Stefan Hambura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Hambura
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1960 (1960-11-30)
en Gliwice
Morto 2-an de majo 2020 (2020-05-02) (59-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Bonna universitato vd
Profesio
Okupo advokato vd
Laborkampo advokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stefan Józef HAMBURA (naskiĝis en 1961 en Gliwice, mortis la 2-an de majo 2020 en Varsovio) – pola advokato kun pola kaj germana civitaneco, batalanta pri reakiro de statuso de la pola nacia malplimulto kaj bieno de polaj organizaĵoj de antaŭ 1939.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Devenis de silezia familio deklaranta germanan naciecon. En 1979 translokiĝis al Germana Federacia Respubliko.

Edukiteco

Diplomito de Jura Fakultato en Bonna Universitato. Dum studoj praktikis ankaŭ ekster limoj de Germanio, en Nederlando, Pollando kaj Usono. Kiel advokato eklaboris en gvidata de si advokata kancelario en Berlino. Specialiĝis pri civila juro. Lekciis en Skolo de Germana Juro ĉe la Universitato de Varsovio.

Gvidataj aferoj

Li okupiĝis nome de loĝantaj en Germanio polaj gepatroj (el polaj-germanaj geedzecoj) pri batalo kontraŭ oficejoj pri junularo (Jugendamt), kiuj reprenis al ili infanojn favore al germanaj kunuloj.

En 2007 reprezentis Asocion de Estintaj Politikaj Malliberuloj de Hitleraj Malliberejoj kaj Koncentrejoj, postulantaj de la germana ministerio pri financoj prizorgan aldonaĵon kaj rekompencon. La dokumentoj transdonis i.a. al Supera Kortumo, kiu estas ĝusta juĝejo pri tio. La postuloj kontraŭ Germanio ne sukcesis.

En 2007 estis rajtigita helpanto de Anna Walentynowicz en gajnita afero kontraŭ produktoroj de la filmo Striko, reĝisorita de Volker Schlöndorff, al kiuj la juĝejo malpermesis identigon de la heroino Agnieszka kun la aktivulino de Solidareco, ĉar la historio prezentita en la filmo signife kaj malfavore al ŝia bildo diferencas de ŝia biografio.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Traktaty Unii Europejskiej po zmianach z Lizbony. Deklaracje, załączniki, protokoły wraz z wprowadzeniem, Studio Sto, Bielsko-Biała 2010 (kune kun Mariusz Muszyński)
  • Traktaty o Unii Europejskiej, o funkcjonowaniu Unii Europejskiej, EURATOM, Karta Praw Podstawowych, po zmianach wprowadzonych Traktatem z Lizbony, Studio Sto, Bielsko-Biała, 2007 (kune kun Mariusz Muszyński)
  • Wymiar sprawiedliwości RFN: sądownictwo: wprowadzenie w problematykę ze szczególnym uwzględnieniem sądownictwa powszechnego, Studio Sto, Bielsko-Biała, 2002 (kune kun Anita Muszyńska kaj Mariusz Muszyński)
  • Wymiar sprawiedliwości RFN: adwokatura, Studio Sto, Bielsko-Biała, 2002 (kune kun Grażyna Stańczuk-Hambura kaj Mariusz Muszyński)
  • Traktat ustanawiający Wspólnotę Europejską z komentarzem, Studio Sto, Bielsko-Biała, 2002 (kune kun Mariusz Muszyński)
  • Traktat o Unii Europejskiej z komentarzem', Studio Sto, Bielsko-Biała, 2001 (kune kun Mariusz Muszyński)
  • Karta praw podstawowych z komentarzem, Studio Sto, Bielsko-Biała, 2001 (kune kun Mariusz Muszyński)
  • Niemieckie ustawy o spółce z o.o. oraz o spółce akcyjnej, C.H. Beck, Varsovio 1996, 1999 (traduko komuna kun Anna Łukasik)

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Edzo de Grażyna, kun kiu havis du infanojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]