Rub-al-Ĥalo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: es:Desierto de Rub al-Jali
Movses-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: eu:Rub al-Khali
Linio 44: Linio 44:
[[es:Desierto de Rub al-Jali]]
[[es:Desierto de Rub al-Jali]]
[[et:Ar-Rub‘ al-Khālī]]
[[et:Ar-Rub‘ al-Khālī]]
[[eu:Rub al-Khali]]
[[fa:ربع‌الخالی]]
[[fa:ربع‌الخالی]]
[[fi:Rub’ al-Khali]]
[[fi:Rub’ al-Khali]]

Kiel registrite je 00:53, 19 mar. 2012

Situo de Rub-al-Ĥalo sur la Araba duoninsulo

Die Rub-al-Ĥalo (arabe: الربع الخال, "Rub al-Chali" = Vaka kvartalo), ankaŭ Rub al-Khali, estas la tria plej granda sablodezerto de la tero. Preskaŭ senhoma, ĝi kovras la sudan trionon de la Araba duoninsulo. Ĝia formiĝo - same kiel tiu de Saharo - estas kaŭzata de alizeaj ventoj, Rub-al-Ĥalo do estas tipa alizea dezerto.

La unua ekspedicia trapaso de la dezerto (fare de Eŭropanoj) sukcesis al la britoj Bertram Thomas (1931) kaj John Philby (1932).

Geografio

Dunoj en Rub-al-Ĥalo (satelita foto)

La dezerto etendiĝas sur ĉ. 780.000 km² de Naĝdo en la nordo (tie komenciĝas la dezerto Nefud) ĝis Hadramaut (Jemeno) en la sudo. En nordoriento Rub-al-Ĥalo etendiĝas ĝis la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. En la sudo Rub-al-Ĥalo limas al regionoj kiel ekzemple Dhofar (Omano), kiuj estas klimate jam influataj de musono.

La dezerto konsistas ĉefe el sablaj dunoj, foje ĝis 300 m altaj. Ili etendiĝas sur areo de 500.000 km². Multaj el la sekriveroj (uedo, vadio) de la Araba duoninsulo finiĝas en Rub-al-Ĥalo.

Klimato kaj vegetaĵaro

Rub-al-Ĥalo havas malpli ol 50 mm da precipitaĵo jare, ĝi havas aridan (sekegan) klimaton. La temperaturoj skaliĝas inter frosto nokte ĝis 60°C dumtage. Spite al tiuj severaj kondiĉoj la sablodezerto havas propran ekosistemon: en la tuta dezerto troviĝas araneoj, ronĝuloj kaj kelkaj - kvankam malmultaj - specioj de plantoj.

Homoj

Rub-al-Ĥalo estas grandparte ne esplorata, se oni preterlasas la satelitfotojn. Ĝis hodiaŭ ĝi apartenas al la plej malalireblaj regionoj de la tero. Eĉ la beduenoj evitas ĝin kaj nur ĉe la dezertrandoj bredas kaj paŝtas kamelojn.

Ĝis la jaro 300 ĝi estis trapasata de olibano-karavanoj. La dezertiĝo de la regiono progresis dum la lastaj jarmiloj, malebligis negoc-vojaĝojn kaj tiel la iam riĉa komercurbo Ubar estis forlasita kaj dronis en la sablo.

Literaturo (germanlingva)

  • Wilfred Thesiger: Die Brunnen der Wüste. Malik, o.O., März 2002, ISBN 3890292259
  • Bruce Kirkby, Maurus Pascher: Im leeren Viertel. Piper, o.O., April 2003, ISBN 3492238653

Eksteraj ligiloj