Antologio Latina: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
RG72 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
⚫ | |||
[[Latinlingva literaturo]] |
|||
⚫ | |||
La tria volumo, kiu espereble baldaŭ aperos, enhavas inter alie tekstojn de [[Phaedrus|Fedro]] (fabeloj), [[Seneko]] (La Apokolokintozo, filozofiaj leteroj al Lukilio k.a.) kaj [[pseŭdo-Paŭlo]] (apokrifa korespondaĵo kun [[pseŭdo-Seneko]]). |
La tria volumo, kiu espereble baldaŭ aperos, enhavas inter alie tekstojn de [[Phaedrus|Fedro]] (fabeloj), [[Seneko]] (La Apokolokintozo, filozofiaj leteroj al Lukilio k.a.) kaj [[pseŭdo-Paŭlo]] (apokrifa korespondaĵo kun [[pseŭdo-Seneko]]). |
||
Linio 8: | Linio 6: | ||
Ankaŭ la VoKo-libreton '''El tiom da jarcentoj''' (50 poemoj el diversaj generacioj en Esperanto-traduko de Berveling) oni povas konsideri kiel antaŭŝtupon por pli postaj volumoj de l' Antologio Latina. |
Ankaŭ la VoKo-libreton '''El tiom da jarcentoj''' (50 poemoj el diversaj generacioj en Esperanto-traduko de Berveling) oni povas konsideri kiel antaŭŝtupon por pli postaj volumoj de l' Antologio Latina. |
||
La unuaj du volumoj kune estis la 30a verko en [[Serio Oriento-Okcidento]]. |
La unuaj du volumoj kune estis la 30a verko en [[Serio Oriento-Okcidento]]. |
||
Linio 81: | Linio 78: | ||
[[Kategorio:Antologioj]] |
[[Kategorio:Antologioj]] |
||
[[Kategorio:Latina literaturo]] |
[[Kategorio:Latina literaturo]] |
||
[[Kategorio:Esperanto-libroj]] |
Kiel registrite je 14:44, 15 dec. 2009
Antologio Latina estas traduka projekto de Gerrit Berveling, en kiu li intencas prezenti latinlingvajn aŭtorojn antikvajn, mezepokajn, renesancajn. La tria volumo, kiu espereble baldaŭ aperos, enhavas inter alie tekstojn de Fedro (fabeloj), Seneko (La Apokolokintozo, filozofiaj leteroj al Lukilio k.a.) kaj pseŭdo-Paŭlo (apokrifa korespondaĵo kun pseŭdo-Seneko).
De tempo al tempo ĉe eldonejo VoKo aperas malgrandaj broŝuroj por kvazaŭ veki la apetiton de la publiko por estontaj numeroj. Tiaj libretoj estas, ekzemple, Apokolokintozo de l' Dia Klaŭdio de Seneko por la 3a volumo, Da mav' estos neniam sat! kun poemoj de Marcialo por la 4a volumo (ĝis 200 post Kristo), aŭ La Unueco de la Katolika Eklezio de Cipriano por la 5a volumo. Vidu ankaŭ: Pasiono de Perpetua kaj Feliĉita.
Ankaŭ la VoKo-libreton El tiom da jarcentoj (50 poemoj el diversaj generacioj en Esperanto-traduko de Berveling) oni povas konsideri kiel antaŭŝtupon por pli postaj volumoj de l' Antologio Latina.
La unuaj du volumoj kune estis la 30a verko en Serio Oriento-Okcidento.
Volumo 1
- Livio Androniko
- Gneo Nevio
- Kvinto Enio
- Marko Pakuvio
- Tito Makio Plaŭto
- Publio Terencio Afro
- Lukio Akio
- Gajo Lukilio
- Marko Porcio Katono
- Marko Tulio Cicerono
- Kajo Julio Cezaro
- Marko Terencio Varono
- Kajo Salustio Krispo
- Kornelio Neposo
- Laberio
- Tito Lukrecio Karo
- Kajo Valerio Katulo
- Levio
- Kajo Licinio Kalvo
- Kajo Helvio Cino
- Marko Furjo Bibakulo
- Ticido
- Pseŭdo-Katono
- Analistoj
- Kvinto Klaŭdio Kvadrigario
- Tito Livio
Volumo 2
- Publio Vergilio Marono
- Kajo Kornelio Gallo
- Kvinto Horacio Flako
- Seksto Propercio
- Marko Valerio Mesalo Korvino
- Albio Tibulo
- Ligdamo
- Sulpicia
- Anonimulo pri Mesalo
- Anonimulo pri Sulpicia
- Publio Ovidio Nazo
- Tito Livio
- Kajo Julio Cezaro Oktaviano Aŭgusto
- Anonimulo pri Meceno
- Anonimulo pri Panjo Tero
- Vitruvio Poliono
- Kajo Asinio Poliono
- Priapaj poemoj
Volumo 3
- Fedro
- Lukio Aneo Seneko la Pliaĝa
- Velejo Paterkulo
- Valerio Maksimo
- Manilio
- Germaniko Julio Cezaro
- Lukio Aneo Seneko
- Anonimulo pri Nerono
- Tito Kalpurnio Sicilia
- Gajo Petronio Arbitro
- Aŭlo Persio Flako
- Marko Aneo Lukano
- Pomponio Melo
- Marko Gavio Apicio
- Etno
- Lukio Junio Moderato Kolumelo
- Iliado Latina
- Korespondaĵo inter Seneko kaj Paŭlo