Surya Shekhar Ganguly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surya Shekhar Ganguly
Ganguly la Turniro Tata Steel dum 2018
Ganguly la Turniro Tata Steel dum 2018
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1983 (1983-02-24) (41-jaraĝa)
en Kolkato
Ŝtataneco Barato
Alma mater Universitato de Kolkato • Scottish Church College • Scottish Church Collegiate School
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Surya Shekhar Ganguly (bengale সূর্য শেখর গাঙ্গুলী, naskiĝis la  24-an de februaro 1983(nun 1983-02-24) 24 en Kolkato) estas barata ŝaka grandmajstro, 2009 azia ĉampiono kaj sesfoja barata ĉampiono.

Ganguly fariĝis Internacia Majstro je 16 jaroj kaj grandmajstro je 19. Li laboris en la teamo, kiu helpis Viswanathan Anand venki en la matĉoj de la Monda Ŝaka Ĉampionumo kontraŭ Vladimir Kramnik, Veselin Topalov kaj Boris Gelfand en 2008, 2010 kaj 2012.

Li estis premiita per la Arjuna Premio en 2005 por lia elstaraj atingoj en sporto. Li ankaŭ ricevis la "Shera Bangali" premion en 2009 kiel la plej bona Atleto de Bengalio kaj la "Khel Samman" premion en 2013 de la Registaro de Okcidenta Bengalio. Al li estis transdonita la premion ″Bangabhusan″, la dua plej alta civila premio de Okcidenta Bengalio en 2015.

Frua kariero[redakti | redakti fonton]

La patro de Ganguly Anil Basumallick instruis al li ŝakon kiam li estis 5 jara. Baldaŭ li fariĝis tre populara en ŝakcirkloj de Kolkato, kiam li estis la plej juna ludanto en la plej multaj turniroj okazantaj dum tiuj tagoj kaj sukcesis gajni ŝakturnirojn. En 1991 en la aĝo de 8 li venkis kaj en la Barata Nacia Sub-10 kaj Sub-12 Ĉampionumoj. Li venkis en tiuj Ĉampionumoj denove en 1992 kaj 1995.

Ganguly havis bonajn rezultojn en la Mondaj Junaj Ŝakaj Ĉampionumoj en liaj aĝkategorioj. En la Monda Sub-10 Ĉampionumo, Varsovio 1991 li gajnis bronzan medalon en lia unua eksterlanda turniro, en la aĝo de 8. Monda Sub-10 Ĉampionumo, Duisburg 1992, li gvidis antaŭ estontaj steloj kiel ekzemple Grischuk, Bacrot kaj Vallejo Pons nur perdis en la lastaj du por fini en la 6a pozicio. Monda Sub-10 Ĉampionumo, Bratislavo 1993: Komuna bronza medalo kun Dmitry Jakovenko antaŭ Alexander Grischuk. Monda Sub-12 Ĉampionumo, Szeged 1994: Komuna bronza medalo kun Ruslan Ponomarjov, Vallejo Pons malantaŭ Levon Aronian kaj Bacrot kaj antaŭ Grishchuk. Monda Sub-12 Ĉampionumo, St. Lorenzo 1995: en kiu li gajnis arĝentan medalon malantaŭ Bacrot.

En 1995 en la aĝo de 11 li batis grandmajstron, la plej junan ludanton iam kiu faris tion ĝis tiu tempo.

Rimarkindaj atingoj[redakti | redakti fonton]

Ganguly ludis en multaj individuaj, teamaj turniroj, naciaj kaj internaciaj. Li atingis sian IM (Internacia Majstro) titolon en Goodricke Internacia Turniro, Kolkato 2000 kaj la GM (grandmajstro) titolon ĉe la 35-a Ŝakolimpiko, Bled, Slovenio 2002.

Naciaj turniroj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj el liaj rezultoj en naciaj ŝakturniroj: Aldone al la Naciaj Sub-10 kaj Sub-12 Ĉampionumoj menciitaj supre, la atingoj de Ganguly en aliaj naciaj okazaĵoj estas:

  • Oro en la Nacia Teama Ĉampionumo Kolkata, 2018
  • Oro en la Nacia Teama Ĉampionumo Bhubaneswar, 2017
  • Oro en la Nacia Teama Ĉampionumo, Goa, 2015
  • Oro en la Nacia Teama Ĉampionumo, Kanpur, 2014
  • Nacia "A": li gajnis la Baratan Ŝakan Ĉampionumon por rekordo de 6 sinsekvaj okazoj de 2003 ĝis 2008.
  • Oro en Nacia 'A' 2003:
  • Oro en la 45a Nacia 'A' 2008:
  • Oro en la 46a Nacia 'A' 2008:
  • Nacia Teamo: lia teamo gajnis la ĉampionumojn en 2001, 2002 kaj 2007
  • Oro en Nacia Teamo 2007:
  • Oro en Nacia Teamo 2014:
  • Oro en Nacia Teamo 2015:
  • Oro en Nacia Teamo 2018:
  • Oro en Nacia Teamo 2019:
  • Nacia Rapida Championo 2005
  • Nacia Juniora Championo 1999/2000
  • Nacia Cities 1999, lia teamo gajnis.
  • Nacia "B" 1999: Ganguly gajnis kun la aĝo de 16.

Aziaj turniroj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj el liaj rezultoj en aziaj ŝakturniroj:

  • 4a Azia Ĉampionumo, Phillippines, 2018
  • Bronza en Azia Teama Ĉampionumo (klasika), 2018
  • Bronza en Azia Teama Ĉampionumo (rapida) Irano, 2018
  • Azia Indoor Games Bronza medalo. Turkmenio, 2017
  • Arĝenta en Azia Kontinenta Ĉampionumo, 2015
  • Ora medalo en la Azia Kontinenta Ĉampionumo 2009
  • Bronza en Azia Kontinenta Ĉampionumo 2001
  • Azia Teama Ŝaka Ĉampionumo: lia teamo gajnis la arĝentan medalon en 2003, 2007 kaj 2008, oran en 2005 (plus individua ora) kaj 2009
  • Aziaj Ludoj 2010: Bronza medalo la barata teamo gajnis, poentaro de (+4=4-0)
  • Azia Indoor Ludoj 2007: du arĝentaj medaloj kaj ora medalo
  • Azia Zona turniro: arĝenta en 2001, Ora en 2003 kaj 2007

Olimpikoj kaj Mondaj teamaj turniroj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj el liaj rezultoj en Ŝakolimpikoj kaj Mondaj Teamaj Ŝakaj Ĉampionumoj. Ĉe Olimpikoj: Li reprezentis Baraton ĉe ses Ŝakolimpikoj inter 2000 kaj 2010 (Istanbulo 2000, Bled 2002, Calvià 2004, Turino 2006, Dresdeno 2008, Ĥanti-Mansijsko 2010). Li gajnis sian GM titolon ĉe la 35-a Olimpiko en Slovenio 2002 kaj lia teamo Barayo ricevis la 6an pozicion ĉe la 36-a Olimpiko en Hispanio 2004. Ĉe la Monda Teama Ŝaka Ĉampionumo 2010: lia teamo Barato gajnis bronzon kaj li gajnis la individuan oron.

Aliaj internaciaj turniroj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj el liaj rezultoj en internaciaj ŝakturniroj:

  • Ĉampiono en la Hunan International Open, Ĉinio 2019
  • Bronzo en Binhai International Open, Ĉinio 2018
  • 2017 O2C Doeberl Cup Premier: gajnis per poentaro de 8/9 antaŭ Krasenkow, Zhao Zong-Yuan.
  • 11a Edmonton International-Main 2016, unua kun Shankland, antaŭ Alexei Shirov, Sethuraman ka.
  • 16a Bangkok Ŝaka Kluba Open 2016: Gajnite antaŭ Vallejo Pons, Nigel Short, Van Wely ka.
  • 2016 O2C Doeberl Pokalo 2015: Dua antaŭ Melkumyan Hrant post nedecidrodo.
  • Membro de la venka teamo de la hispana ligo 2015, Solvay, kune kun samteamanoj Pentala Harikrishna, Baskaran Adhiban, Aleksander Delchev, Sergio Cacho Reigadas, Jesus Maria De La Villa Garcia kaj Elizbar Ubilava.
  • 2015 Edmonton Internacia: dua kun Vassily Ivanchuk kaj Wang Hao malantaŭ la gajninto Harikrishna.
  • 2015 Tajlanda Malferma Ŝaka Ĉampionumo: unua kun Nigel Short kaj Gragun Kamil antaŭ Wang Hao, Vallejo Pons ka.
  • O2C Doeberl Pokalo 2015: dua kun Johansen malantaŭ Zhou Weiki sed antaŭ Van Wely ka.
  • LIC 2nd International Grand Masters Chess Tournament 2015: Venkis en tiu turniro en Kolkato, antaŭ Nigel Short kaj 25 alia GM.
  • Fujairah INT Masters Turniro 2012: Gajnis tiun fortan malferman turniron en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj antaŭ 30 GM, inkluzive de pluraj 2700+ ludantoj kiel ekzemple Jobava, Le Quang, Bacrot kaj Moiseenko.
  • Indonezia Malferma Ŝaka Ĉampionumo 2011: Komuna gajninto kun Li Chao, antaŭ Wang Yue, Dreev, Tkachiev kaj aliaj.
  • Parsvanath Internacia Turniro: Post gajnado de arĝentan medalon en 2008, li gajnis oron en la turniro en 2009.
  • Komunumo de Nacioj Malferma Turniro: Post gajnado de Oro (junulo) en 2000 kaj 2003/2004, li gajnis arĝentan medalon en la Malferma Turniro dum 2007 kaj 2008.
  • Sidneja Internacia Turniro 2008: ĉampiono
  • Kanbera Internacio Turniro 2008: Dua
  • ONGC-Internacia Turniro 2006: ĉampiono
  • Bangladeŝa Internacia Turniro 2005: ĉampiono
  • Kolkato Malferma Turniro 2004: Komuna ĉampiono
  • Amsterdama Internacia Turniro 2004: Dua
  • Delhia Internacia Turniro 2004: Komuna ĉampiono
  • Gibtel-Internacia Turniro 2004: Dua
  • Monda Juniora Ŝaka Ĉampionumo 2002: Bronzo
  • Goodricke-Internacia Turniro 2000: li gajnis la IM-titolo

Teamo Anand[redakti | redakti fonton]

Ganguly estis membro de la teamo, kiu helpis Anand venki en liaj mondĉampionaj titolaj matĉoj kontraŭ Kramnik, Topalov kaj Gelfand en 2008, 2010 kaj 2012 respektive. Aliaj membroj de la teamo estis Peter Heine Nielsen, Radosław Wojtaszek kaj la antaŭa FIDE Monda Ĉampiono Rustam Kasimdzhanov.

Ekzempla ludo[redakti | redakti fonton]

Ganguly-Shirov
a b c d e f g h
8 a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8 8
7 a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7 7
6 a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6 6
5 a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5 5
4 a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4 4
3 a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3 3
2 a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2 2
1 a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1 1
a b c d e f g h
Pozicio post 28...Kc8

Dum Ganguly estas bona pozicia ludanto, li ankaŭ ĝuegas komplikajn poziciojn. La sekva ludo estis ludita dum la 11a Edmonton Internacia Turniro 2016, Ganguly (blanka) ludas kontraŭ Alexei Shirov (nigraj).[1]

1.e4 c5 2.Ĉf3 Ĉc6 3.d4 cxd4 4.Ĉxd4 Ĉf6 5.Ĉc3 e5 6.Ĉdb5 d6 7.Kg5 a6 8.Ĉa3 b5 9.Ĉd5 Ke7 10.Kxf6 Kxf6 11.c3 Kg5 12.Ĉc2 Tb8 13.a4 bxa4 14.Ĉcb4 Ĉxb4 15.cxb4 0-0 16.Txa4 a5 17.h4 Kh6 18.b5 Kd7 19.Ĉc3 d5 20.exd5 e4 21.Ke2 f5 22.d6 Rh8 23.g3 f4 24.Txe4 Kf5 25.Te5 Df6 26.Dd5 fxg3 27.fxg3 Dg6 28.g4 Kc8 (diagramo) 29.Ĉe4!! Kb7 30.h5 Dxe4 31.Dxe4 Kxe4 32.Txe4 Tfd8 33.Td4 Kc1 34.d7 Kxb2 35.Td5 Tb7 36.0-0 g6 37.h6 Ka3 38.Tf7 a4 39.Te5 Tbb8 40.Kc4 Kf8 41.Rg2 a3 42.Ka2 Kd6 43.Te6 Kf8 44.b6 1-0

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ganguly vs. Shirov (angle). Alirita 2020-10-13.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]