Sano: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 29: Linio 29:
}}
}}
* [[Sanprotekto]]
* [[Sanprotekto]]
* [[Malsano]]
* [[Listo de homaj malsanoj]]
* [[Listo de homaj malsanoj]]
* [[Medicino]]
* [[Medicino]]
* [[Kuracisto]]
* [[Monda Organizaĵo pri Sano]]
* [[Monda Organizaĵo pri Sano]]



Kiel registrite je 01:39, 11 jul. 2015

varba afiŝo pri vakcino kontraŭ variolo kaj morbilo (1979)
Obezeco estis statusa simbolo en renesanca kulturo: "La toskana Generalo Alessandro del Borro", atribuita al Andrea Sacchi, 1645. Ĝi estas nun ĝenerale rigardata kiel manko de sano.
flago de Monda Organizaĵo pri Sano.

En iu organismo, la sano estas la stato de ekvilibro de vivo, kaj ebligas pluan vivadon. Ĝi estus la nivelo de funkcia aŭ metabola efiko de vivanta organismo. Ĝi ankaŭ aludas vivon sen malsano aŭ trofrua morto. Ĉe homoj ĝi estas la kapablo de individuoj aŭ komunumoj por adaptiĝis kaj memadministriĝi fronte al fizikaj, mensaj aŭ sociaj defioj.[1]

La Monda Organizaĵo pri Sano difinas sanon en plej larĝa senco en sia konstitucio de 1948 kiel, "stato de kompleta fizika, mensa, kaj socia bonfarto, kaj ne konsistas nur de la manko de malsano aŭ kripleco."[2][3] Tiu difino estis celo de polemiko, partikulare pro manko de funkcianta valoro kaj pro la problemo kreita pro la uzo de la vorto "kompleta"[4][5] Ankaŭ aliaj difinoj estis proponitaj, inter kiuj ĵusa difino kiu kunrilatas sanon kaj personan kontentiĝon.[6][7] Klasigaj sistemoj kiaj tiu de la WHO Family of International Classifications, inklude la International Classification of Functioning, Disability and Health (ICF) kaj la Klasifiko Internacia de Malsanoj (KIM), estas ofte uzataj por difini kaj mezuri la komponantoj de sano.

Sistema agado por eviti aŭ zorgi pri sanproblemoj kaj helpi al bona sano ĉe homoj estas entreprenita fare de sanlaboristoj. Aplikado rilate al la animala sano estas kovrita de veterinaraj sciencoj. La termino "sana" estas ankaŭ amplekse uzata en la kunteksto de multaj tipoj de nevivaj organizoj kaj ties efiko sur la bonfarto de homoj, kiaj ĉe la senco de sanaj komunumoj, sanaj urbojsanaj medioj. Aldone al sansistemaj intervenoj kaj al personaj ĉirkaŭoj, nombraj oni konas aliajn faktorojn kiuj influas la sanan statuson de individuoj, kiaj ties devenfono, vivostilo, kaj ekonomiaj, sociaj kondiĉoj, kaj eĉ spiriteco; tiuj estas referencataj kiel "determinantoj de sano." Studoj montris ke altaj niveloj de streso povas tuŝi la homan sanon.[8]

Ĉe homoj, sano estas pli granda koncepto, inkluzivante la studon de sano, nomita sanscienco.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri san(ec)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[9]:

  • Citaĵo
     Ĝi estu por vi al sano! 
  • Citaĵo
     Akvo kaj pano servas al sano. 
  • Citaĵo
     Taksi la sanon ni lernas en malsano. 

Konata tosto en Esperanto-rondoj estas:

  • Citaĵo
     Je via sano, samideano! 

Referencoj

  1. Huber M, Knottnerus JA, Green, L., van der Horst H, Jadad AR, Kromhout D, Smid H. BMJ 2011; 343 (d4163) http://savenhshomeopathy.org/wp-content/uploads/2012/09/Huber-Definition-Health-BMJ-21.pdf
  2. World Health Organization. WHO definition of Health, Enkonduko al la Konstitucio de World Health Organization adoptita de la International Health Conference, Novjorko, 19a–22a de Junio 1946; subskribita la 22an de Julio 1946 fare de reprezentantoj de 61 Ŝtatoj (Oficialaj Registroj de la Monda Organizaĵo pri Sano, no. 2, p. 100) kaj validigita en la 7a de Aprilo 1948. En Grad, Frank P. (2002). “The Preamble of the Constitution of the World Health Organization”, Bulletin of the World Health Organization 80 (12), p. 982. 
  3. World Health Organization. 2006. Constitution of the World Health OrganizationBasic Documents, 45a eldono, Suplemento, Oktobro 2006.
  4. Callahan D. (1973). “The WHO definition of 'health'”, The Hastings Center Studies 1 (3), p. 77–87. doi:10.2307/3527467. 
  5. Taylor S, Marandi A (2008). “How should health be defined?”, BMJ 337, p. a290. doi:10.1136/bmj.a290. 
  6. Bellieni CV, Buonocore G. (2009). “Pleasing desires or pleasing wishes? A new approach to pain definition”, Ethics Med 25 (1). 
  7. Sport, Disability and an Original Definition of Health. Zenit.org (27a de Februaro, 2013).
  8. "BBC News – How stressed are you?", Bbc.co.uk, 2013-11-06. Kontrolita 2014-03-01.
  9. Lernu

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Organizaĵo Monda de Sano (arabe, angle, hispane, france, ruse, ĉine) greke http://fr.wikinations.be/Santé greke http://fr.wikinations.be/Accueil greke http://www.nhsdirect.nhs.uk/resourceindex.asp greke Esperanta Katalogo de Google: Sano. greke Yahoo grupoj: per-esperanto-medicino. greke Ligoj pri sano en Esperanto.