Stefan Amsterdamski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Amsterdamski
Persona informo
Stefan Amsterdamski
Naskiĝo 15-an de januaro 1929 (1929-01-15)
en Varsovio
Morto 19-an de julio 2005 (2005-07-19) (76-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Partio Pola Partio Laborista • Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Profesio
Alia nomo Stanisław Żerski vd
Okupo filozofo vd
Laborkampo Sociologio de sciaro vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stefan Amsterdamski (naskiĝis la 15-an de januaro 1929 en Varsovio, mortis la 19-an de julio 2005 samloke) – pola filozofo juddevena, laŭ edukteco kemiisto, specialiĝis pri metodologio de filozofio kaj historio de scienco, kaj ankaŭ pri sociologio de scio. Tradukisto de filozofiaj verkoj.

La tombo de Stefan Amsterdamski

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1959 ricevis gradon de doktoro en Varsovia Universitato, kaj en 1963 doktoro habilita. Dum sia profesia laboro, scienca kaj didaktika estis en la jaroj 1954–1968 laŭvice asistanto, adjunkto kaj docento en Filozofi-Historia Fakultato de Lodza Universitato, poste dum du jaroj estis dekano de la fakultato. En 1968 forigita de la altlernejo pro komunista kontraŭjudisma kampanjo, kiel sekvo de la eventoj de Marto 68. Poste laboris – de 1970 – kiel docento en Instituto pri Historio de Scienco ĉe Pola Scienca Akademio (PAN).

En 1989 ricevis la titolon profesoro. Tiupostene laboris de 1991 en Instituto de Filozofio kaj Sociologio de PAN.

Koncepto de idealoj de scio – skizo de filozofia starpunkto[redakti | redakti fonton]

Filozofion de scienco de Amsterdamski oni povas klasifiki al historia fluo de la filozofio de scienco. En lia filozofia kreado du filozofoj ludis aparte gravan rolon: Karl Popper kaj Thomas Kuhn.

Stefan Amsterdamski serĉante karakterizajn momentojn de la procedo de sciencistoj enkondukis la koncepton pri ideoj de la scienco, kiel kontraŭproponon al la alpaŝo de Kuhn.

Publikaĵoj (el pli ol cento de eldonitaj)[redakti | redakti fonton]

  • Filozoficzne interpretacje pojęcia prawdopodobieństwa (Filozofiaj interpretadoj de la nocio de probablo) (1965)
  • Między doświadczeniem a metafizyką (Inter sperto kaj metafiziko) (1974)
  • Między historią a metodą (Inter historio kaj metodo) (1983)
  • Nauka a porządek świata (Scienco kaj ordo de la mondo) (1983)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]