Getafe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Getafe
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 28901–28909
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 185 899  (2023) [+]
Loĝdenso 2 361 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 18′ N, 3° 43′ U (mapo)40.3-3.7166666666667Koordinatoj: 40° 18′ N, 3° 43′ U (mapo) [+]
Alto 622 m [+]
Areo 78,74 km² (7 874 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Getafe (Madrido)
Getafe (Madrido)
DEC
Getafe
Getafe
Situo de Getafe
Getafe (Hispanio)
Getafe (Hispanio)
DEC
Getafe
Getafe
Situo de Getafe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Getafe [+]
vdr
Strato de Getafe.

Getafe estas hispana urbo situanta en la suda parto de la Madrida Regiono kaj unu el la municipoj plej industriigitaj de la metropolita areo de Madrido. Ĝia graveco venas de la militista aerbazo, unu el la plej antikvaj de Hispanio, de la Monteto de la Anĝeloj, konsiderata geografia centro de la Iberia duoninsulo, kaj de la Universitato Karlo la 3-a, kies rektorejo troviĝas en la urbo.

La proksimeco de Getafe al Madrido igis grandan industrian disvolviĝon laŭlonge de la 20-a jarcento, pliigante la loĝantaron ĝis 169.130 loĝantoj. La urbo troviĝas je 13 km sude de centro de Madrido en la suda parto de la metropolita areo de Madrido en loko nomata la Hispana Centra Altebenaĵo de la Iberia duoninsulo, kaj en la baseno de la rivero Manzanaro. Ĝi estas dividata en la kvartaloj: El Bercial, Las Margaritas, Sector III (kiu inkluzivas Arroyo Culebro), La Alhóndiga, la zono Centro-San Isidro, Juan de la Cierva, Norda Getafe kaj la submunicipo Perales del Río.

La Stadiono Alfonso Pérez estas la stadiono de la futbalteamo CD Getafe.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]