Futbalŝuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joma Soccer boot
Tridimensia animacio de futbalŝuo

Futbalŝuoj estas piedvestoj uzataj en futbalo. Futbalŝuoj dezajnitaj por herbaj futbalejoj havas butonojn sur la plandumo por pli firme teni sin sur la grundo. Futbalŝuoj, multe progresinte de simpla komenco, nuntempe estas celo de multe da esplorado, evoluigo, financo, kaj reklamado ene de industrio tutmonda. Komence ili estis botoj kaj oni ankoraŭ foje nomas ilin tiel, sed modernaj futbalŝuoj jam ne estas veraj botoj ĉar ili ili ne kovras la maleolon. La baza dezajno kaj aspekto konverĝis kun aliaj sportoŝuoj ekde la jardeko de 1960.

Ekster futbalo, futbalŝuojn ofte uzas en rugbeo 15 kaj rugbeo 13 ludantoj en specifaj pozicioj prefere ol specialajn rugbeŝuojn. Ili uziĝas ankaŭ en aliaj surherbaj sportoj kiel kanada bastonludo, iomano, kvidiĉo kaj eĉ ŝnurtira lukto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Reklamo de Gath & Chaves por futbalaj produktoj, interalie botoj de la brita produktanto Mc Gregor kontraŭ m$n10, Bonaero, Argentino, 1910

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Dum la 19-a jarcento futbalo fariĝis popularega en Britujo. La ludantoj uzadis siajn pezajn, malmolajn laborbotojn. Tiuj estis la plej fruaj botoj kun ŝtala fingroŝirmilo ĉe la pinto, longaj laĉoj, kaj alta kruringo. Ili havis ankaŭ metalajn butonojn malsupre por pli stabila kaj firma kontakto kun la grundo. En la malfrua parto de la jarcento oni dezajnis la unuan specife futbalan boton, faritan el dika kaj peza ledo kaj altan ĝis la maleolo por pli bona protekto. Ĝia pezo estis 500 g kaj duobliĝis kiam la boto malsekiĝis.[1]

1900–1940[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiam la stilo de futbalŝuoj restis tre simpla, kvankam kelkaj famaj produktantoj, interalie Gola, Hummel kaj Valsport, fariĝis ĉiam pli popularaj dum la intermilita periodo.

1940–1960[redakti | redakti fonton]

Post la Dua Mondmilito, la dezajno de futbalŝuoj draste ŝanĝiĝis. Unue sudamerikaj futbalistoj komencis uzi pli malpezajn kaj flekseblajn ŝuojn, kiuj poste eniris la atenton de aliaj kontinentoj. Tiu dezajno celis plibonigi regadon de la pilko kaj forton de piedbatoj anstataŭ protekton de la piedo. En 1954 Adi Dassler enkondukis ŝraŭbeblajn butonojn, kiuj donis al la okcident-germana teamo percepteblan avantaĝon dum la multepluva Mondpokalo de tiu jaro. (Disputas la aserton, ke unue Dassler eltrovis ŝraŭbeblajn butonojn, lia frato Rudolf Dassler, fondinto de Puma.)

1960-1970[redakti | redakti fonton]

Post 1960 multaj futbalŝuoj estis dezajnataj kun pli malalta rando, malplia pezo, kaj plia flekseblo.[2] Tio permesis, ke la plej bonaj eŭropaj kaj sudamerikaj futbalistoj moviĝu kaj ŝanĝu sian direkton pli rapide. Al la batalo aliĝis Mitre, Joma kaj Asics. Adidas iĝis la plej sukcesa produktanto; ties ŝuoj estis surhavataj de 75% de la ludistoj en la Futbala Mondpokalo 1966.[3]

1970-1990[redakti | redakti fonton]

Post 1970 aperis multaj grandaj progresoj kaj aliiĝoj en futbalŝua dezajno, interalie malplia pezo kaj diverso de koloroj. Reklamprezentado de ŝuoj fariĝis pli ĝenerala. Adidas regis la merkaton kaj enkondukis novajn teknologiojn, ekzemple remburon por protekti la kalkanon.[2] En 1979 ĝi firmigis sian statuson per futbalŝuo, kiu poste fariĝis la plej vendita de la tuta historio, la Copa Mundial. Dum tiu tempo ekuziĝis kelkaj el la plej oftaj specoj de besta ledo: kangurua, bovida, kaj bova.[4] Diadora eniris la merkaton. En la jardeko de 1980 la teknologiaj progresoj daŭris kaj eniris la merkaton Umbro, Lotto, kaj Kelme.

1990-2000[redakti | redakti fonton]

Novaj specoj de plandumoj estis enkondukitaj por plibonigi la ekvilibron de la futbalisto. La Adidas Predator, dezajnita de la aŭstraliano Craig Johnston fine de la antaŭa jardeko, estis prezentita en 1994 kaj ĝuis tujan sukceson. Mizuno, Reebok, Uhlsport, kaj Nike ekproduktis futbalŝuojn. La unua ŝuo de Nike, Nike Mercurial Vapor, impaktis tuj kiam oni prezentis ĝin en 1998 kaj Ronaldo uzis ĝin en la Futbala Mondpokalo 1998.

2000-2010[redakti | redakti fonton]

Oni enkondukis laseran teknologion kaj tiel produktis la unuan tute individuan futbalŝuon en 2006.[5] Ankaŭ la unua senlaĉa ŝuo, la Lotto Zhero Gravity, estis prezentita en 2006.[6]

Post 2010[redakti | redakti fonton]

En la nuna erao, kiam la ludritmo fariĝas pli rapida kaj la ludantoj pli teknikemaj, produktantoj daŭre enkondukis novajn progresojn en teknologio, interalie pli malpezajn ŝuojn el alternativaj materialoj.[7] Individuigo de ŝuoj fariĝis pli konata pro la disvastiĝo de la interreto. Senlaĉaj ŝuoj forte populariĝis post kiam Adidas prezentis la Ace PureControl en 2016.[8][9]

Materialo[redakti | redakti fonton]

Futbalŝuoj estas farataj el diversaj materialoj, interalie kaŭĉuko, sintezaĵoj kiel nilono kaj poliuretano, kaj ledo. La plej populara materialo, pro teksturo kaj eltendaŭro, estas ledo farita el la haŭto de kanguruo.[10] Iuj futbalistoj preferas sintezajn materialojn eĉ pli eltenajn kaj malpli multekostajn.[11] Multaj produktantoj ĉesigas la uzadon de kangurua ledo pro la kritikoj de aktivuloj kontraŭ la buĉado de kanguruoj.[12]

En aliaj sportoj[redakti | redakti fonton]

Paro da metalbutonaj futbalŝuoj Adidas Etrusco

Laŭ la ludejtipo, sporto, kaj eĉ la strategia pozicio de la ludanto, diversaj ŝuaj stiloj kaj precipe diversaj butonaj aranĝoj estas uzeblaj.[13] Sur malmolaj ludejoj, amatoroj ofte uzas ordinaran sportoŝuon aŭ plastobutonan (t.e. "firmagrundan" aŭ kun "muldita plandumo"); en la plejparto de sportoj kaj pozicioj tio sufiĉas, kvankam en dikherbaj aŭ malsekaj ludejoj ŝraŭbeblaj butonoj estas rekomendindaj por firma kontakto; ili povas esti metalaj, kaŭĉukaj, aŭ plastaj, kaj la ŝuoj povas nomiĝi "malfirmagrundaj". Ludante sur tia ludejo, kelkaj ludantoj preferas havi sur la nedomina (apoga) piedo ŝuon kun ŝraŭbeblaj butonoj por firmeco, kaj sur la domina (pilkobata) piedo ŝuon kun mallongaj kaŭĉukaj aŭ plastaj butonoj por akurateco. La plejparto tamen preferas havi samspecajn ŝuojn sur ambaŭ piedoj.

Por arenfutbalo oni uzas plankajn ŝuojn. Tiuj havas kaŭĉukajn plandumojn celitajn al maksimume firma kontakto kun la planko. Iuj estas dezajnitaj surbaze de firmagrundaj futbalŝuoj kaj iuj estas dezajnitaj speciale por arenaj ludejoj. Sur artefarita herbo iuj ludistoj uzas ordinarajn firmagrundajn futbalŝuojn. Sed, ĉar la uzelteno sur artefarita herbo estas multe malpli longa, Nike kaj aliaj produktantoj evoluigis specialajn futbalŝuojn por tiaj ludejoj, kun malpli grandaj, rondaj butonoj.

Por rugbeo 15, oni preferas ŝraŭbeblajn butonojn, precipe en la pozicioj de prop, hooker, kaj lock, kie plia firmo estas bezonata por disputataj skrumoj. La butonoj devas havi longon de maksimume 21 mm. Rugbeaj ŝuoj ofte pezas pli ol en aliaj futbalaj variantoj. Unu el la plej rimarkeblaj malsamoj inter futbalaj kaj rugbeaj ŝuoj estas la aranĝo de la butonoj - rugbeŝuoj ordinare havas ne malpli ol naŭ butonojn dum futbalŝuoj povas havi ĝis minimumo de ses. Iuj rugbeŝuoj havas altan randon ĉirkaŭ la maleolo, sed tiu tipo malplipopulariĝas, precipe ĉe la elita nivelo. Estas pluraj tipoj de rugbeŝuoj, celitaj por ludantoj en malsamaj pozicioj.

Ŝraŭbeblaj butonoj estas malpermesitaj en iuj ligoj de aŭstralia futbalo ekde la jardeko de 1990 pro la ofteco de gravaj vundoj al ludantoj pro kolizioj kun la metalo. Antaŭ tio, preferoj pri ŝraŭbeblaj butonoj estis plejparte laŭ la vetero. Arbitraciantoj devas kontroli ĉiujn ŝuojn antaŭ la ekludo por scii, ĉu la butonoj estas difektitaj, por eviti vundojn.

Lastatempe oni fabrikas mulditajn plandumojn kun butonoj en pluraj direktoj, teorie por maksimumigi firmecon kaj minimumigi maleolajn vundojn. Ili tamen estas kritikataj kiel kaŭzo de foje gravaj vundoj al ludantoj. La angla klubo Manchester United eĉ malpermesis ke ĝiaj sportistoj uzu tiajn ŝuojn post kiam Wayne Rooney kaj David Beckham, interalie, suferis plurfojajn metatarsajn vundojn.[14]

Merkatoj kaj markoj[redakti | redakti fonton]

Paro da ŝuoj Nike Zoom Air por uzado sur artefarita herbo aŭ sablo.
Futbalisto Zlatan Ibrahimović surhavanta ruĝajn ŝuojn de Adidas

Komence, nur nigraj futbalŝuoj estis haveblaj, sed lastatempe ili vendiĝas en diversaj koloroj, ekzemple bluo, verdo, ruĝo, blanko, flavo, orkoloro, kaj eĉ rozkoloro. Famaj firmaoj, interalie Nike, Adidas, Puma ktp., havas la plej altan vendadon. La ĉeflokaj ŝuoj estas Phantom VNM, Phantom VSN, Tiempos kaj The Nike Mercurial Vapor uzitaj de Cristiano Ronaldo kaj aliaj. La germana firmao Adidas produktas la serion Predator, uzitan de David Beckham, Gary Neville, kaj Steven Gerrard, kaj la longvivan Copa Mundial. La tuta Germana nacia teamo uzis ŝuojn de Adidas dum la Futbala Mondpokalo 2006. Alia germana entrepreno, Puma, havas kiel ĉefstatusajn produktojn Puma King Platinum, Puma Future kaj Puma One. Ŝuoj de Puma estis uzataj de lastatempaj futbalistoj kiel Sergio Agüero, kaj legenduloj kiel Pelé, Johan Cruyff kaj Diego Maradona.[15]

Individuigo[redakti | redakti fonton]

Multaj futbalistoj individuigas siajn ŝuojn por celi certan aspekton kaj fari ilin pli distingeblaj en la kluba vestejo. Nuntempe ili ofte havas kiel personan signon nomon aŭ la komencliterojn de la nomo de la posedanto, la nomojn de ties infanoj, numeron, kluban blazonon, aŭ flagon.[16][17] Multaj vendantoj, interalie Nike, Adidas, kaj Puma, ofertas plurajn elektojn kaj kolorojn por individuigi futbalŝuojn per brodmaŝinoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

McArthur, Ian. (1995) Elegance Borne of Brutality: An eclectic history of the football boot. London: Two Heads Publishing. ISBN 1-897850-76-X.


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Football Boots - The 1800s. Footy-Boots.com (9-a de majo 2007). Alirita 2012-11-23.
  2. 2,0 2,1 Adidas Boots 1960-71 (angle) (2013-09-03). Alirita 2020-11-03.
  3. Football Boots - The 1960s (en-GB) (2007-05-09). Alirita 2020-11-03.
  4. Leather vs. Leather? (2013-08-29). Alirita 2013-10-14.
  5. Launched: First Bespoke football boot. Footy-Boots.com (11-a de aprilo 2006). Alirita 2011-03-16.
  6. LOTTO ZHERO GRAVITY (en-GB) (2006-06-07). Alirita 2020-11-03.
  7. The Lightest Football Boots You Can Buy in 2020 (27 January 2020). Arkivita el la originalo je 2020-02-29. Alirita 2023-04-02.
  8. Lotto Zhero Gravity compared to the adidas Ace16+ PureControl (angle). Alirita 2020-11-03.
  9. . adidas Just Revealed the World's First Laceless Football Boot (angle) (18-a de januaro 2016). Alirita 2020-11-03.
  10. Soccer Cleats: Best Soccer Shoes For 2022 (en-US) (2021-04-20). Alirita 2022-04-08.
  11. What Materials are Used in Football (Soccer) Boots? (angle) (2012-11-21). Alirita 2022-04-08.
  12. Touma, Rafqa. 2023. "Animal activists and commercial industry at odds after Nike halts use of kangaroo leather." The Guardian. [1]
  13. Soccer Shoe Guide (29-a de julio 2019). Alirita 15-a de majo 2020.
  14. "Ferguson wants bladed boots ban", BBC News, 2005-09-24.
  15. Puma Launch their Newest Silo – the Puma EvoPower – In2sports. Arkivita el la originalo je 2015-04-26. Alirita 2016-06-09. Arkivigite je 2015-04-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-26. Alirita 2023-04-02.
  16. Cristiano Ronaldo Debuts Mercurial Superfly CR7 'Quinto Triunfo' (14-a de decembro 2017). Alirita 2020-11-04.
  17. Closer Look | Messi Receives Modified Adidas Nemeziz 2018-19 Boots (13-a de aŭgusto 2018). Alirita 2020-11-04.