Ekstremaduro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e roboto aldono de: lv:Estremadura |
|||
Linio 126: | Linio 126: | ||
La rekonkero kristana kontraŭ islamaj okupantoj okazis dum la 13a jarcento. Juda aŭ islama loĝantaro restis izolita en kelkaj vilaĝoj. |
La rekonkero kristana kontraŭ islamaj okupantoj okazis dum la 13a jarcento. Juda aŭ islama loĝantaro restis izolita en kelkaj vilaĝoj. |
||
Dum la 16a jarcento ekstremaduraj malriĉaj [[hidalgo]]j kiel [[Hernán Cortés]], [[Pedro de Valdivia]] kaj [[Francisco Pizarro]] iĝis [[ |
Dum la 16a jarcento ekstremaduraj malriĉaj [[hidalgo]]j kiel [[Hernán Cortés]], [[Pedro de Valdivia]] kaj [[Francisco Pizarro]] iĝis [[Reconquista|konkeristoj]] en [[Ameriko]]. Komence de la 19a jarcento la milito kontraŭ la francaj okupantoj trakuris la regionon: unu grava batalo okazis en [[Medellín]]. |
||
Dum la [[Intercivitana Milito]] provinco Cáceres estis ekde la komenco en frankisma flanko, sed male okazis en suda provinco Badajoz, kiu estis konkerita de tiu flanko okazanta terurajn amasmortigojn kaj en ĉefurbo Badajoz kaj en la tuta provinco. |
Dum la [[Intercivitana Milito]] provinco Cáceres estis ekde la komenco en frankisma flanko, sed male okazis en suda provinco Badajoz, kiu estis konkerita de tiu flanko okazanta terurajn amasmortigojn kaj en ĉefurbo Badajoz kaj en la tuta provinco. |
Kiel registrite je 10:02, 26 feb. 2009
| |||||
Situo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Statistikaj datumoj | |||||
Ĉefurbo | Merido | ||||
Surfaco | 41.634 km2 | ||||
Loĝantaro (2007) | 1.088.728 loĝ. | ||||
ISO 3166-2 | ES-EX | ||||
Regiona festo | 8-a de septembro (Tago de Ekstremaduro) | ||||
Politiko | |||||
Statuto de aŭtonomeco | 26-a de februaro 1983 | ||||
Prezidento | Guillermo Fernández Vara | ||||
Parlamenta reprezento - Kongreso - Senato |
10 membroj 8 membroj | ||||
Registaro de Ekstremaduro |
Ekstremaduro (hispane Extremadura [estremadura]) estas aŭtonoma komunumo aŭ regiono en Hispanio. Ĝi havas areon de 41.601 km2 kaj proksimume 1.000.000 loĝantojn. Ekstremaduro estas sudokcidente de Madrido kaj oriente de Lisbono kaj estas ĉirkaŭ 39° Norde kaj 6° Okcidente. Ĝi konsistas el la provincoj Badajoz [badaĥos'] kaj Cáceres [kAseres]. La ĉefurbo de la regiono estas Mérida [mErida], en la provinco Badajoz.
Aliaj ekstremaduraj urboj aŭ vilaĝoj estas: Almendralejo, Don Benito, Medellín, Montijo, Villanueva de la Serena kaj Zafra en provinco Badajoz. Coria, Guadalupe, Hervás, Navalmoral de la Mata, Plasencia kaj Trujillo en provinco Cáceres.
La ekonomio de Ekstremaduro baziĝas ĉefe sur agrokulturo. Ĉe la rivero Gvadiano, la terenoj akvumitaj de Plan Badajoz permesis pliigon de la produktovario.
Etimologio de la nomo
Pri la originoj de la nomo de Ekstremaduro ekzistas diversaj hipotezoj:
La nomo de Ekstremaduro derivas de la latina "Extrema Dorii" ("Ekstremoj de la Doŭro", aŭ prefere "En la alia ekstremo de la Doŭro", pro sia pozicio sude de ĉi tiu rivero), kun kio oni enoficigis la teritoriojn staritaj sude de la baseno de la rivero Doŭro;
La nomon Ekstremaduron oni uzis dum la Rekonkero por enoficigi al la teritorioj staritaj en la "ekstremoj", la limo, de la kristanaj regnoj de la nordo kun Al-Andalus.
Oni ne devas konfuzi Ekstremaduron kun la antikva portugala provinco de Estremaduro, kvankam la noma origino estus la samo.
Geografio
Ekstremaduro kuŝas inter la 37° 57' N kaj la 40° 85' N latitude kaj inter la 4° 39' O kaj la 7° 33' O longitude.
La surfaco de Ekstremaduro estas de 41.633 km², estante do la kvina Aŭtonoma Komunumo de Hispanio laŭ surfaco.
Montaroj
Norde leviĝas la montaroj de la Disiga Montaro, kun la Sierra de Gredos, Sierra de Béjar kaj Sierra de Gata. Ĉe la mezo ni trovas la Sierra de las Villuercas kaj la Sierra de San Pedro, kiu apartenas la Montoj de Toledo.
Sude leviĝas Sierra Morena, kio apartigas Ekstremaduron kaj Andaluzion.
Riveroj
La riveroj kioj trairas Ekstremaduron estas la Taĵo, la Gvadiano, la Gvadalkiviro kaj la Doŭro.
Klimato
Ekstremaduro havas mediteranean klimaton, escepte en la nordo, kie la klimato estas kontinenta, kaj en la uesto, kie la Atlantika influo faras ke la klimato estus pli milda.
Ĝenerale, Ekstremaduro havas somerojn tre varmaj kaj sekaj, kun malmultaj pluvoj, kaj longajn vintrojn mildigitaj pro la oceana influo de la portugala atlantika marbordo.
Temperaturoj
En la nordo de Ekstremaduro, la temperaturoj estas pli malaltaj ol en la sudo. Dum la somero la temperaturo povas altiĝi pli ol 40 gradoj.
Loĝantaro
Plej loĝataj urboj | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Pozicio | Urbo | Loĝantaro | |||||
1ª | Badajoz | 149.748 | |||||
2ª | Cáceres | 90.218 | |||||
3ª | Mérida | 53.915 | |||||
4ª | Plasencia | 39.785 | |||||
5ª | Don Benito | 34.051 | |||||
6ª | Almendralejo | 31.424 | |||||
7ª | Villanueva de la Serena | 24.932 | |||||
8ª | Navalmoral de la Mata | 17.099 | |||||
9ª | Zafra | 16.417 | |||||
10ª | Montijo | 15.648 |
Ekstremaduro havas 1.086.373 loĝantojn, do, prezentas la 2,74% de la hispania loĝantaro (44.708.964 loĝ.). Ĝia loĝantara denseco estas tre malalta (25,81 loĝ/km²) komparante ĝin kun la hispania (84,42 loĝ/km²).
La plej loĝata provinco estas Badajoz kun 673.474 loĝantoj, kun loĝantara denseco de 30,94 loĝ/km². Ankaŭ estas la plej granda provinco de Hispanio (21.766 km²). La plej gravaj urboj laŭ sia loĝantaro estas Badajoz (143.748 loĝ), Cáceres (90.218 loĝ), Mérida (53.915 loĝ) kaj Plasencia (39.874 loĝ).
Historio
Mérida havas gravajn romiajn ruinojn; ĝi estis la urbo Emerita Augusta en la romia provinco Luzitanio. Poste ĝi estis daŭre ĉefurbo dum visigota kaj araba epokoj. Ankaŭ Badajoz estis ĉefurbo en araba epoko.
La rekonkero kristana kontraŭ islamaj okupantoj okazis dum la 13a jarcento. Juda aŭ islama loĝantaro restis izolita en kelkaj vilaĝoj.
Dum la 16a jarcento ekstremaduraj malriĉaj hidalgoj kiel Hernán Cortés, Pedro de Valdivia kaj Francisco Pizarro iĝis konkeristoj en Ameriko. Komence de la 19a jarcento la milito kontraŭ la francaj okupantoj trakuris la regionon: unu grava batalo okazis en Medellín.
Dum la Intercivitana Milito provinco Cáceres estis ekde la komenco en frankisma flanko, sed male okazis en suda provinco Badajoz, kiu estis konkerita de tiu flanko okazanta terurajn amasmortigojn kaj en ĉefurbo Badajoz kaj en la tuta provinco.
Moderne, dum la dua duono de la 20a jarcento, multaj ekstremaduranoj migris por labori al industriaj Katalunio, la Madrida Regiono, Eŭskio, kaj eĉ Francio, Germanio kaj Svisio.
Naturo
Rilate la naturan medion Ekstremadura apartaĵo estas ĝiaj naturaj herbejoj prisemitaj per kork-kverkoj kaj anzinoj, kiuj estas la ĉefa vintro-ripozejo de la okcident-eŭropaj gruoj (rilate la migradon vidu: Der). Ties kvanto estis en 1995/96 pr. 48 000 travintrintoj. De kelkaj jaroj estas minacoj sur tiu natura medio. Multaj lokoj estas protektitaj de la regionaj aŭtoritatoj kiel naturaj rezervejoj. Plej elstara estas Nacia Parko Monfragüe.
Vidu ankaŭ
|