Lu Wunsch-Rolshoven: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eksteraj ligiloj: + Kiel lingvistoj kaj aliaj sciencistoj misfamigadas Esperanton?
→‎Publikaĵoj (elekto): +angla traduko de artikolo pri lingvistaj eraraj asertoj rilate Esperanton
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 23: Linio 23:
* (2019) [https://www.geruchderzeit.org/von-wunsch/ Wie Esperanto-Sprecher reisen]. En: Wohin geht die Reise? Eine Geburtstagsgabe für Johanna Rolshoven 2019.
* (2019) [https://www.geruchderzeit.org/von-wunsch/ Wie Esperanto-Sprecher reisen]. En: Wohin geht die Reise? Eine Geburtstagsgabe für Johanna Rolshoven 2019.


* (2018) [http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/beihefte/JGI2018/JGI2018-Wunsch.pdf Zum Bild des Esperanto aus der Sicht einiger Sprachwissenschaftler]. Über verschiedene unzutreffende Aussagen zu Esperanto und seiner Sprachgemeinschaft. En: Jahrbuch der [[Gesellschaft für Interlinguistik]] 2018. [[Cyril Robert Brosch]] kaj [[Sabine Fiedler]] (eld.). Leipzig 2018. p. 161 - 197
* (2018) [http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/beihefte/JGI2018/JGI2018-Wunsch.pdf Zum Bild des Esperanto aus der Sicht einiger Sprachwissenschaftler]. Über verschiedene unzutreffende Aussagen zu Esperanto und seiner Sprachgemeinschaft. En: Jahrbuch der [[Gesellschaft für Interlinguistik]] 2018. [[Cyril Robert Brosch]] kaj [[Sabine Fiedler]] (eld.). Leipzig 2018. p. 161 - 197. [http://www.esperantoland.org/dosieroj/2019-05-12__Image_Esperanto_linguists__Wunsch-Rolshoven.pdf Angla traduko]


* (2013) [http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/beihefte/20/beiheft20-wunsch_rolshoven.pdf Die Verbreitung von Ideen] entsprechend dem Modell „Diffusion of Innovations“ (Everett Rogers), angewandt auf die Verbreitung des Esperanto. En: [[Interlinguistische Informationen]] (IntI), Beiheft 20 (2013): Plansprachen – ideengeschichtliche Aspekte. Cyril Brosch kaj Sabine Fiedler (eld.). Berlin 2013, p. 85 - 93
* (2013) [http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/beihefte/20/beiheft20-wunsch_rolshoven.pdf Die Verbreitung von Ideen] entsprechend dem Modell „Diffusion of Innovations“ (Everett Rogers), angewandt auf die Verbreitung des Esperanto. En: [[Interlinguistische Informationen]] (IntI), Beiheft 20 (2013): Plansprachen – ideengeschichtliche Aspekte. Cyril Brosch kaj Sabine Fiedler (eld.). Berlin 2013, p. 85 - 93

Kiel registrite je 06:19, 27 maj. 2020

Lu Wunsch-Rolshoven
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1956 (1956-03-29) (68-jaraĝa)
en Essen
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infanoj Iris v. Wunsch-Rolshoven Teruel • Magdalina v. Wunsch-Rolshoven
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Louis Ferdinand von WUNSCH-ROLSHOVEN (kutime nomata Lu WUNSCH-ROLSHOVEN, naskiĝis la 29-an de marto 1956) estas germana matematikisto kaj esperanto-parolanto. Li estas prezidanto de la asocio EsperantoLand ekde ties formala fondiĝo en 2003 (gvidanto de la laborgrupo EsperantoLand ekde 2001).

Postenoj en Esperantujo

Jam en la 1980-aj jaroj, li aktivis en Germana Esperanto-Junularo, kies estrarano li estis ekde la jarfino 1980 ĝis la jarfino 1986. Li ĉefe respondecis pri publikaj rilatoj kaj gazetara agado, kiun li gvidis dum multaj jaroj kaj kie li kunlaboris de 1980 ĝis ĉirkaŭ 1990. Rezulto estis oftaj raportoj, ĉefe pri la IS, en gazetoj, radio kaj televido, interalie en tutgermana televida novaĵelsendo.

Ekde 1980 li estis dum kelkaj jaroj komitatano de TEJO. Inter 1989 kaj 1992 li estis komitatano de UEA kaj membris en la Financa Komisiono de UEA.

Li estas unu el la iniciatintoj de la Esperanto-agado en Villa Kreuzberg en Berlino, Germanio (1984 - ĉirkaŭ 1992). En tiu kadro li longtempe gvidis la Esperanto-grupon kaj organizis la germanlingvan prelegserion "Esperanto en la praktiko" ('Esperanto in der Praxis'). Por la prelegserio li faris ankaŭ la gazetaran laboron. Rezulte de tio en kelkaj jaroj aperis ĝis 80 mencioj jare pri Esperanto en la berlina gazetaro, ĉefe mallongaj anoncoj de prelegoj, sed ankaŭ pli longaj artikoloj kaj kontribuoj en radio kaj televido. Li krome instruis Esperanton en pluraj dekoj da kursoj, ĉefe semajnfinaj, sed ankaŭ en ĉiusemajnaj rondoj por progresantoj. Por Germana Esperanto-Instituto li estis ekzamena komisaro dum la okdekaj jaroj. Li dum kelkaj jaroj organizis la Berlinan Arbaran renkontiĝon (BARo) en Bad Münder, sudokcidente de Hanovro.

En la jaro 2001 li fondis la laborgrupon EsperantoLand, kiu publikigis la retejon EsperantoLand.de. La aktivecoj en 2003 kuniĝis kun la asocio Esperanto-Centro fondita de Hermann Behrmann; ŝanĝiĝis la nomo de la asocio al 'EsperantoLand' kaj Lu Wunsch-Rolshoven fariĝis prezidanto. Li fondis kaj plu ĉeforganizas la Novjaran Renkontiĝon (NR) (ekde la jarfino 2002); krome li organizis la "SOmeran MEzeŭropan REnkontiĝon" (SOMERE) (ekde somero 2003 ĝis 2013) kaj 'PRINTEMPE' (2010 ĝis 2014).

Li estis estrarano de la Esperanto-Ligo Berlin (ELB) en la okdekaj jaroj. Ekde la naŭdekaj jaroj li estas estrarano de la asocio Esperanto-domo Michendorf, kiu administras domon en urbeto apud Berlino kaj uzas ties enspezojn por subteni Esperanto-agadojn, ĉefe en Berlino. Ekde 2014 li estas gazetara komisiito de Germana Esperanto-Asocio (GEA). En tiu funkcio kaj jam antaŭe li gvidas seminariojn pri gazetara kaj publikrilata agado.

Li verkis centon da artikoloj, ĉefe pri renkontiĝoj kaj pri gazetaraj kaj publikaj rilatoj, ekzemple en La Ondo de Esperanto, Libera Folio, Esperanto aktuell; pli frue en GEJ-gazeto.

Kelkfoje Lu Wunsch-Rolshoven agas ĉe Esperanto-aranĝoj kiel samtempa aŭ sinsekva interpretisto inter Esperanto kaj la germana, unuafoje ĉe pluraj unusemajnaj seminarioj de TEJO en Strasburgo, Berlino kaj en Hungario (en la jaroj 1983/84).

Publikaĵoj (elekto)

Artikoloj

  • (2013) Die Verbreitung von Ideen entsprechend dem Modell „Diffusion of Innovations“ (Everett Rogers), angewandt auf die Verbreitung des Esperanto. En: Interlinguistische Informationen (IntI), Beiheft 20 (2013): Plansprachen – ideengeschichtliche Aspekte. Cyril Brosch kaj Sabine Fiedler (eld.). Berlin 2013, p. 85 - 93

Eksteraj ligiloj