Sudafrika rando
Sudafrika rando | |
---|---|
valuto | |
Ŝtato: | Sud-Afriko |
Subdivido: | 100 cendoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | ZAR |
Mallongigo: | R |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 6,9584 ZAR 1 eŭro = 9,7299 ZAR (la 2-an de novembro 2010) |
La sudafrika rando estas la nacia valuto de Sud-Afriko. Unu rando estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas ZAR.
La nomo "rando" devenas de Witwatersrand, montaro sur kiu Johanesburgo estas konstruita kaj kie la plejmulto el la oraj rezervoj estis trovitaj. La monunuo estis unue enkondukita en 1961, samtempe al la starigo de la Sud-Afriko.
Ĝi estas la monunuo de la Komun-Mona Areo inter Sud-Afriko , Namibio (kie paralele oficialas la namibia dolaro), Svazilando (kie paralele oficialas la svazilanda lilangenio) kaj Lesoto (kie paralele oficialas la lesota lotio).
Eksteraj ligiloj
|