Ĝermolisto de Esperanto-asocioj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
+Universala Artista Ligo de Esperantistoj |
+Alianco Universala |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
== Alianco Universala == |
|||
La '''Alianco Universala''' estas Esperanto-unuiĝo pri [[tutmondiĝo]] (universalismo). Ĝi tradicie aparte proksimas al la [[TANEF|esperantlingva]] [[naturamika movado]]. |
|||
'''Eksteraj ligiloj:''' |
|||
* [http://eo-naturamikaro.webnode.nl/news/ekologia-centro-en-grekio/ artikolo de 2011 pri la unuiĝo kaj ties tiutempa kunlaboro kun ekologia centro en Grekio] |
|||
== Amikaro de Esperanto en Radio == |
|||
La '''Amikaro de Esperanto en Radio''' (AERA) estas historia faka grupiĝo pri subteno de esperantlingvaj [[Radio (komunikilo)|radio]]-programoj. |
|||
== Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj == |
|||
La '''Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj''' (ASLE) estas historia faka grupiĝo de profesiuloj de [[sociala laboro]] parolantaj Esperanton. |
|||
== Asocio por Eŭropa Konscio == |
== Asocio por Eŭropa Konscio == |
||
La '''Asocio por Eŭropa Konscio''' (AEK) estas historia faka Esperanto-asocio pri subteno de pli forta integriĝo kaj unuiĝo de la landoj kaj regionoj en Eŭropo. Ĝi kunlaboras respektive kunlaboris kun la similcelaj asocioj [[Eŭropa Esperanto-Unio]] (EEU) kaj [[Eŭropa Klubo]]. |
La '''Asocio por Eŭropa Konscio''' (AEK) estas historia faka Esperanto-asocio pri subteno de pli forta integriĝo kaj unuiĝo de la landoj kaj regionoj en Eŭropo. Ĝi kunlaboras respektive kunlaboris kun la similcelaj asocioj [[Eŭropa Esperanto-Unio]] (EEU) kaj [[Eŭropa Klubo]]. |
Kiel registrite je 18:18, 18 mar. 2016
Alianco Universala
La Alianco Universala estas Esperanto-unuiĝo pri tutmondiĝo (universalismo). Ĝi tradicie aparte proksimas al la esperantlingva naturamika movado.
Eksteraj ligiloj:
Amikaro de Esperanto en Radio
La Amikaro de Esperanto en Radio (AERA) estas historia faka grupiĝo pri subteno de esperantlingvaj radio-programoj.
Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj
La Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj (ASLE) estas historia faka grupiĝo de profesiuloj de sociala laboro parolantaj Esperanton.
Asocio por Eŭropa Konscio
La Asocio por Eŭropa Konscio (AEK) estas historia faka Esperanto-asocio pri subteno de pli forta integriĝo kaj unuiĝo de la landoj kaj regionoj en Eŭropo. Ĝi kunlaboras respektive kunlaboris kun la similcelaj asocioj Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj Eŭropa Klubo.
Astronomia Esperanto-Klubo
La Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) estas Esperanto-asocio pri astronomio por doktoroj de sciencoj, studentoj, kaj interesiĝantoj. Ĝi agadas plejparte rete per kolektado de profesiaj kaj amatoraj artikoloj en sia retpaĝo, kaj per dissendo-listo.
Esperantista Internacia Centro de la Civitanoj de la Mondo
La Esperantista Internacia Centro de la Civitanoj de la Mondo estas historia faka Esperanto-asocio pri mondcivitanismo.
Esperanto-Ligo Filatelista
La Esperanto-Ligo Filatelista – Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (ELF-AREK) estas historia faka Esperanto-asocio pri filatelio.
Espermenso
Espermenso estas esperantlingva laborgrupo de la internacia asocio Mensa, kiu grupigas homojn de aparte alta intelekta kvociento.
Eŭropa Klubo
La Eŭropa Klubo estas historia faka Esperanto-asocio pri subteno de pli forta integriĝo kaj unuiĝo de la landoj kaj regionoj en Eŭropo. Ĝi kunlaboras respektive kunlaboris kun la similcelaj asocioj Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj Asocio por Eŭropa Konscio (AEK).
Hejmoj de Internacia Kulturo
Hejmoj de Internacia Kulturo estas faka Esperanto-asocio pri subteno de esperantistaj vivkomunumoj. Ĝi fondiĝis en 1993 kaj havas sian sidejon en suda Francio, en la loĝloko de la esperantisto Christian Lavarenne.
Eksteraj ligiloj:
Hilelista Esperanto-Rondo
La Hilelista Esperanto-Rondo estas historia faka Esperanto-asocio pri Hilelismo, doktrino evoluigita fare de Lazaro Ludoviko Zamenhof kadre de la publikigo de sia libro Hilelismo - propono pri solvo de la hebrea demando en 1901.
Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj
La Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (IABO) estas historia faka Esperanto-asocio pri bibliismo kaj orientalismo, fondita en 1967. Ĝia celo estas inter aliaj eldoni tute novan esperantan biblion ekumenan ”Nova Ekumena Biblio". La redakta politiko estis: tute fidela al la originalo, bonstila, neŭtrala, ekumena, akceptebla ankaŭ por laikoj. En la tria numero de 1969 de Biblia Revuo, organo de IABO redaktita de Angelo Duranti, estis publikigita la prospekto de la projekto. Laŭ tio la ĉefredaktoro estas Donald Broadribb en Melburno, kaj varbitaj estas helpantoj en biblio-lingvistiko, arkeologio, antikva historio, esperanto-filologio kaj biblioscienco. Kaj estis decidite ankaŭ ke publikiĝu laŭokaze tradukoj en Biblia Revuo. La redakta komitato konsistis el du specoj de komitatanoj: A, kiuj ĉefe tradukas, B, kiuj ĉefe kontrolas la tradukitan tekston - en 1971 al la komitato apartenis dek kvin diverskonfesiaj personoj el dek unu landoj. Pluraj retradukitaj bibliopartoj estis publikigitaj en "Biblia Revuo". “Biblia Vortaro” eldonita en 1984 estas flanka rezulto de la laboro.
Vidu ankaŭ:
Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio
estas faka asocio de esperantistoj, kiuj aktivas en la kampo de agrikulturo. Ĝi estis fondita en 1996. La celo de la asocio estas disvastigi kaj praktiki Esperanton en agrikulturo kaj rilataj sciencoj. Ĝia oficiala organo estas la revuo Internacia Agrikulturo, kiu aperas kvarfoje jare.
Ĝeneralaj informoj: Prezidanto: Bruno Najbaro
Adreso: Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio, p/a ĝen. sekr. Huang Yinbao, Jingchuan-Xian Kewei, Gansu, CN-744300, Ĉinio; tel.: [o] +86+(933)3938189, +86+13993316800, agrikulturo@126.com; skajpo-konto:huangyinbao
Kotizo: jare 8,00 Eŭroj ĉe UEA-konto iaea-f.
Internacia Asocio de Instruistoj
La Internacia Asocio de Instruistoj (mallongigite IAI) estis historia organo fondita de Esperanto-instruistoj en 1910.
Internacia Celado por Edukado Moderna per Esperanto
La Internacia Celado por Edukado Moderna per Esperanto (ICEM Esperanto) estas historia faka Esperanto-asocio pri pedagogio laŭ la konceptoj de Célestin Freinet.
Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista
La Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista (IEKA) estas historia faka Esperanto-asocio pri aŭtomobilismo, do libertempa aŭ profesia engaĝiĝo favore al uzado de aŭtmobiloj, kaj subteno de aŭtomobila turismo. Kontraste al naciaj aŭtomobilistaj asocioj, kiuj engaĝiĝas por bonaj kaj sekuraj aŭte uzeblaj vojoj kaj stratoj, internacia helpo en kazo de aŭtomobilaj paneoj, eldonado de vojaj mapoj kaj vojaĝogvidiloj, sendependa testado de aŭtomobiloj kaj aŭtomobiletoj, la Esperanto-Klubo limiĝis al internacia kunordigo de esperantistoj aktivaj en tiaj naciaj asocioj aŭ interesitaj pri la temo, kaj aldonis malmultajn servojn, kiel produktado de varbaj Esperanto-glumarkoj por la malantaŭa vitro aŭ karoserioparto de aŭtomobilo. Probable la klubo ne plu funkcias ekde 1995, eble jam iom pli frue.
Internacia Forstista Rondo Esperantlingva
La Internacia Forstista Rondo Esperantlingva (IFRE) estas historia faka Esperanto-asocio pri forstado aŭ arbara mastrumado.
Internacia Kooperativa Esperanto-Organizo
Internacia Kooperativa Esperanto-Organizo (IKEO) estas historia faka Esperanto-asocio subtene al la movado de kooperativismo.
Martinus-Instituto
Martinus-Instituto estas esperantlingva grupiĝo subtene al la kosmologio de Martinus.
Por-Esperanta Mormonaro
Por-Esperanta Mormonaro (PEM) estas faka Esperanto-asocio pri mormonismo, la kredaro de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj respektive pri grupiĝo de mormonoj kiuj kune subtenas informadon pri Esperanto.
Eksteraj ligiloj: Ŝablono:EL oficiala retejo (esperante) Ŝablono:EL fermita grupo de la asocio en la retejo facebook
Vidu ankaŭ:
Rondo Familia
Rondo Familia estas esperantista laborgrupo pri informinterŝanĝo kaj subteno de denaske esperantlingva edukado de infanoj en familioj, kaj ĝenerale pri subteno de praktika apliko de Esperanto en ĉiutaga familia vivo. Unu el la aktivuloj de la laborgrupo estas [[Renato Corsetti], kaj subteniĝas pluraj familiaj Esperanto-renkontiĝoj, inter alie Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj.
Eksteraj ligiloj: Ŝablono:EL vikio de Rondo Familia por subteno de praktika apliko de Esperanto en ĉiutaga familia vivo
Rondo Kato – Esperantista Kat-amikaro
Rondo Kato – Esperantista Kat-amikaro estas historia faka Esperanto-asocio pri homaj ŝatantoj de hejmaj katoj.
SIKA-Esperanto
SIKA-Esperanto estas faka Esperanto-grupiĝo pri alternativa ekonomio aŭ pli konkrete pri ekonomio sen mono, bazigita nur je interŝanĝo de servoj, kiu en la 1990-aj jaroj estis, kaj eventuale daŭre estas, aparte forta en suda Francio.
Eksteraj ligiloj: Ŝablono:EL germanlingva raporto de neesperantistina aktivulino pri senmona ekonomio pri internacia kunveno de SIKA-Esperanto en suda Francio en julio 1998
Sindikata Agado
Sindikata Agado estas historia faka Esperanto-asocio pri aktivado en sindikatoj. Tradicie ĝi aparte proksime kunlaboras kun Sennacieca Asocio Tutmonda.
Tutmonda Agado – Asocio de Esperantistaj Nefumantoj
Tutmonda Agado – Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TAdEN) estas historia faka Esperanto-asocio pri kontraŭado de fumado aktiva kaj pasiva.
Tutmonda Ekumena Ligo
Tutmonda Ekumena Ligo (TEL) estas historia faka Esperanto-asocio pri ekumenismo.
Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista
Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista (TOLE) estas historia faka Esperanto-asocio pri ortodoksa kristanismo.
Universala Artista Ligo de Esperantistoj
La Universala Artista Ligo de Esperantistoj (UALE) estas historia faka Esperanto-asocio pri arto. Ĝin fondis en 1978 la brazila pentristino Marija Pozder Almada, kiu en la periodoj 1989-1992 kaj 1992-1995 oficiale reprezentis ĝin en la komitato de UEA. Poste ne plu notiĝis UEA-komitatano de la artista ligo.
Universala Islama Esperanto-Asocio
La Universala Islama Esperanto-Asocio (UIEA) estas historia faka Esperanto-asocio pri islamo.
Virina Esperanto-Klubo
Virina Esperanto-Klubo estis fondita de Julia Fernandes en Brazilo 1912.