Sub la signo de socia muzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sub la Signo de Socia Muzo [1][2]. Antologio de originala soci-konscia poezio kaj ses eseoj. Redaktis William Auld kaj Stefan Maul. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1987. 120 paĝoj. ISBN/ISSN 9071205169.

La revuo Monato kaj Flandra Esperanto-Ligo kontribuis al la Jubilea Jaro per Sub la signo de socia muzo, antologio de socia poezio. Laŭ William Auld, la kompilinto de la albumo, socia poezio estas poezio, kies temo estas la homo, ne kiel individuo, sed kiel partoprenanto en la vivo de la homa socio. Ĝi distingiĝas de la poezio de amo, de la naturo, de la abstrakta filozofio, k.a. Evidentaj temoj de la socia poezio estas: politiko, religio (en socia signifo), milito kaj paco, ĝenerala senlaboreco, sklaveco, rasismo, k.m.a. Sub la signo de socia muzo estas bonvena suplemento al Esperanta Antologio, en kiu Auld multajn poemojn kaj diversajn poetojn ne prezentis pro respekto al la tradicia neŭtraleco de la larĝa Esperanto-movado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 271
  2. den Haan, Adriaan : Sub la Signo de Socia Muzo: Literatura Foiro, 121 okt 1989.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]