoje (Koĉkar-Eli – Qoçqar Eli)
- Gorka
- Doroĵnoje (Bij-Eli – Biy Eli)
- Dubrovka
- Poŝtova komunumo
- Poŝtovo (krime-tatare Bazarĉik - Bazarçıq)
- Kazanki (Atĉeut - Atçeut)
- Malinovka (Kobazi - Qobazı)
- Novovasiljevka
- Novopavlovka
- Prijatnoje Svidanije
- Rastuŝĉeje (Ojsunki - Oysuñki)
- Samoĥvalovo (Ŝakul - Şaqul)
- Sevastjanovka
- Stalnoje
- Topoli
- Zavetnoje (Alma-Kermen – Alma Kermen)
- Zubakino
- Skalista komunumo
- Skalisto (Skalistoje, krime-tatare Tav-Badrak – Tav Badraq)
- Glubokij Jar (Ulakli - Ulaqlı)
- Proĥladnoje (Manguŝ - Mañğuş)
- Trudoljubovka (Nova Badrak – Yañı Badraq)
- Tabaĉna komunumo
- Tabaĉno (Tabaĉnoje, krime-tatare Kiŝine - Kişine)
- Tenista komunumo
- Tenisto (Tenistoje, krime-tatare Kalimtaj - Qalımtay)
- Ajvovoje (Efendikoj - Efendiköy)
- Krasnaja Zarja (Ĉotkara - Çotqara)
- Nekrasovka (Golumbej - Gölümbey)
- Suvorovo (Aranĉi - Arançı)
- Uglova komunumo
- Uglovo (Uglovoje, krime-tatare Aĝi-Bolat – Acı Bolat)
- Verĥoreĉa komunumo
- Verĥoreĉo (Verĥoreĉje, krime-tatare Bija-Sala – Biya Sala)
- Baŝtanovka (Piĉki - Pıçqı)
- Kudrino (Ŝuru - Şürü)
- Maŝino (Tatarkoj - Tatarköy)
- Preduŝĉelnoje (Koŝ-Degirmen – Qoş Degirmen)
- Sinapnoje (Ulu-Sala – Ulu Sala)
- Vilina komunumo
- Vilino (Vilino, krime-tatare Burluk - Bürlük)
- Rassadnoje
- Zelena komunumo
- Zeleno (Zeljonoje, krime-tatare Tatar-Osman – Tatar Osman)
- Bogatir
- Mnogoreĉje (Kuĉuk-Ozenbaŝ – Küçük Özenbaş)
- Nagornoje (Maĥuldur - Mahuldür)
- Plotinnoje (Gavr - Ğavr)
- Sĉastlivoje (Bujuk-Ozenbaŝ – Büyük Özenbaş)
La loĝlokoj de la Baĥĉisaraja distrikto | |||
---|---|---|---|
Urboj | Baĥĉisarajo | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Kujbiŝevo • Nauĉno • Poŝtovo | ||
Vilaĝoj: |
Ajvovoje • Aromat • Aromatnoje • Bogatoje Uŝĉelje • Baŝtanovka • Beregovoje • Belokamennoje • Bogatir • Brjanskoje • Bolŝoje Sadovoje • Gorka • Glubokij Jar • Golubinka • Daĉnoje • Dolinnoje • Doroĵnoje • Dubrovka • Furmanovka • Ĥoĝa Sala • Ĥolmovka • Ĵeleznodoroĵnoje • Kazanki • Kaŝtani • Koĉergino • Krasnaja Zorja • Krasnij Mak • Kudrino • Malinovka • Maloje Sadovoje • Malovidnoje • Maŝino • Mnogoreĉje • Mostovoje • Nagornoje • Nekrasovka • Niĵnjaja Golubinka • Novenkoje • Novopavlovka • Novopolje • Novouljanovka • Novovasiljevka • Otradnoje • Pesĉannoje • Preduŝĉelnoje • Plodovoje • Plotinnoje • Poljana • Prijatnoje Svidanije • Proĥladnoje • Putilovka • Rassadnoje • Rastuŝĉeje • Reĉnoje • Repino • Rozovoje • Samoĥvalovo • Sĉastlivoje • Sevastjanovka • Sinapnoje • Skalistoje • Sokolinoje • Solneĉnoselje • Suvorovo • Ŝevĉenkovo • Tabaĉnoje • Tankovoje • Tenistoje • Topoli • Trudoljubovka • Turgenevka • Uglovoje • Verĥoreĉje • Viktorovka • Vilino • Visokoje • Zalesnoje • Zavetnoje • Zeljonoje • Zubakino • | ||
Loĝloketoj | Siren • Stalnoje |
|