Prudens van Duyse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prudens van Duyse
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1804 (1804-09-17)
en Dendermonde
Morto 13-an de novembro 1859 (1859-11-13) (55-jaraĝa)
en Gento
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Genta Universitato
Okupo
Okupo poeto • arkivistoverkisto
vdr

Prudens van DuyseDendermonde, la 17-an de septembro 1804 - mortis en Gent, la 13-an de novembro 1859) estis ŝtatisto, verkisto, tradukisto, fervora defendanto de flandraj lingvaj rajtoj kaj arkivisto[1].

Li publikigis siajn plej ŝatatajn poemojn en la antologioj 'Het Klaverblad' (Trifolifolio) kaj 'Nazomer' (Malfrua Somero). Van Duyse ĉefe verkis patriotismajn poemojn, kun skizoj el la flandra popola vivo. Van Duyse tradukis el la latina, la malnovnordlanda kaj la malnovaltgermana. Lia Traktato pri nederlanda poezio estis premiita en 1851. En 1860 li estis postmorte premiita ricevinte la kvinjaran ŝtatan premio por flandra literaturo .

Flandra Movado kaj lingvaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

Reproduktado de portreto de Prudentius Joannes Maria van Duyse (Prudens van Duyse)

Ĉar kunfondinto de la societo 'De tael is gansch het Volk' ('La lingvo estas la tuta popolo') en 1836, li donis al la Flandra Movado, movado por lingvaj rajtoj por la flandroj en Belgio, gravan impulson. La lingva lukto estis dekomence lukto por pli alta kultura statuso de la nederlanda en Belgio. En 2019 la flandroj akiris siajn lingvajn rajtojn.

La nuna Flandra Movado ŝajnas pli kaj pli disvolviĝi en dekstreman konservativan direkton interalie malinklinante la aprezon de lingvoj de malplimultoj kiel tiuj de migrantoj (de la turka al la berbera ĝis la ĉina), malgraŭ ke la loĝantaro en iuj urboj kiel Antverpeno konsistas por la duono el personoj kun migrada pasinteco. La kultura kaj lingva diversego en tiuj urboj postulas ke la surloka standarda lingvo, sed ankaŭ lingvofrankaoj kiel la angla aŭ Esperanto (kiel interkultura supranacia lingvo) ne sufiĉas[1]. La Nederlanda Lingvo-Unio kiu nuntempe defendas la nederlandan lingvon kaj kulturon internacie deklaras ĝuste ke '"Plurlingveco estas riĉigo kaj por homoj kaj por la socio entute kaj ne prezentas minacon por la nederlanda lingvo mem".

En 1849 van Duyse kunfondis la "Kongreson de la nederlanda lingvo kaj literaturo".

Omaĝo[redakti | redakti fonton]

  • En 1893 oni starigis statuon por Van Duyse en Dendermonde proksime al sia naskiĝdomo.Temas pri statuo de Godfried Devreese sur piedestalo de Victor Horta .
  • En Dendermonde ankaŭ ekzistas strato kiu portas lian nomon (Prudens Van Duysestraat) kaj en Gent ekzistas placo kiu nomiĝas Prudens Van Duyseplein.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li estas aŭtoro de ampleksa verkaro (poezio, historio, eseoj)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frans DE POTTER, Kompleta kronologia listo de la verkoj de Prudens Van Duyse (poezio, prozo, muzikaj komponaĵoj), Gent, 1861.
  • Jan MICHEELS, Prudens van Duyse, sia vivo kaj siaj verkoj, Gent, 1893.
  • Hendrik CLAEYS, Komemoro de la centjariĝo de la naskiĝtago de Prudens van Duyse, en: Raportoj kaj anoncoj de la Koninklijke Vlaamse Academie voor Taal- en Letterkunde (Reĝa Flandra Akademio de Lingvo kaj Literaturo), 1904, p.   31-35.
  • Siegfried BRACKE, Prudens Jan Marie van Duyse, en: Nacia biografia vortaro, T. VIII, Bruselo, 1979, kol. 244-260.
  • Johan DECAVELE, Prudens Van Duyse, 1804-1859, Dendermonde, 1986.
  • Ada DEPREZ, Prudens van Duyse 1804-1859, Dendermonde, 1988.
  • Jan PAUWELS, Poeto en ekzilo? Prudens van Duyse kaj la belga revolucio, en: Spiegel der Letteren, 44,2002, p. 148-168.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (nederlanda) Basil Claeys, Make Vlaenderen great again? Leer Frans! Arkivigite je 2021-03-03 per la retarkivo Wayback Machine (Faru Flandrion 'great again'? Lernu la francan), De Buren, la 6-an de januaro 2020, alirite la 16-an de januaro 2020.