Brazila nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Brazilo. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.
Brazila nacia teamo de futbalo
Brazila nacia teamo de futbalo
asocio Confederação Brasileira de Futebol
Konfederacio Brazila de Futbalo
konfederacio CONMEBOL
manaĝero Diniz
golreĝo Pelé (77)
FIFA kodo BRA
unua matĉo Flago de Argentino Argentino 3-0
Flago de Brazilo Brazilo
1914
plej granda gajno Flago de Brazilo Brazilo 14-0
 Nikaragvo
1975
plej granda perdo Flago de Urugvajo Urugvajo 6-0
Flago de Brazilo Brazilo
1920
Flago de Germanio Germanio 7-1
Flago de Brazilo Brazilo
2014
Futbala Mondpokalo
aperoj 18 (unua en 1930)
plej bona rezulto Ĉampiono
1958, 1962, 1970, 1994 kaj 2002
Amerika Pokalo
aperoj 31 (unua en 1916)
plej bona rezulto Ĉampiono
8 fojojn
vdr
antaŭ la unua matĉo, en julio 1914
antaŭ la finalo de la Amerika Pokalo 2019

La brazila nacia teamo de futbalo (Seleção brasileira de futebol, portugallingve), kromnomata de brazilanoj "la patrolando kun futbalŝuoj" kaj "kanaria teamo" (pro la flava ĉemizo), estis kreita en 1914. Ĝi estas konsiderata la plej sukcesa nacia teamo en la historio de futbalo.

Brazilo gajnis la mondpokalon kvin-foje (1958, 1962, 1970, 1994 kaj 2002), absoluta rekordo por iu ajn teamo, kaj alvenis due (vicĉampiono) en du okazoj (1950 kaj 1998). Ĝi estas la nura teamo kiu partoprenis ĉiujn mondpokalojn. Post la tria fojo ke Brazilo gajnis la mondpokalo, en 1970, oni permesis al la Brazilanoj teni la pokalon mem kaj kreis alian.

Brazilo ankaŭ gajnis sep Amerikajn pokalojn.

La kvanto de ĉampionoj kiuj ludis por Brazilo igas ĝin ne komparebla kun aliaj teamoj. Inter ili ni povas memori Leonidas, Ademir, Pelé (ofte konsiderita la plej bona futbalisto en la historio), Garrincha, Didi, Vavá, Jairzinho, Rivelino, Zico, Falcão, Romário, Ronaldo, Ronaldinho kaj multajn aliajn.

La brazila teamo estas konata pro ĝia ataka kaj kreema lud-stilo, kaj ĝi ofte altiras la simpation de "neŭtralaj" rigardantoj en internaciaj turniroj.

Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Dorival Júnior, kaj la teamestro estas Neymar. Laŭ la stato de oktobro 2023, la entute plej multajn golojn (79) atingis Neymar kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (142) kadre de la teamo partoprenis la futbalisto Cafu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]