Staicele
Staicele | |||
Urbo | |||
Urbodomo
| |||
|
|||
Lando | Latvio | ||
---|---|---|---|
Distrikto | Limbaži | ||
Historia regiono | Vidzeme | ||
Rivero | Salaca | ||
Supermara alteco | 45 m s. m. | ||
Koordinatoj | 57° 50′ 14″ N 24° 44′ 39″ O / 57.83722 °N, 24.74417 °O (mapo) | ||
Areo | 4,0 km² (400 ha) | ||
Loĝantaro | 808 (29.01.2021) | ||
Denseco | 202 loĝ./km² | ||
Urborajtoj | 1992 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-4043 | ||
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Staicele | |||
Retpaĝo: www | |||
Staicele estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la nordo de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Limbaži kaj situas en norda parto de la distrikto, sur la bordoj de rivero Salaca. Staicele situas en naturparko de Salaca rivervalo. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 44 km de Limbaži kaj 130 km de Rigo.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence de la 19-a jarcento, sur la loko de Staicele ekzistis nur drinkejo, ĉevalstalo kaj pramistdomo sur la bordo de la Salaca. Ĉirkaŭ 1846, la drinkejo kaj la pramistodomo kreis duon-grandbieno. En 1887, la posedantoj de Rozēni kaj Unguri grandbienoj havis ponton konstruita super la Salaca.
La setlejo komencis formiĝi intense post 1897, kiam la Staicele paperfabriko estis konstruita. Konstruo estis kompletigita en 1898.[2] En 1913, branĉo de la etŝpura fervoja linio Ainaži-Smiltene estis konstruita de Pāle stacio por la bezonoj de la fabriko. Paperaj ĉaroj estas transportitaj laŭ la trako fare de ĉevaloj.[3] En 1925, Staicele ricevis la statuson de dense loĝata areo (vilaĝo), en 1950 - la statuso de laborista vilaĝo (de 1961 - urbovilaĝo). En 1992, al Staicele estis koncedita urborajtoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en la Meza Latvia malaltebenaĵo.[4]
Averaĝa temperaturo estas -5,5°C en januaro kaj +16,5°C - +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 800 mm jare.[4]
Transporto
[redakti | redakti fonton]La ĉefa aŭtovojo de urbo estas P15 (Ainaži-Matīši-(Valmiera)), lokaj vojoj estas V118 (Staicele-Rozēni), V119 (Staicele-Lejasmūņas-Rozēni) kaj V163 (Mazsalaca-Staicele).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 766 personoj sur areo de 4,04 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 190 loĝantoj/km².
Ŝanĝo de loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Homoj[2][5] |
---|---|
1969 | 2600 |
2000 | 1174 |
2021 | 831 |
Etna strukturo
[redakti | redakti fonton]Jaro | Homoj kune |
Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[5] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 1174 | 1016 (87%) | 111 (9%) | 18 (2%) | 9 (1%) | 8 (1%) | 4 (0%) | 8 (1%) |
2021 | 831 | 747 (90%) | 47 (6%) | 6 (1%) | 3 (0%) | 6 (1%) | 1 (0%) | 21 (3%) |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Ekspozicia halo "Artista Ŝedo"
- Limŝtona skulptaĵo dediĉita al la historio de la ĉirkaŭa latvoj, livonoj kaj estonoj.
- Staicele fonda monumento
- Promenanta pado al la Karogu kavernoj
- Ferfontoj - forte mineraligitaj fontoj
- Lutera preĝejo
- Livona muzeo.[6]
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Rivero Salaca en Staicele.
-
Limŝtono.
-
Staicele fonda monumento.
-
Strato.
-
Lutera preĝejo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Toponavi.com. Distancoj
- ↑ 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 405.
- ↑ Aloja.lv. Staiceles pilsēta un pagasts
- ↑ 4,0 4,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ 5,0 5,1 stat.gov.lv
- ↑ Aloja.lv Apskates objekti (latve)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Staicele en Vikimedia Komunejo