Nigrakola cigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakola cigno
Nigrakola cigno
Nigrakola cigno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Cygnus
Specio: C. melancoryphus
Cygnus melancoryphus
(Molina, 1782)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrakola cigno (Cygnus melancoryphus) estas la plej granda akvobirdo indiĝena de Sudameriko kaj membro de la genro de cignoj, tute nekonfuzebla inter ili pro sia blanka plumaro kun nigraj kapo kaj kolo. La Nigrakola cigno estis iam lokata en la monotipa genro, Sthenelides.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj averaĝe estas 102 al 124 cm longaj kaj 3.5-6.7 kg pezaj.[1] La enverguro gamas el 135 al 177 cm.[2] La plumaro estas blanka kun nigraj kolo kaj kapo kaj grizeca beko kun pli hela pintomarko. Ĝi havas tre grandan ruĝan karunklon ĉe la bazo de la beko kaj blankan strion tra la okulo kaj ĉefe malantaŭen. La kruroj estas rozkoloraj. Ambaŭ seksoj estas similaj (ne estas seksa duformismo), sed la ino estas iomete pli malgranda kaj la masklo havas pli grandan karunklon. La inoj estas 3.5 al 4.4 kg pezaj, dum la maskloj estas de 4,5 a 6,7 kg pezaj. Pri flugiloj, inaj estas 400 al 415 mm, dum masklaj 435 al 450 mm. Ĝi estas la plej malgranda specimembro en sia genro.

La cignido havas helgrizan plumaron kun nigraj beko kaj piedoj. Unutagaj estas averaĝe 150 g pezaj (fakte de 129 al 184 g).

Estas mudo de plumoj ĉiujare, fine de la reprodukta sezono kaj antaŭ la migrado al nordo. Vivas kaptivece ĉirkaŭ 7 jarojn kaj estas registroj de ĝis 20 vivojaroj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Nigrakola cigno, kiel siaj plej proksimaj parencoj, nome la Nigra kaj la Muta cignoj estas relative silentema. Ankaŭ, malkiel plej anasedoj, ambaŭ gepatroj regule portas la cignidojn sur siaj dorsoj kaj kaze de danĝero subflugile. La flugmaniero estas vigla, kaj tiu specio povas fari longajn veturadojn. Nur pene ek- kaj el-flugas. La sono elsendita dumnaĝe aŭ dumfluge estas kiel fajfo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

For de la reprodukta sezono ili estas sociaj, post ties fino ili grupiĝas en aroj de miloj, kaj nestovivas en malgrandaj kolonioj, dise aŭ izole. La neston konstruas el herbo, en bordoj de lagoj kaj lagunoj. La ino demetas 3 al 7 kremokolorajn ovojn en nesto de vegetaĵara amaso. La ovoj estas averaĝe 101 X 66 mm (game de 93 al 109 mm longaj, kaj 63 al 69,3 mm larĝaj); averaĝe estas 247 g pezaj (game 173 al 274 g). La ino kovas dum 34 al 36 tagoj. La masklo estas proksime, defende la idaron per agresaj atakoj kontraŭ animaloj kiuj alproksimiĝas al ovoj aŭ idoj. Ili reproduktiĝas kaptivece senprobleme. Post eloviĝo, la idoj estas kun plumaro tute blanka, dum la beko kaj la kruroj estas blugrizaj. La naskoplumoj estas anstataŭataj per helbrunetaj plumoj. La kolo malheliĝas nur kiam ili atingas plenkreskan grandon. Post unu jaro ili jam akiras la plumaron blankan kun nigra kolo sed la surbeka karunklo disvolviĝos nur post 3 aŭ 4 jaroj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ties dieto konsistas ĉefe el vegetaĵaro (ĉefe algoj kaj akvoplantoj), sed ankaŭ insektoj kaj fiŝovoj. Ili filtras akvon, enmetante la bekon en tiu en lokoj malmulte profundaj kaj malfermante kaj fermante ĝin malmulte, tiele ke la avo cirkulas ene de la beko. Alifoje metas kaj kapon kaj kolon enakve dum la korpo restas surface.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ili troviĝas en bordoj de fluantakvaj marĉoj, lagunoj kaj lagoj de suda Sudameriko aŭ ĉe marbordoj; ĉiam kie estas algoj kaj planktono. Ests tre akvema birdo kompare kun la aliaj cignoj. Ĝi estas ĉefe surakve, kaj piediras malfacile. Ili okupas mediojn ekde la marnivelo al la 1.200 msm.

La Nigrakola cigno reproduktiĝas el suda Brazilo, en la Suda Zono, Patagonio, Fuegio kaj Malvinoj, dum kelkaj individuo atingas plej forajn lokojn kiaj ĝis la kanalo Beagle en Fuegio kaj la Insularo Juan Fernández en Ĉilio. En la aŭstrala vintro, tiu specio migras norden al Paragvajo kaj suda Brazilo, nome en Suda Rio-Grando, Sankta Katarino kaj Paranao. La humidejoj kreitaj de la Granda Ĉilia Tertremo de 1960 kiaj la Naturrezervejo Carlos Anwandter ĉe la Rivero Cruces iĝis gravaj centroj por la populacioj de Nigrakolaj cignoj.

En 2004 kaj 2005 miloj de Nigrakolaj cignoj en la Naturrezervejo Carlos Anwandter en Ĉilio mortis aŭ formigris sekve de terura poluado fare de Paperfabriko Valdivia situanta ĉe la Rivero Cruces kiu nutras la humidejojn. Aŭguste de 2005 la birdoj de la Naturrezervejo estis malaperintaj: nur kvar birdoj povis esti observataj el populacio iam ĉirkaŭkalkulata je 5,000 birdoj. Nekropsioj de mortintaj cignoj atribuis la mortojn al altaj niveloj de fero kaj aliaj metaloj poluintaj la akvon.[3]

Ĝi estas disvastigata kaj komuna tra sia habitato, la Nigrakola cigno estas taksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listata en la Apendico II de CITES.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. del Hoyo, J. Elliott, A. and Sargatal, J.(1992) Handbook of the Birds of the World. Volume 1:Ostrich to Ducks, Lynx Edicions, Barcelono
  2. Ogilvie & Young, Wildfowl of the World. New Holland Publishers (2004), ISBN 978-1-84330-328-2
  3. . Celco Trashes River Yet Again, Shuts Down Plant.. Patagonia Times (June 19, 2007). Arkivita el la originalo je 2007-10-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-21. Alirita 2012-06-11.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Cygnus melanocoryphus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 9a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga
  • David, N. & Gosselin, M. (2002): Gender agreement of avian species names. Bulletin of the British Ornithologists' Club 122: 14-49.
  • Tom Bartlett: Ducks and Geese. A Guide to Management. Crowood, Marlborough 1986, ISBN 0-946284-23-7.
  • Hartmut Kolbe: Die Entenvögel der Welt. 5. Auflage. Ulmer, Stuttgart 1999, ISBN 3-8001-7442-1.
  • Hadoram Shirihai: A Complete Guide to Antarctic Wildlife - The Birds and Marine Mammals of the Antarctic Continent and Southern Ocean, Alula Press, Degerby 2002, ISBN 951-98947-0-5
  • Robin kaj Anne Woods: Atlas of Breeding Birds of the Falkland Islands, Anthony Nelson, Shorpshire 1997, ISBN 0-904614-60-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]