La Svislanda Ruĝa Kruco - germaneSchweizerisches Rotes Kreuz, franceCroix-Rouge suisse, italeCroce Rossa Svizzera - estas societo de humanitara helpo en Svislando, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Berno, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Thomas Heiniger.