Volontuloj de TEJO: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+Konstanze Schönfeld
eNeniu resumo de redakto
Linio 49: Linio 49:
*sep 2014 - okt 2014: Munir Abĵiu ([[Maroko]])
*sep 2014 - okt 2014: Munir Abĵiu ([[Maroko]])
*ekde nov 2014: [[Paweł Fischer-Kotowski]] ([[Pollando]])
*ekde nov 2014: [[Paweł Fischer-Kotowski]] ([[Pollando]])
*ekde mar 2015: [[Konstanze Schönfeld]] ([[Italio]]/[[Germanio]])
*mar 2015 - apr 2015: [[Konstanze Schönfeld]] ([[Italio]]/[[Germanio]])


== Fontindikoj ==
== Fontindikoj ==

Kiel registrite je 09:01, 4 maj. 2015

Volontulino Julia Noe deĵoranta ĉe la TEJO-budo dum la 93-a UK en Roterdamo (2008).

Volontulo de TEJO estas persono, kiu volontule laboras kiel oficisto por TEJO. En la lastaj jaroj estas samtempe ĉiam unu TEJO-volontulo, kiu laboras en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. La oficperiodo de la volontulo estas kutime unu jaro. Ŝi aŭ li loĝas senpage en la volontula ĉambro de la Centra Oficejo (en la ĉambro Frank Netrval) kaj ricevas de TEJO poŝmonon.

Historio

Rikardo Cash estis verŝajne la unua juna esperantisto dungita je la servo de TEJO. En septembro 1969 ĝis septembro 1970, li estis sekretario de la komisiono pri neesperantistaj organizoj (NEJO-komisiono) de TEJO. Tiu komisiono kreita de Humphrey R. Tonkin kaj Hans Bakker baldaŭ fariĝis Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER). De oktobro 1970 ĝis julio 1972, tiun taskon plenumis Jeanne-Marie LIOUVILLE, kiu en julio 1971 estis elektita TEJO-vic-prezidantino , ŝarĝita pri Eksteraj Rilatoj. Ambaŭ Rikardo kaj Jeanne-Marie estis dungitoj de Stichting voor Internationale Kommunikatie (Fondaĵo por Internacia Komunikado), nederlanda fondaĵo kreita de Hans Bakker cele al financado de tiuj TEJO-oficistoj. En la postaj jaroj (1972/73 kaj 1973/74) funkciis kiel Sekretarioj pri Eksteraj Rilatoj Janet SLY, Jim Cushing, kaj Radinka Gavrilovic. La oficejo troviĝis en Amsterdamo, en ejo luita de Stichting voor Internationale Kommunikatie; foje ankaŭ en la Internacia Esperanto-Instituto (en Hago), kiu konsentis helpi kiam TEJO perdis la ejon. Poste, tamen, UEA akceptis en sia centra oficejo la junan deĵoranton pri la eksteraj rilatoj de TEJO; ŝajne la unua plentempa volontulo de TEJO kiu laboris en Roterdamo, fine de la 1970-aj jaroj, estis Ian Tarrant, kiu poste fariĝis TEJO-estrarano respondeca pri eksteraj rilatoj de 1980 ĝis 1983.

Listo

Jen nekompleta listo de la volontuloj de TEJO (tiuj kiuj laboris plentempe en la centra oficejo en Roterdamo). Inter krampoj estas menciataj volontuloj aliaj (ne nepre laborintaj por TEJO).

Fontindikoj

  1. Esperanto, 1977, marto, p. 47.
  2. AnnaSkudlarska (arĥiva kopio)

Vidu ankaŭ