Strenči

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strenči
Urbo
Hospitala kamentubo kun akvocisterno
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Valmiera
Historia regiono Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Rivero Gauja, Strenčupīte
Supermara alteco 45 m s. m.
Koordinatoj 57° 37′ 39″ N 25° 41′ 06″ O / 57.62750 °N, 25.68500 °O / 57.62750; 25.68500 (mapo)
Areo 5,7 km² (570 ha)
Loĝantaro 988 (29.01.2021)
Denseco 173,33 loĝ./km²
Urborajtoj 1928
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-4730
Vikimedia Komunejo: Strenči

Strenči estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la nordo de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Valmiera kaj situas en orienta parto de la distrikto, sur la dekstra bordo de rivero Gauja. Loka arbara industrio, transporto kaj medicina servocentro. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 20 km de Valmiera, 30 km de Valka kaj 132 km de Rigo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua fonto, kiu rakontas pri la setlejo sur la loko de la nuna urbo Strenči, estas la vojmapoj de la sveda poŝtejo fine de la 17-a jarcento. En la dua duono de la 18-a jarcento, arbohakistoj kaj flosistoj komencis ekloĝi ĉi tie. Antaŭe Strenči estis nomita la "ĉefurbo de Gauja flosistoj".

Strenči komencis formiĝi kiel grava setlejo post la malfermo de la Stakle stacio (germane Stakeln) sur la fervoja linio Rigo-Pskovo en 1889.[2] En 1895, Strenči akiris la rajtojn de urbeto. En la arbaro inter la stacidomo kaj la ŝoseo Rigo-Tartu en 1899, laŭ iniciato de la Vidzeme Kavalira organizacio, estis decidite konstrui psikiatrian hospitalon kun parkon, kies estis konstruada en 1903-1907.

Post la establado de la Respubliko de Latvio, Strenči evoluis en komercan kaj produktadcentron, tial en 1928 ili ricevis urborajtojn. En 1935, la urbo havis 313 loĝdomojn (11 masonaĵoj, 180 lignaj, 122 mikstipaj), 59 butikojn kaj 76 produktentreprenojn - muelejo, lignaĵejo, kolbasolaborejo, ktp.

La Dua Mondmilito markis tragikan turniĝon en la vivo de urbeto: en 1941-1949 sovetiaj represistoj deportis 44 loĝantojn de la urbo, kaj la nazioj mortigis judoj kaj multajn pacientojn en psikiatria hospitalo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en la Norda Vidzeme malaltebenaĵo sur la bordo de la rivero Gauja.[3]

Averaĝa temperaturo estas -5,5°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 650 mm jare.[3]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La fervoja linio Rigo-Valga pasas proksime de la urbo. Estas ĉiutage 2 trajnoj al Rigo-Valga kaj 2 al Valga-Rigo.

La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas E264/A3 (Rigo)-Inčukalns-Valga-(Narva), P25 (Smiltene-Strenči) kaj P26 (Strenči-Seda), lokaj vojoj estas V239 (Strenči-stacio Seda), V233 (Strenči-Trikāta-Miega) kaj V238 (Strenči-Ēvele-Ķemere).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 959 personoj sur areo de 5,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 168 loĝantoj/km².

Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj[2][4]
1935 1763
1969 2300
1979 2666
2000 1751
2021 963

Etna strukturo[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj kune Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[4]
2000 1751 1437 (82%) 212 (12%) 30 (2%) 15 (1%) 11 (1%) 25 (1%) 21 (1%)
2021 963 853 (89%) 81 (8%) 6 (1%) 3 (0%) 6 (1%) 8 (1%) 5 (1%)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Psikoneŭrologia hospitalo (1907) kun parko kaj muzeo
  • Apoteko (1901)
  • Strenču sojloj en Gauja (5 km longaj)
  • Ĉiujara flosa festivalo

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toponavi.com. Distancoj
  2. 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 435.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 4,0 4,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Strenči en Vikimedia Komunejo