Federico Gobbo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Yvesn (diskuto | kontribuoj) →Eksteraj ligiloj: Promenado inter la kinarto kaj Esperanto |
|||
Linio 32: | Linio 32: | ||
* [https://www.youtube.com/watch?v=C8bkoNLjKrM “Esperanto kiel Vivanta Lingvo”] Prelego de Federico Gobbo ĉe la Drongo Festivalo 2015 en [[Nederlando]] ([[YouTube]]-filmeto) |
* [https://www.youtube.com/watch?v=C8bkoNLjKrM “Esperanto kiel Vivanta Lingvo”] Prelego de Federico Gobbo ĉe la Drongo Festivalo 2015 en [[Nederlando]] ([[YouTube]]-filmeto) |
||
* {{Twitter|goberiko}} |
* {{Twitter|goberiko}} |
||
* [https://www.youtube.com/watch?app=desktop&v=0qaz0Q7b5lw Promenado inter la kinarto kaj Esperanto] - prelego de Federico Gobbo per Zoom por la kluboj en Antverpeno kaj Londono, 15a de januaro 2021 |
|||
{{projektoj|n=Kategorio:Frederico GOBBO}} |
{{projektoj|n=Kategorio:Frederico GOBBO}} |
Kiel registrite je 16:31, 16 jan. 2021
Federico Gobbo | |
---|---|
Federico Gobbo prelegas dum la 44a Malferma Tago, en la Centra Oficejo de UEA | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1974 en Padovo |
Lingvoj | itala • angla • Esperanto |
Nacieco | italo |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • esperantisto • esperantologo • universitata instruisto |
Federico GOBBO (naskiĝis la 26-an de marto 1974) estas italo kaj loĝas en la urboj Milano kaj Amsterdamo. Li estas interlingvisto, esperantologo, informadikisto kaj filozofo pri komputado.
Postenoj en Esperantujo
Federico Gobbo esperantistiĝis en 1997 per retkurso de ELNA kaj baldaŭ aktiviĝis en la itala junulara movado, kiam li lanĉis la retejon Esperanto.it kaj la retkurson de Esperanto por itallingvanoj Kirek. En 1998 li magistriĝis en esperantologio ĉe la Universitato de Torino kun profesoro Fabrizio Pennacchietti. Ekde 2005 li membras en la teamo de la revuo Language Problems and Language Planning.
En 2012 li partoprenas al projekto Universitato de Esperanto sur Esperanto-Insulo, Hajnano, Ĉinio. Danke al tiu partopreno samjare li iĝis Adjunkta Docento (ADoc) pri Kibernetiko ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.
Aliaj postenoj
En 2009 li doktoriĝis en la Departemento de Informadiko kaj Komunikado (DICOM) ĉe la Universitato de Insubria, Italio per disertacio pri komputika lingvistiko, en kiu li uzis Esperanton. En 2009 li iĝis profesoro pri historio de informadiko ĉe la Universitato de Insubria, Italio. Ekde 2010 li kunfondis la fakrevuon InKoj eldonatan de la Universitato de Milano kune kun profesoroj Paolo Valore kaj Massimo Rizzardini, de kie li foriris en februaro 2011. En 2011 li iĝis laŭkontrakta profesoro pri Lingvoplanado kaj Planlingvoj ĉe la Universitato de Torino, kie li daŭrigis la tradicion de Fabrizio Pennacchietti.
Ekde 2014 li prenis la katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo, Nederlando. Inter alie li partoprenis en la libro Language Policy and Linguistic Justice.
Eksteraj ligiloj
- Persona retejo angle, esperante, itale, nederlande
- Interlingvistiko Universitate: Amsterdamo k Torino esperante
- “Esperanto kiel Vivanta Lingvo” Prelego de Federico Gobbo ĉe la Drongo Festivalo 2015 en Nederlando (YouTube-filmeto)
- Federico Gobbo ĉe Twitter
- Promenado inter la kinarto kaj Esperanto - prelego de Federico Gobbo per Zoom por la kluboj en Antverpeno kaj Londono, 15a de januaro 2021