Taŭro (konstelacio)
Taŭro | |
---|---|
konstelacio • zodiaka konstelacio | |
Latina nomo | Taurus (genitiva Tauri) |
Mallongigo | Tau |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Koĉero • Perseo • Ŝafo • Baleno • Eridano • Oriono • Ĝemeloj | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 3h 17m 0s ... 5h 53m 0s |
Deklinacio | -1° 45' 0" ... 30° 40' 0" |
Areo | 797 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 17 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 4 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 0,9 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -90° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -60° ... 89° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Januaro |
Historio | |
Unua priskribo fare de | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
Taŭro, (latine Taurus, virbovo) aŭ simple Bovo, estas konstelacio de la tera ĉielo de la zodiako.
Steloj kaj ĉielaj objektoj
[redakti | redakti fonton]Steloj
[redakti | redakti fonton]Aldebarano estas la alfa stelo de la konstelacio, en la okulo de la Taŭro.
Malfermaj Stelamasoj
[redakti | redakti fonton]Malferma stelamaso[1] estas grupo de steloj, kiuj estas en siaj unuaj vivofazoj. Post iom da tempo, tia grupo disiĝos.
- La Plejadoj estas, laŭ la helena mitologio, la sep fratinoj kaj ties gepatroj Atlaso kaj Plejona. Ili estas videblaj nudokule.
- La Hiadoj desegnas la literon V en la kapo de la Taŭro
Kraba Nebulozo
[redakti | redakti fonton]Nebulozo[1] estas nubo el gaso kaj/aŭ mikroskopaj polvaj eroj.
La Kraba nebulozo M1 estas supernovarestaĵo, la rezulto de preskaŭ mil jaroj de ekspansio de la supernovao de la jaro 1054. La plej masohavaj steloj ne finas siajn vivojn kiel blanka nanoj sed kiel supernovaoj. Post supernovaeksplodo restas nebulozo, nomata supernovarestaĵo.
Tiu nebulozo estas videbla per teleskopo.
Mitologio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la helena mitologio Agenoro havis tre belan filinon, kiu nomiĝis Eŭropo. Dum ŝi ludis ĉe la marbordo kun amikinoj, granda taŭro venis al ŝi. Ĝia felo estis blanka, ĝiaj lunarkaj kornoj estis oraj. Sed precipe, ĝi havis tre mildan rigardon. Ŝi donis al ĝi florkolieron kaj grimpis sur ĝian dorson. Tuj li naĝis kun ŝi ĝis la insulo Kreto. Tiu taŭro estis fakte Zeŭso. Alveninte, li reprenis sian formon kaj amoris kun ŝi.
Nuntempe la Taŭro ŝajnas ankoraŭ naĝi en la nokta ĉielo kiel konstelacio, inter la Ŝafo kaj la Ĝemeloj.
Astrologio
[redakti | redakti fonton]Laŭ Okcidenta astrologio, Taŭro estas zodiaka signo por naskitoj inter la 20-a de aprilo kaj la 20-a de majo.[2] Fakte, la Suno troviĝas en ĉi tiu konstelacio inter la 19-a de aprilo kaj la 13-a de majo.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 La kosmo kaj ni, David Galadi-Enriquez kaj Amri Wendel
- ↑ Taurus Definition & Meaning. Alirita 2022-12-01.
- ↑ Constellations of the zodiac. Arkivita el la originalo je 2012-10-23. Alirita 2011-01-26.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|